antausciigo pri oficialigindaj vortoj

11 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Sep 4, 2013, 8:26:47 AM9/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
Por sekvaj vortoj, ĉeestaj en la listo de "oficialigindaj vortoj" de la-bona-lingvo, kaj kies preskriboj estas jenaj
sekvos en posta mesaĝo la ses gradoj de internacieco en formo de tabelo. (por certigi ke la tekstaranĝo ne fuŝiĝu)

 

"fremda vorto"

priskribo

karaokeo

Filmo de muziko kun fono de kanto kaj teksto de la kanto. Homoj kantas rigardante la filmon. Karaoke konsistas el du vortoj: "kara" kaj "oke". "kara" signifas "malplena" (sen elvoĉo de kantisto) kaj "oke" signifas "orkestro). Se ili estas kunligitaj, "Karaokeo" estas "orkestro sen elvoĉo de kantisto".

kokaino

Vigliga konsci-ŝanĝa drogo ekstraktita el la folioj de kokao (C17H21NO4).

kafeino

Maldolĉa vigliga substanco trovata precipe en kafofaboj kaj tefolioj (C8H10NO2).

nazio

Ano, subtenanto de naziismo. Naziismo: Naciisma, rasisma (precipe kontraŭ-juda) kaj diktatorema politika movado kaj idearo, kiu estiĝis en Germanujo en la 1920aj jaroj, estis la registara idearo de Germanujo inter 1933 kaj 1945 kaj la precipa kaŭzo de la dua mondmilito, post kies fino ĝi signife malfortiĝis.

kolao

Kafein- kaj suker-entena karbonacida trinkaĵo, gustigita interalie per kolanukso. kola/nuks/o. Semo de la kolaarbo. kola/arb/o. Arbo el la malva familio, origine el okcidenta kaj centra Afriko (Cola).

kokao

Sudamerika speco de daŭrafoliaj tufarbustoj el la gerania familio, kies folioj enhavas kokainon (Erythroxylum coca).

kuskuso

1. Tritika grio formita en globetojn. 2. Origine nord-afrika manĝaĵo farita per vaporkuirado de kuskuso (1).

haŝiŝo

Drogo farita el la rezino de kanabo.

burĥo

islama virina tutkorpa vesto, el kiu eblas vidi nur tra maldensa interkruciĝanta fadenaro ĉe la okuloj. Plej ofte je hel-blua koloro ĝi kovras la tutan korpon. Ĝi estas uzata en Afganujo kaj deviga sub la “talebana” reĝimo.

mafio

Granda, hierarkia organizaĵo de krimuloj, aganta en urbo aŭ en tuta lando.

koktelo

Trinkaĵo – plej ofte alkohola – farita per miksado de diversaj ingrediencoj, ekzemple brandoj, sukoj, glacio, kremo, siropoj, kokoslakto kaj/aŭ spicoj.

sojo

Planto el la fabofamilio, kultivata pro ĝiaj semoj, el kiuj oni faras oleon, farunon (ĉefe kiel porbestan manĝaĵon) kaj diversajn porhomajn manĝaĵojn (ekzemple la sojkazeon kaj la sojsaŭcon). (Glycine max). soj/fab/o. La fabosimila semo de sojo. soj/kaze/o. Blanka kazesimila proteinriĉa manĝaĵo el sojfaboj, populara en orienta Azio kaj inter viand-evitantoj. soj/saŭc/o. Azia spicosaŭco farita per fermentado de sojfaboj kun akvo, salo kaj greno.

mariĥuano

Drogo farita el la sekigitaj floroj kaj folioj de kanabo.

diodo

Duonkondukanta elektrona elemento ebliganta fluon de elektra kurento nur al unu direkto.

herpeto

Infekta malsano, kiu povas kaŭzi i.a. inflamajn lezojn de la lipoj kaj de la seksorganoj kaj kanceron.

gulaŝo

Origine hungara vianda supo aŭ stufaĵo, foje kun legomoj aŭ terpomoj, spicita per papriko kaj ofte per karvio kaj ajlo.

dopi ?

Pliigi la fizikajn aŭ mensajn kapablojn de homo aŭ de besto per substancoj, kiuj malpliigas la laciĝon kaj pligrandigas la strebo-eblojn, precipe en sporto.

elektrodo

Elektrokondukilo, ĉe kiu elektro transiras al alia kondukmaniero.

nikabo

islama virina kompleto de du kaptukoj je sama stilo kaj koloro (plej ofte nigra), kiuj lasas malkovritaj nur la okulojn; la pli ampleksa kovras la la kapon, la ŝultrojn kaj la bruston, la malpli ampleksa kovras la vizaĝon de la okuloj suben kaj estas fiksata malantaŭ la oreloj. Ĝi estas uzata en Sauda Arabujo.

elito

Relative malgranda aro de influaj kaj superregantaj homoj, aŭ de alte edukitaj kaj plej kapablaj homoj, kiu havas apartan statuson ene de iu pli granda socio.

traŭmo

Sekvoj de perturba emocia ŝokego

fobio

Longedaŭra malsano karakterizata per neracia, neregebla timo.

tabuo

Moro, laŭ kiu iaj personoj kaj objektoj estas normale netŭŝeblaj, iliaj nomoj neelparolendaj aŭ laŭ kiu iaj agoj estas nefarendaj sen ia socia aŭ magia puno.

gabardino

Tolo, kies du fadenaroj kruĉiĝas oblikve kaj en kiu unu fadenaro estas plifortigita rilate al la alia. Temas pri tolo aparte taŭga por la surtutaj vestaĵoj.

ĉadoro

Islama virina tutkorpa tuko, nigra kaj montranta nur la okulojn de la virino, kiu surhavas ĝin. Plejofte nigra, ĝi estas uzata en Irano kaj en aliaj landoj de la Meza Oriento, laŭ libervola, se socie kondiĉita, uzo.

ĝinzo

Blua tol-pantalono

pulov(e)ro

Senfenda vestaĵo, plej ofte trikita, kiu kovras la torson kaj la brakojn, kaj kiun oni surmetas traŝovante la kapon kaj kutime portas super ĉemizo aŭ T-ĉemizo

keĉupo

Saŭco el koncentritaj tomatoj, vinagro, sukero (aŭ siropo), salo kaj spicoj.

kebabo

Manĝaĵo devena el la Meza Oriento ĉefe el rostitaj viandotranĉaĵoj.

gluteno

Glueca substanco konsistanta el diversaj proteinoj kaj troviĝanta en diversaj grenoj, ekzemple en tritiko, sekalo kaj hordeo.

gravito

Forto kiu kuntiras du masojn, kaj kiu kaŭzas ke korpoj proksimaj al la tero falas sur ĝin.

intuicio

Scio pri difinita fakto, akirita senpere, sen helpo de racia pripenso.

hiĝabo

Islama virina granda kaptuko, kiu kovras la kapon kaj la ŝultrojn lasante malkovrita la vizaĝon. Ĝi estas uzata en Eŭropo, laŭ libervola uzo.

flaŭno

Dolĉaĵo farita el miksaĵo de lakto, sukero kaj ovo aŭ faruno, ofte kun aldonaj gustigiloj kiel vanilo aŭ kakao, kiun oni kuiras ĝis ankoraŭ mola, malfirma stato.

generi

1. Produkti vivaĵojn de la propra vivaĵospeco: paro da ĉimpanzoj en la apuda bestoĝardeno generis virseksan idon; en multaj riĉaj landoj la homoj generas maltro da gefiloj por teni la loĝantaro-nivelo konstanta sen enmigrado. 2. Produkti per fizika, ĥemia, biologia, matematika aŭ komputa procezo, ekzistigante el io alikvalita aŭ alisubstanca aŭ el nenio: generi elektron; Esperanto generas sian propran kulturon; la programo ankaŭ enhavas parton por generi vortlistojn. elektr/o/gener/il/o (aŭ simple gener/il/o). Maŝino por produkti elektran povon.

kultivi

Kreskigi ne-bestajn vivaĵojn (ekzemple plantojn, fungojn aŭ bakteriojn), kreante favorajn kondiĉojn por ilia kreskado (okaze de plantoj plej ofte per prilaboro de tero).

dosiero

Organizita aro de registritaj dokumentoj kaj paperaj kaj komputilaj rilataj al afero, agado aŭ persono.

latenta

Ne senpere aŭ ne tuj montriĝanta, sed ekzistanta kaj aperigebla.

piĝina

Tre simpla interlingvo spontanee ekestinta, kiam la parolantoj de du aŭ pli da diversaj lingvoj renkontiĝis kaj bezonis komuniki.

firmao

Jure agnoskita kaj kutime profitcela organizaĵo kiu ofertas varojn kaj/aŭ servojn al klientoj.

vikio

Retpaĝaro, kies enhavon ĝiaj uzantoj povas facile ampleksigi kaj ŝanĝi.

radiuso

1. Streko, kiu ligas punkton de cirklo aŭ sfero al ĝia centro. 2. La longo de tia streko.

citruso

Florplanto el la specaro, al kiu apartenas interalie la specoj oranĝujo, citronujo kaj mandarinujo. (Citrus. ) citrus/frukt/o. Frukto de citruso, ekzemple oranĝo, citrono aŭ mandarino.

investi

Elspezi valoraĵon (kiel monon, laboron aŭ tempon) por io kio laŭ-espere redonos iun gajnon. Nia firmao devas investi pli da mono en la aĉetadon de maŝinoj; Li investis multe da tempo kaj laboro en tiun projekton.

ŝika

Laŭmode eleganta, stile bongusta.

implici

1. (Kun ula subjekto:) Nerekte indiki aŭ supozigi kiel neesprimitan antaŭkondiĉon, sekvon aŭ cirkonstancon. 2. (Kun aĵa subjekto:) Koncepte aŭ logike enteni; neprigi kiel necesan antaŭkondiĉon, sekvon aŭ cirkonstancon.

polui

danĝere malpurigi vivesencan elementon de la naturo.

teamo

Grupo da homoj, laborantaj aŭ ludantaj por komuna celo

ĉantaĝi

Klopodi kontraŭleĝe pliriĉigi sin (aŭ trian partion) perforte aŭ per minaco de sentebla malbonaĵo malfavore al iu alia.

indiano

Amerika praloĝanto.

gerilo

Milito sen fronta linio, lanĉita de malgrandaj batalgrupoj kaj karakterizita de embuskoj kaj sabotado.

traŭmatizi

Kaŭzi perturban emocian ŝokegon

primo

Natura nombro dividebla nur per si mem kaj per la nombro unu.

valvo

Aĵo (organo, aparato aŭ ilo) reganta fluon (precipe unudirekten).

padelo

Plata parto de aparato interaganta kun fluaĵo por transformi meĥanikan movon al fluo aŭ fluon al meĥanika movo.

pulovro

Senfenda vestaĵo, plej ofte trikita, kiu kovras la torson kaj la brakojn, kaj kiun oni surmetas traŝovante la kapon kaj kutime portas super ĉemizo aŭ T-ĉemizo

karvio

karvi/uj/o. Origine eŭropa planto de la apia familio (Carum carvi).

grefti

Transplanti parton de vivaĵo en alian vivaĵon, por ke ĝi tie plu vivu kaj funkciu.

dreliko

Speco de maldelikata teksaĵo por sakoj, laborvestoj, ktp.

ŝlifi

prilabore depreni materialon de maŝinpecoj (el malmola ŝtalo, ceramiko, vitro, ...) kaj similaj uzante ilon havanta multegajn tranĉajn eĝojn sen fiksita formo, rapide moviĝantajn (.. 10-60.. m/s) kaj konsistantajn el malmolaj mineralaj substancoj (diamanto, Al2O3, SiC, ...) plej ofte sur rotacianta disko, ringo, rado, k.s. DE: schleifen, EN: to grind, RU: шлифовать, PL: szlifować, NL: slijpen

stufi

Kuiri en fermita poto kun malmulte da akvo kaj modere varmigante.

navedo

(parolante pri teksmaŝino) ilo, per kiu la laŭlarĝa fadeno estas ĵete transportata inter la laŭlonga fadenaro; (parolante pri dufadena kudromaŝino) ilo, kiu entenas la bobeneton kun la malsupra fadeno.

taŭzi

Malordigi per tirskuado aŭ ĉifado.

dampi

Malfortigi vibron iaspecan (sonan, meĥanikan, elektran kaj simile, kun ajna frekvenco).

eĝo

1. (geometrie) Komuna linio de du intersekcantaj surfacoj. 2. (teĥnike) Akra kaj longforma rando de objekto, ekzemple de tranĉilo aŭ glavo.

flako

Malgranda provizora kolektaĵo de akvo (aŭ alia fluidaĵo), ekzemple post pluvado

kranko

Ilo, kiu tenas akson paralela je distanco de ĉefa akslinio. Kranko ebligas transformi alternan movon (ekzemple de brako aŭ kruro) en rotacion. angle: crank; germane: Kurbel; nederlande: zwengel; france: manivelle

krankoŝafto - krankakso

Ŝafto/akso tenanta almenaŭ unu akson paralela je distanco de sia akslinio. Per krankakso kaj bielo(j) eblas transformi perioda(j)n movo(j)n ekzemple de piŝto(j) en rotacion kaj inverse. france: vilebrequin; angle: crankshaft; nederlande: krukas; germane: Kurbelwelle

lagro

Maŝina elemento, kiu portas alian elementon, ebligante kaj gvidante ties rotacian aŭ rektlinian moviĝon.

stuci

Forigi ĉiujn nenecesajn partojn de arboj.

stumbli

1. Irante, preskaŭ fali pro malbona meto de la piedo sur la grundon, kaŭzita de obstaklo, glito ks. 2. (figure) Senkonscie fari malgravajn erarojn.

ŝminko

Farbo uzata por kolorigi la vizaĝon (haŭton, okulharojn ktp) aŭ aliajn partojn de la korpo. ŝmink/i. Kolorigi per ŝminko.

tajdo

La perioda altiĝo kaj malaltiĝo de la supraĵo de oceanoj, golfoj ktp. ĉefe pro la interagoj de la mas-altirforto inter la luno, suno kaj tero.

agnoski

deklari oficiale rajtigita; deklari (ion, iun) ĝusta; deklari (ion, iun) aprobinda; malkontesti; oficiale malkontesti,akcepti ion/iun kiel validan; akcepti ion/iun kiel veran.

fagopiro

1. Specaro de unujaraj, rapide kreskantaj herboj kun triangule korformaj folioj kaj kun triangulaj nuksoj, el la poligona familio. (Fagopyrum.) 2. La semoj de ĉi tiu herbo uzataj kiel greno.

histo

Sistemo da samfunkciaj kaj samdevenaj ĉeloj, kune kun la interĉelaj substancoj kaj la strukturoj produktitaj de la ĉeloj: mola histo; kuniga histo; ostohisto.

nito

Daŭra ligilo ĉefe inter metalaj pecoj. Ĝi konsistas el metala tigo, kiu havas pli larĝajn partojn ĉe ambaŭ finoj, inter kiuj estas premataj la nititaj pecoj.

paŭsi

1. Detale kopii desegnon, bildon, skribon ktp sur diafana materialo, precize sekvante ĝiajn liniojn kaj konturojn per skribilo. 2. (figure) Detale imiti aŭ kopii. 3. (lingvoscience) Alpreni novan esprimon en iun lingvon pere de laŭvorta traduko de alilingva esprimo.

zorio

Sandalo konsistanta nur el plandumo kaj V-forma rimeno, kies pinto restas inter la dika kaj la sekvaj pied-fingroj.

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages