radikoj en la litero S

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 3:43:52 AM1/26/09
to °listo 'la bona lingvo'
Ĉu mi prave konkludu, ke ne estas observoj pri ĉi tiuj vortoj?

Sabeliko : krispa brasiko, savoja brasiko
Saboti : intence difekti
Saburo : mukecajho
saduo/sadhuo : Barata (chu vi preferas Hinda ?) piulo
Safena : enkrura (rilate al vejno)
safismo : sapfismo (sapfo), lesbismo ?

amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2009, 4:21:53 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne komprenis la klarigon de “saburo”, kaj devis rigardi en PIV. Lau’ ties difino, pli klara bonlingva ekvivalento eventuale estus “surlanga mukaj’o”.

C’u la nomo Sapfo aperos en la difino, au’ c’u estas nur via provizora klarigo? Se g’i aperus en la difino, g’i bezonus majusklon.

Mi preferus Hinda ol Barata, sed tiu komento sendube povus konduki nin al senfina flanka diskuto.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 26 gennaio 2009 9.44
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) radikoj en la litero S

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 26, 2009, 4:40:53 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Saboti : intence difekti

Ne ĉiu intenca difektado estas sabotado. Sabotado ĉiam
estas protesta aŭ batala ago. Nu, tiel pli-malpli diras
la diverslingvaj vortaroj. Ili tiam tamen ŝajnas maltrafi,
ke tute ordinaraj militaj agoj (bombado, pafado...) k.s.
ofte intence difektas (ekz. malamikajn veturilojn, pontojn,
domojn k.t.p.), sed tio tamen ne estas nomata sabotado.
Sabotado ŝajne aldone estas ĉiam iel kaŝita kaj kredeble
ankaŭ ĉiam kontraŭleĝa.

Se oni volas ignori tiujn distingojn, oni povas same
bone ankaŭ forigi la vorton "intence", proponante
simple "difekti" anstataŭ "saboti", aŭ eĉ "malbonigi".
Multaj nocioj estas redukteblaj al "malbonigi", se oni
volas rigardi la mondon tra Tokiponecaj okulvitroj.

> saduo/sadhuo : Barata (chu vi preferas Hinda ?) piulo

Tio estas denove multe tro simpliga. Unue temas ne pri
Barata aŭ Hinda, sed pri Hindua. Due ne ĉiu piulo estas
saduo. Ŝajnas, ke la diversaj Vikipediaj artikoloj Angla,
Itala k.a. donas sufiĉe bonajn prezentojn de la detaloj.

Tokipono kredeble elektas simple ne paroli pri saduoj.
Tio estas tute perfekta solvo por Tokipono, kiu havas
tute aliajn celojn ol Esperanto. Sed en Esperanto ni
bezonas vorton por tiu speciala Hinduisma nocio.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 5:54:07 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, ni forgesu pri sabot-i
saduo. Ŝajnas, ke la diversaj Vikipediaj artikoloj Angla,
Itala k.a. donas sufiĉe bonajn prezentojn de la detaloj.
Nu, laŭ tiuj detaloj temas pri vaganta religiulo, kiu ĉefe serĉas la veron kaj vivas per almoz-petado. Barataj islamanoj nomus tiun "darviŝo". Mi ne povas pensi pri samsignifa esprimo en Espernato. Ni kontentiĝu per sadhuo --> saduo.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 6:07:01 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi ne komprenis la klarigon de “saburo”, kaj devis rigardi en PIV. Lau’ ties difino, pli klara bonlingva ekvivalento eventuale estus “surlanga mukaj’o”.

Bone, ni forgesu pri sabur-o. Ŝjane temas pri tute teĥnika vorto.

C’u la nomo Sapfo aperos en la difino, au’ c’u estas nur via provizora klarigo? Se g’i aperus en la difino, g’i bezonus majusklon.

Mi nur kopiis la proponojn de Niko. Nun rigardante en PIV mi konstatas ke PIV traktas tiun vorton kiel apartan radikon ne kunligitan kun la nomo de la greka poem-verkistino. Alemaŭ en PIV la problemo ŝajnas esti en la elekto de la radiko safism- rilate al la radiko lesb-an-ism-.

Mi preferus Hinda ol Barata, sed tiu komento sendube povus konduki nin al senfina

Nia listo solvas la aferon per

Barat-o = Hind-uj-o.

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 26, 2009, 7:12:58 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu mi prave konkludu, ke ne estas observoj pri ĉi tiuj vortoj?

Ne! Sed eble ne estas tempo por vortigi la observojn. La plej forta opinio,
kiun mi havas pri la vortoj prezentitaj, estas:

> Saboti : intence difekti

Ne nur: ankaux "intence malobei". Ekzemple eblas saboti decidon, ne
realigante gxin. Japana E-isto iam uzis "saboti la instruadon" kun la senco
"ne iri al lernejaj lecionoj", do "manki" laux latinid-lingva koncepto. Mi
pensas, ke "saboti" estas tiom internacia, ke se gxi estu en la listo, gxi
aperu kun ~.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 7:23:22 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
 Mi 
pensas, ke "saboti" estas tiom internacia, ke se gxi estu en la listo, gxi 
aperu kun ~.
Ni jam rezignis entute pri apero.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 26, 2009, 9:08:35 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Otto:

> Mi pensas, ke "saboti" estas tiom internacia, ke se gxi estu en la listo, gxi 
aperu kun ~.
 
Renato:

>Ni jam rezignis entute pri apero.

En unu el la signifoj de saboti (= kasxe/ perfide difekti/ pereigi/ ruinigi), mi uzas subfosi.

Gxis

Antonio

 


Antonio De Salvo

unread,
Jan 26, 2009, 9:20:32 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Ĉu mi prave konkludu, ke ne estas observoj pri ĉi tiuj vortoj?

>Sabeliko : krispa brasiko, savoja brasiko

Se esti harfendema, la afero ne estas precize tia. Cxe

http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=term&d=7&t=11911

legeblas la kapvorto “cavolo” (= brasiko) en mia vortaro itala-esperanta, kie estas distingitaj diversaj specoj de “savoja brasiko”:

 

(1/cavolo gigante/ di Milano/ verde/ verza: brassica oleracea acephala sabauda): folia/ giganta/ savoja/ verda brasiko; foliobrasiko; savojbrasiko;

 

(2/cavolo bolloso: brassica oleracea acephala sabauda bullata): blaza/ bulla folia/ giganta/ savoja/ verda savoja brasiko; blaza/ bulla foliobrasiko/ savojbrasiko;

 

(3/cavolo grinzoso: brassica oleracea acephala sabauda crispa): krispa savoja brasiko; krispa savojbrasiko; sabeliko.

 

Sabeliko, do, estas nur cxi tiu lasta variajxo.

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 1:45:08 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Sabeliko, do, estas nur cxi tiu lasta variajxo.

Kaj tion mi registris.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2009, 1:50:14 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

En unu el la signifoj de saboti (= kasxe/ perfide difekti/ pereigi/ ruinigi), mi uzas subfosi.

Bone, sed vi ne konsilas linion kiel

sabot-i = sub-fos-i 

aŭ simile, kvankam en situacioj en kiuj la kaŝeco kaj perfideco estas esencaj "subfosi" ŝajnas tute en ordo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages