data-o informo/-er-o, don-it-ajx-o
daten-o = inform-o/-er-o, don-it-ajx-o
datum-o informo/-ero, don-it-ajx-o
dauxbo barela breto
debuti komenci
deprimi: sen-energi-igi, sen-kurag^-igi, mal-vigl-igi
diabet-o = ?????
dirigento orkestrestro
dirko cxie-sxlosilo, supersxlosilo
dispensi liberigi, sendevigi, sensxargxigi
divizoro dividnombro
djablo malalta cxareto
dojeno altrangulo, plejagxulo
dubelo sxraubingo
dubli sontraduki, duoblumi
dupo trompeblulo
Kion vi pensas pri la vortoj kaj pri samsignifaj'oj?
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
> dubelo sxraubingo
"Dubelo" ne egalas al "shraubingo".
PIV2005 havas bonan difinon:
dubel/o TEKNIKO Peceto, kiun oni enshovas en truon
ghenerale de muro, por roli kiel shraubingo.
Cheestas ankau bonega bildo, kiu multe helpas rekoni la aferon.
Vidu ankau chi tie:
http://en.wikipedia.org/wiki/Screw_anchor
Se iu, kiu volas enmeti shraubon en muron, petas alporti dubelojn, kaj
se iu tiam alportaj ordinarajn shraubingo, la petinto certe ne estos
kontenta.
Cetere kelkaj vortaroj donas "dublo" kiel sinonimon de "dubelo". PIV2005
tamen donas al DUBEL/ kaj DUBL/ tute malsamajn signifojn. Mi opinias, ke
PIV2005 pravas.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Renato Corsetti:
> dubelo sxraubingo
"Dubelo" ne egalas al "shraubingo".
Renato:
> dauxbo barela breto
Breto estas horizontala, cxu ne? Mi preferus "barela tabulo" (en la norvega
oni nomas gxin bastono).
> diabet-o = ?????
Norvege oni antauxe nomis gxin "sukkersyke" (sukermalsano), sed pli kaj pli
gxeneraligxas "diabetes". "Sukermalsano" eble ne estas la plej preciza
termino, sed ankaux ne kontentigas mi lauxvorta traduko de "diabetes
mellitus", "miela trapaso"!
> dirko cxie-sxlosilo, supersxlosilo
Fakte gxi estas pli malsxlosilo ol sxlosilo. La proponoj pli pensigas min
pri "passepartout", tute lauxlegxa cxefa sxlosilo, dum "dirko" estas ilo
uzata de sxtelistoj, kaj kelkfoje de policistoj, kiuj volas senpermese
malfermi pordon. Mia hispana-E-a vortaro tradukas per "sxtelsxlosilo;
hoksxlosilo", kiuj sxajnas al mi pli trafaj.
> divizoro dividnombro
Kial ne "dividilo"? Dividnombro povus esti aux la nombro, (per) kiu (oni)
dividas, aux la nombro divid-enda. Cxu ne ekzistas matematika terminaro, kiu
enhavas ian termino-krean principon tiurilatan? Similaj konsideroj ja
validas por almenaux subtrahado kaj multiplikado, ne tiom por adiciado, laux
mia laika kompreno.
Otto
> On 10/11/07, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> wrote:
>> Renato Corsetti:
>>> dubelo sxraubingo
>> "Dubelo" ne egalas al "shraubingo".
> Do eble laux la angla termino, eblas diri 'sxrauxbankro'.
Eventuale. Sed shajnas al mi, ke tio enkondukus novan signifon de
"ankro", kiu ghis nun ne havas tian gheneralan signifon, kiun iafoje
havas la Angla vorto "anchor".
>1)Cxu vocxtraduki anstataux sontraduki por dubli?
mi aldonis tiun variaj'on.
>2)Diabeto estas la nomo de du malsanoj: Diabetes Mellitus (dolcxa
>diabeto) kiun oni nomas "sukermalsano" en la persa, kaj Diabetes
>Insipidus (sengusta diabeto) kiu en la persa oni nomas "sengusta diabeto".
mi aldonis "suker-malsano". sed ne povas aldoni "sengusta diabeto",
c'ar g'i uzas la saman vorton "diabeto", por kiu ni serc'as ekvivalenton.
amike
renato
>
>Sincere,
>Keyhan
>
>
>On 10/11/07, Renato Corsetti
><<mailto:renato....@esperanto.it>renato....@esperanto.it>
>~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>"Dubelo" ne egalas al "shraubingo".
Mi rigardis c'ion, kaj fine komprenis kion oni celas. Vi eble ne
kredas tion, sed tiu ilo en la itala estas nomata "stop" (eble pro
tio ke g'i haltigas la falon de la s'rau'bo).
Provizore mi metis = (por diri ke en c'i tiu kazo la termino estas
tiel teknika ke aparta vorto estas permesebla) kaj aldonis
"sxraub-baz-o, en-sxrauxb-material-o". Pli bonaj samsignifaj'oj akceptataj.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>Mi preferus "barela tabulo"
bONE.
>>diabet-o = ?????
>
>Norvege oni antauxe nomis gxin "sukkersyke" (sukermalsano)
mi nun kontrolis ke ankau' en la araba oni faras tiel. tion mi registras.
> "sxtelsxlosilo; hoksxlosilo"
eble "sxtel-mal-sxlosilo", kiu eble estas tro longa.
>Kial ne "dividilo"?
Mi registris tion.
>Cxu ne ekzistas matematika terminaro, kiu enhavas ian termino-krean
>principon tiurilatan?
En la reto mi nur trovas c'ie "divizoro" ne analizebla.
>>> dubelo sxraubingo
>> "Dubelo" ne egalas al "shraubingo".
> Do eble laux la angla termino, eblas diri 'sxrauxbankro'.
Eventuale. Sed shajnas al mi, ke tio enkondukus novan signifon de
"ankro", kiu ghis nun ne havas tian gheneralan signifon, kiun iafoje
havas la Angla vorto "anchor".
>'firmigilo' (aux eble simple 'tenilo'?). De tie, 'sxrauxbfirmigilo'
Mi registris ankau' tion.
On 10/11/07, Bertilo Wennergren < bert...@gmail.com> wrote:>>> dubelo sxraubingo
>> "Dubelo" ne egalas al "shraubingo".
> Do eble laux la angla termino, eblas diri 'sxrauxbankro'.
Eventuale. Sed shajnas al mi, ke tio enkondukus novan signifon de
"ankro", kiu ghis nun ne havas tian gheneralan signifon, kiun iafoje
havas la Angla vorto "anchor".Per trarigardo en la tekstaro, vi pravas. Do eble por tiu metafora senco de 'ankro' eblas diri io kiel 'firmigilo' (aux eble simple 'tenilo'?). De tie, 'sxrauxbfirmigilo', kio iomete longigxas.
> La demando estas, kiel translingva estas tiu metaforo. . . En la
hebrea oni ja uzas la vorton por 'ankro' kaj la derivita verbo en tiu
metafora senco. Kio pri aliaj lingvoj?
En la itala oni uzas c'efe la verbon en kelkaj specifaj metaforaj sencoj:
> ankri la kablojn de longa pendanta ponto
> ligi en stabila maniero la valoron de devizo al oro
> kunligi tre firme la faradon de kontrakto al iu alia ago.
amike
Antaux kelkaj jaroj mi donace ricevis brajlan ekzempleron de "Matematika
terminaro kaj krestomatio" de Raoul Bricard el 1905 (la brajla eldono tamen
el 1925), kiun mi gxis nun ne legis. Foliumante en gxi, mi trovas, ke
Bricard proponas, ke oni dividu dividaton per dividanto, kaj ke la rezultato
estu kvociento. Laux tio, "dividanto" estus la bona vorto; tamen -ato
kaj -anto en komunuza E-o montras al persono.
Otto
Otto skribis:
> Laux tio,
"dividanto" estus la bona vorto; tamen -ato
kaj -anto en komunuza E-o montras al persono.
Ne nepre. Ekzemple en la vorto Esperanto. Estas ankau’ la vorto “nubskrapulo” en kiu oni uzas la finaj’on –ul por aj’o, kaj mi vidas, ke PIV rekomendas anstatau’e “c’ielskrapanto”.
Anna
> Otto skribis:
>> Laux tio, "dividanto" estus la bona vorto; tamen -ato
>> kaj -anto en komunuza E-o montras al persono.
> Ne nepre. Ekzemple en la vorto Esperanto. Estas ankau' la vorto
> "nubskrapulo" en kiu oni uzas la finaj'on -ul por aj'o, kaj mi vidas, ke PIV
> rekomendas anstatau'e "c'ielskrapanto".
Lau mi tia uzo de "...anto" au "...ato" por nepersonoj chiam iamaniere
enhavas ian personigon de la koncernaj aferoj. Matematiko estas kvazau
aparta mondo, en kiu nombroj rolas kvazau personoj. "Chielskrapanto"
estas tiel impona, ke ghi impresas kvazau persono. K.s.
La vorton "Esperanto" oni prefere rigardu kiel faritan el aparta radiko
ESPERANT/ sen rilato al participoj (krom lingvohistorie). Tiun analizon
la Akademio ech oficialigis en la Sepa Aldono al la Universala Vortaro.
'''divizoro ''' = divid-il-o, divid-ant-o, divid-ant-a nombro
renato