En la itala normlingvo, kaj en gxiaj multegaj dialektoj, ne ekzistas la sono responda al la litero ĥ, se oni esceptas la Florencan dialekton, en kiu (pro postrestajxo de la etruska lingvo) la litero "c" estas elparolata pli-malpli kiel "ĥ" (kaj pro tio la ceteraj italoj mokas la florencanojn).
Pro tio la italaj esperantistoj havas problemon en la elparolo de tiu sono; por italo, estas nekutima ecx la sono de la simpla Esperanta h, cxar en la itala h estas sensona kiam gxi trovigxas cxe komenco de vorto, kaj gxi utilas nur kiel skriba signo por malmoligi c kaj g kiam sekvas e aux i (gesto, egalsignifa kiel en Esperanto, estas elparolata ĝesto; sed por redoni la malmolan sonon de la Esperanta g oni skribas ghepardo kaj elparolas gepardo).
Kutime oni diras, ke la itala estas elparolata tia kia gxi estas skribata, sed tio tute ne veras: ekzemple, la vokaloj "e" kaj "o" havas du diversajn sonojn, respektive malfermitan kaj fermitan, kaj ili naskas vortojn skribatajn en la sama maniero sed kun tute malsama signifo depende de la elparolo (ekzemple "botte" povas respondi al "barelo" aux "batoj"; "affetto" al "amemo" aux "mi distrancxas; "accetta" al "hakilo" aux "akceptu" ktp. Plia problemo estas, ke en la diversaj landopartoj la vokaloj estas elparolataj en malsamaj manieroj (oni tuj rekonas el tio la devenlokon de la parolanto). Ankaux aliaj literoj (cxefe, sed ne nur, "r", "s" kaj "z") posedas plurajn prononc-manierojn.
Cetere, kiam Zamenhof volis montri kiel oni prononcu Esperanton, li paroligis "italinon", Rosa Junck; sed... Rosa Junck, kvankam sxi logxis en Italujo, ne estis italino, sxi estis cxehxa!
https://eo.wikipedia.org/wiki/Rosa_Junck
Amike
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: martedì 8 marzo 2016 23:09
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Abridged summary of
la-bona...@googlegroups.com - 2 updates in 1 topic
Op 8/03/2016 om 20:50 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> Tiu ĥ estas ege malfacile prononcebla... eble nur hispanoj kapablas
> tion fari.
Por ni, flandroj, ĥ estas tute normala litero. Ni skribas ĝin "ch", ekzemple en vortoj, kiaj "parochie" (paroĥo), "wachten" (atendi), "zuchten" (sopiri), "acht" (ok), "zacht" (mola), ...
Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.