La vorto "perforto" estas klarigebla kiel frazetvortigo per O-finaĵo. Vi povas legi pri tio detale ĉe
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/frazetvortigo.html#i-5k3 .
Ĉe frazetvortigo per O-finaĵo, la O-finaĵo reprezentas ian kaŝitan ideon. En la kazo de "perforto", la kaŝita ideo estas "trudo". PMEG reprezentas la vortfaradon ĉi-kaze jene:
per fortoj → [per fortoj]-(trudo)-O → perforto
Tio signifas, ke oni unuvortigas la frazeton "per fortoj", kaj ke la kaŝita ideo estas "trudo".
Ekzistas pluraj aliaj kutime uzataj frazetvortigoj per O-finaĵo en Esperanto (interkrampe mi mencias la kaŝitan ideon):
triangulo (figuro)
subtegmento (ĉambro/loko)
ĉirkaŭkolo (ĉeno)
survango (frapo)
tagnokto (periodo)
kontraŭveneno (rimedo)
plimulto (grupo)
onidiro (afero)
miljaro (periodo)
Oni certe nur tre escept-okaze uzu ĉi tiun manieron de vortfarado por krei novajn vortojn, sed la jam kutimajn vortojn kreitajn laŭ tiu ĉi maniero oni tute ne bezonas kritiki.
Amike,
Marcos