bourbo

5 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Nov 25, 2010, 8:36:31 AM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kolegoj,
 
Mi shatas reendikuti ghemelo.
En 'Problemoj kun difinoj en SSV' mi skribis:
 

ĝemel/o

La-bona-lingvo metis ĝemelurbo ~ amikecurbo, amikurbo, bourbo.
'bourbo' al mi estas stranga esprimo.
Ĉar en la pria diskuto pluraj parolis pri frat(in)a urbo,
sed lasis ambaŭ pro seksa ne-neŭtraleco, mi metis 'gefraturbo'.

Kion vi pensas ?

 

Johan

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2010, 4:40:53 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com, lbl - Anna kaj Mati Pentus
Johan:

|ᅵᅵ La-bona-lingvo metis ĝemelurbo ~ amikecurbo, amikurbo, bourbo.ᅵ 'bourbo' al mi estas stranga esprimo. Ĉar en la pria diskuto pluraj parolis pri frat(in)a urbo, sed lasis ambaŭ pro seksa ne-neŭtraleco, mi metis 'gefraturbo'. ᅵKion vi pensas ?


Mi forigis "bo-urbo" el la linio, ĉar ĝi estas efektive stranga. Eble ankaŭ "gefrata urbo" ne estus facile akceptebla de ĉiuj nunaj esperantistoj.

Cetere, kiel oni diras "ĝemela urbo" en la ĉina, japana, vjetnama, rusa, ktp.?



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Vastalto

unread,
Nov 25, 2010, 5:50:40 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>Cetere, kiel oni diras "g^emela urbo" en la c^ina, japana, vjetnama,
>rusa, ktp.?

En la japana oni diras "sximai-tosxi (fratina urbo)". Laux kelkaj
vortaroj
gxi venis de la usonangla "sister city".

Vastalto

Tsukuru Faro

unread,
Nov 25, 2010, 6:10:22 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton el Nipono,
   Jes, en la nipona oni uzas "sximai-tosxi" , eble en la angla Sister city. Sed en la traduko de Esperanto mi neniam uzas vorton "fratina urbo".
Mi uzas "amikurbo"-n. Aux de tempo al tempo mi uzas "gxemela urbo"-n, cxar Heidelberg estas amikurbo de mia urbo Kumamoto.
  Sed travivante en Germanio, por mi "gxemela urbo" iomete estas stranga. Mi komprenas la sencon.... sed tamen mi ne naskigxis de germana patrino
aux sango de germana patro...... Unu patrino naskas gxemelojn. Do ankaux cxina urbo Guilin estas amikurbo de mia urbo Kumamoto. Cxu mi vere naskigxis
de cxina kaj germana gepatroj sen nipona sango?????

amike via, Tsukuru

HARADA Tsukuru (Faro)

Masako TAHIRA

unread,
Nov 25, 2010, 9:34:54 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

En la japana uzatas ne nur "sximai-tosxi" (fratina urbo), sed ankaux
"yuukou-tosxi"
(amika urbo" kaj "sxinzen-tosxi" (intima urbo?).
Mi pensas, ke en Esperanto akcepteblas "gxemela urbo" anstataux "fratina urbo",
"gefrata urbo", "bo-urbo". Ankaux "partnera urbo" kandidatigxu.

Masakato

2010/11/26 Tsukuru Faro <fa...@hotmail.co.jp>:

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 25, 2010, 10:02:41 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com, lbl - Anna kaj Mati Pentus

Cetere, kiel oni diras "ĝemela urbo" en la ĉina, japana, vjetnama, rusa, ktp.?
 
 
En la vjetnama: hai thành phố kết nghĩa: du ĝemelitaj urboj.  hai (du) thành phố (urbo) kết nghĩa (ĝemeligi)
laŭ vjetnama vortaro:
kết nghĩa:
kết: sin reciproke ligiĝi per intimatj, streĉaj rilatoj
nghĩa: lojaleco; fideleco; koralligiteco.
 
Ekzemplo el Granda Vjet-Espranta vortaro de Nguyen Minh Kinh:  hai thành phố kết nghĩa: du urboj, kuj interrilatiĝas per interŝanĝo de informoj, kulturaĵoj studentoj ktp
 
Amike,
 
Thu
 



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

H. Tsukuru - Faro

unread,
Nov 26, 2010, 12:00:29 AM11/26/10
to La Bona lingvo
Resaluton,
   Jes, Thu, ankaux mi interkonsentas pri la vorto "gxemelita urbo". "Gxemela urbo" vere estas stranga..... Gxemela urbo devas esti en la urbo de Lepcha,
kiu estas plej simila gento de niponano ,kaj ankaux ili portas kimonojn kaj uzas nian malnovan sisteman kaldronon.Kaj el ili kelkaj vortoj devenas por la nipona lingvo, kvankam cxinaj ideogramoj devenas de Cxinio.....
 Sed  certe germana urbo Hidelberg kaj cxina urbo Guilin estas gxemelitaj urboj. Se ili estus gxemelaj urboj, certe ili devas havi similajn kutimojn kaj kulturojn.  "Gxemelita urbo" estas pli logika ol "gcemela urbo". Aux certe oni povus uzi  ankaux "amik-um-urbo"-n, mi pensas!

Via Tsukuru (Faro)

HARADA Tsukuru
Hakuzan 2-7-5, Servo Hakuzan 501
862-0959 Kumamoto, Nippon
Skype: herbokampo  uea.faro






Date: Fri, 26 Nov 2010 10:02:41 +0700
Subject: Re: (la bona lingvo) bo-urb-o
From: autu...@gmail.com
To: la-bona...@googlegroups.com
CC: g...@yandex.ru

H. Tsukuru - Faro

unread,
Nov 26, 2010, 12:03:32 AM11/26/10
to La Bona lingvo
korekto
kaj uzas nian malnovan sisteman kaldronon.> kaj uzas mian landan  malnovan sisteman kaldronon.

HARADA Tsukuru
Hakuzan 2-7-5, Servo Hakuzan 501
862-0959 Kumamoto, Nippon
Skype: herbokampo  uea.faro






From: fa...@hotmail.co.jp
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: RE: (la bona lingvo) bo-urb-o
Date: Fri, 26 Nov 2010 14:00:29 +0900

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2010, 3:32:44 AM11/26/10
to °listo 'lbl'
Dankon al ĉiuj respondintoj pri ĉi tiu temo. Mi aldonas la respondon pri la rusa kaj la estona:

------------------------------
de: Anna kaj Mati Pentus <g...@yandex.ru>

>  |   La-bona-lingvo metis ĝemelurbo ~ amikecurbo, amikurbo, bourbo.  'bourbo' al mi estas stranga esprimo. 
Ĉar en la pria diskuto pluraj parolis pri frat(in)a urbo, sed lasis ambaŭ pro seksa ne-neŭtraleco, mi metis 'gefraturbo'.  Kion vi pensas ?
>  
>  
>  Mi forigis "bo-urbo" el la linio, ĉar ĝi estas efektive stranga. Eble ankaŭ "gefrata urbo" ne estus facile akceptebla de ĉiuj nunaj esperantistoj.
>  
>  Cetere, kiel oni diras "ĝemela urbo" en la ĉina, japana, vjetnama, rusa, ktp.?

Estas iom malfacile paroli pri unu urbo, ĉar partoprenas almenaŭ du urboj en tiu rilato. Unu rusa esprimo estas
ᅵ"породнённые города" = "parencigxintaj urboj". Verŝajne de tie venis "bourbo". 
Sed pli ofte uzata esprimo estas "города-побратимы". La vorto "побратим" estas tre malofta kaj ŝajne estas uzata 
nur tiukuntekste. La rusan esprimon ni tradukus "frataj urboj" (pli precize "fratiĝintaj urboj"), do en singularo "frata urbo".

Estone oni diras "sᅵpruslinn" = "amikecurbo".

-----------------------

Do, la mondo estas bela ĉar ĝi estas varia. Provizore mi redaktis tiun linion al:

ĝemelᅵa urbᅵo ~ amikᅵa urbᅵo, partnerᅵa urbᅵo

kiuj ŝajnas al mi la plej simplaj kaj kompreneblaj.

Amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 26, 2010, 6:10:53 AM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi devas atentigi:
1) ke "amika urbo" jam havas, pro "amika", la signifon de "amikeca
urbo", do ne uzeblas por "ghemelurbo";
2) ke, pro la kunmetadreguloj, "ghemelurbo" estas "urbo de, por, au
pri ghemeloj", do ne eblas; eblus la konjunktiva kunmeto
"ghemeloj-urboj", sed mi preferus la esprimon "ghemela urbo", kiu
evidente ne jam uzatas kun alia signifo;
3), ke lau mi "ghemela urbo" estas pli ghusta ol la malmultaj aliaj
ghustaj esprimoj "partnera urbo" kaj "parenca urbo", char ege malofte
ghi (rajte) komprenighus kiel "la urbo de mia ghemelo", dum che
"parenca" kaj "partnera" oni kelkfoje povus kompreni "urbo de miaj
parencoj/de mia partnero".
4). ke "amikecurbo" ne eblas, char ghi signifas "urbo kie regas
amikeco";
5). ke "frata urbo" ne konsilindas, char ghi ofte signifas AU "urbo
kie loghas la frato" AU "urbo kie oni estas frateca".;
6). ke same "amikurbo" uzatas kun aliaj signifoj jam;
7). ke "bourbo" ne nur estas stranga, sed idiota kaj tial eviteginda.


> Dankon al c^iuj respondintoj pri c^i tiu temo. Mi aldonas la respondon


> pri la rusa kaj la estona:
>
> ------------------------------
> de: Anna kaj Mati Pentus <g...@yandex.ru>
>
>

>> | La-bona-lingvo metis g^emelurbo ~ amikecurbo, amikurbo, bourbo.


>> 'bourbo' al mi estas stranga esprimo.

> C^ar en la pria diskuto pluraj parolis pri frat(in)a urbo, sed lasis
> ambau( pro seksa ne-neu(traleco, mi metis 'gefraturbo'. Kion vi pensas ?
>>
>>
>> Mi forigis "bo-urbo" el la linio, c^ar g^i estas efektive stranga.
>> Eble ankau( "gefrata urbo" ne estus facile akceptebla de c^iuj nunaj
>> esperantistoj.
>>
>> Cetere, kiel oni diras "g^emela urbo" en la c^ina, japana, vjetnama,
>> rusa, ktp.?
>
> Estas iom malfacile paroli pri unu urbo, c^ar partoprenas almenau( du


> urboj en tiu rilato. Unu rusa esprimo estas

> "??????????? ??????" = "parencigxintaj urboj". Vers^ajne de tie venis
> "bourbo".
> Sed pli ofte uzata esprimo estas "??????-?????????". La vorto "????????"
> estas tre malofta kaj s^ajne estas uzata


> nur tiukuntekste. La rusan esprimon ni tradukus "frataj urboj" (pli

> precize "fratig^intaj urboj"), do en singularo "frata urbo".
>
> Estone oni diras "sõpruslinn" = "amikecurbo".
>
> -----------------------
>
> Do, la mondo estas bela c^ar g^i estas varia. Provizore mi redaktis tiun
> linion al:
>
> g^emel·a urb·o ~ amik·a urb·o, partner·a urb·o
>
> kiuj s^ajnas al mi la plej simplaj kaj kompreneblaj.
>
> Amike
>
> Renato
>

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2010, 6:16:41 AM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcel, pro viaj observoj.

|ᅵᅵ mi preferus la esprimon "ghemela urbo"

Atentu, ĉar laŭ nia linio kun la signo = vi rajtas pluuzi ĝin.

Amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 26, 2010, 6:27:02 AM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi atentigas amikon Tsukuru, ke "ghemela" povas signifi 1) "de la
ghemeloj", kiu signifo praktike che "urbo" ne ekzistas en la mondo,
kaj 2) "ghemeleca", kiu vorto tre klare bildigas, ke temas pri urbo
kiu estas "urba ghemelo", Krome se "gemela" signifus "samkultura",
ankau "ghemelita" signifus "samkulturighinta". Cetere "amikumurbo"
estas "urbo de amikumado", kie oni amikumas"; tio neniel donas la
sencon de "iel kunigitaj urboj".


>
> Resaluton,
> Jes, Thu, ankaux mi interkonsentas pri la vorto "gxemelita urbo".
> "Gxemela urbo" vere estas stranga..... Gxemela urbo devas esti en la
> urbo de Lepcha,
> kiu estas plej simila gento de niponano ,kaj ankaux ili portas kimonojn
> kaj uzas nian malnovan sisteman kaldronon.Kaj el ili kelkaj vortoj devenas
> por la nipona lingvo, kvankam cxinaj ideogramoj devenas de Cxinio.....
> Sed certe germana urbo Hidelberg kaj cxina urbo Guilin estas gxemelitaj
> urboj. Se ili estus gxemelaj urboj, certe ili devas havi similajn
> kutimojn kaj kulturojn. "Gxemelita urbo" estas pli logika ol "gcemela
> urbo". Aux certe oni povus uzi ankaux "amik-um-urbo"-n, mi pensas!
>
> Via Tsukuru (Faro)
>
> HARADA Tsukuru
> Hakuzan 2-7-5, Servo Hakuzan 501
> 862-0959 Kumamoto, Nippon
> Skype: herbokampo uea.faro
>
>
>
>
>

Johan Derks

unread,
Nov 26, 2010, 11:47:04 AM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Niaj japanaj, vjetnama kaj rusa kontribuintoj metis
 
por mi "gxemela urbo" iomete estas stranga. Mi komprenas la sencon.... sed tamen mi ne naskigxis de germana patrino
aux sango de germana patro...... Unu patrino naskas gxemelojn. Do ankaux cxina urbo Guilin estas amikurbo de mia urbo Kumamoto.
Cxu mi vere naskigxis de cxina kaj germana gepatroj sen nipona sango????? (kvankam (fratina urbo) signifas fratina urbo, JD)
 
kaj
 
En la vjetnama: hai thành phố kết nghĩa: du ĝemelitaj urboj.  hai (du) thành phố (urbo) kết nghĩa (ĝemeligi)
 
kaj
 
ankaux mi interkonsentas pri la vorto "gxemelita urbo". "Gxemela urbo" vere estas stranga.....
 Sed  certe germana urbo Hidelberg kaj cxina urbo Guilin estas gxemelitaj urboj.
 
kaj
 
Unu rusa esprimo estas "породнённые города" = "parencigxintaj urboj".
 
Evidente japanoj, rusoj kaj vjetnamoj pli precize prunteprenis la vorton el la franca ol esperantistoj.
En la franca la vorto estas jumelé(e), tio estas pasiva participo de jumeler, kio signifas 'meti en parojn (lau mia vortaro).
La alternativoj ghis nun proponataj ne esprimas tiun intencitan agon, ghemeli urbojn estas politika decido de komunumaj konsilantaroj.
'Jumelles' estas ankau uzata por dunaskitoj, kio reflektas ghian parencean, intiman signifon.
Tial mi preferas ghemelita ol ghemela au oni devas malrekomendi ghemela.
Sed lau mi ghemeli estas richigo de nia lingvo kaj solvas la problemon. 
Kvankam amika urbo kaj partnera urbo estas sinonimoj,
ili tute ne portas tiun specialan signifon de postmondmilita movado por 'parencigi' urbojn tra la mondo.
Tial mi proponas
 
ĝemel·a urb·o --> ĝemel·it·a urb·o. Vidu ankau amik·a urb·o, partner·a urb·o
 

ĝemel·i ~ parencigi, meti en parojn
 
Amike,
Johan

----- Original Message -----
Sent: Friday, November 26, 2010 9:32 AM
Subject: (la bona lingvo) bo-urb-o

Dankon al ĉiuj respondintoj pri ĉi tiu temo. Mi aldonas la respondon pri la rusa kaj la estona:

------------------------------
de: Anna kaj Mati Pentus <g...@yandex.ru>

>  |   La-bona-lingvo metis ĝemelurbo ~ amikecurbo, amikurbo, bourbo.  'bourbo' al mi estas stranga esprimo. 
Ĉar en la pria diskuto pluraj parolis pri frat(in)a urbo, sed lasis ambaŭ pro seksa ne-neŭtraleco, mi metis 'gefraturbo'.  Kion vi pensas ?
>  
>  
>  Mi forigis "bo-urbo" el la linio, ĉar ĝi estas efektive stranga. Eble ankaŭ "gefrata urbo" ne estus facile akceptebla de ĉiuj nunaj esperantistoj.
>  
>  Cetere, kiel oni diras "ĝemela urbo" en la ĉina, japana, vjetnama, rusa, ktp.?

Estas iom malfacile paroli pri unu urbo, ĉar partoprenas almenaŭ du urboj en tiu rilato. Unu rusa esprimo estas
 "породнённые города" = "parencigxintaj urboj". Verŝajne de tie venis "bourbo". 
Sed pli ofte uzata esprimo estas "города-побратимы". La vorto "побратим" estas tre malofta kaj ŝajne estas uzata 
nur tiukuntekste. La rusan esprimon ni tradukus "frataj urboj" (pli precize "fratiĝintaj urboj"), do en singularo "frata urbo".

Estone oni diras "sõpruslinn" = "amikecurbo".

-----------------------

Do, la mondo estas bela ĉar ĝi estas varia. Provizore mi redaktis tiun linion al:

ĝemel·a urb·o ~ amik·a urb·o, partner·a urb·o

kiuj ŝajnas al mi la plej simplaj kaj kompreneblaj.

Amike

Renato

--

Leo De Cooman

unread,
Nov 26, 2010, 4:54:48 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/11/2010 4:02, Nguyen Xuan Thu skribis:

> kết nghĩa:
> kết: sin reciproke ligiĝi per intimatj, streĉaj rilatoj
> nghĩa: lojaleco; fideleco; koralligiteco.
Tiu lasta vorto pensigis min pri oficialigita vorto "konkordo" (3a
O.A.). Ĉu ĝi povus utili por esprimi la ideon?

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Nov 26, 2010, 6:04:55 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Sxajne gxemelurbo estas la plej disvastigita termino...sed partnerurbo
estas same bona law mi. "Bo-urbo" estas sensencajxo kiu meritas plenan
....fusx, mankas al esp-o vorto por "ne priparoli" (DE verschweigen)

Tsukuru/Faro, mi ne komprenis vian diron pri kaldrono

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

H. Tsukuru - Faro

unread,
Nov 26, 2010, 6:58:54 PM11/26/10
to La Bona lingvo
Al Marcel,
  Dankon pro via respondo. Mi ne multe venas tien cxi, cxar mi vere enuigxas kaj kvankam mi travivis dum 2 jaroj nur per Esperanto,
sed mia amiko neniam uzis malfacilajn vortojn... simple li uzis facilajn frazojn en Esperanto. Mi ofte ne bone komprenas tie cxi
pro mia malsagxeco kaj malbona kapablo....

Krome se "gemela" signifus "samkultura"> kaj do???? Do, sxajne Heidelberg-anoj de tempo al tempo portas kimonojn kaj trinkas verdajn teojn kaj iliaj hauxtoj
estas flavaj....

  Vere pro tio, mi ne komprenas..... gxemeloj vere inspire sentas sentojn kaj animojn... Krome ili havas tute similajn vizagxojn kaj preskaux
similajn karakterojn....  Ekz, proksime de Adelajdo ekzistas (Mi forgesis la urbonomon...) la urbo de germanoj. Ankaux en Usono estas.
En tiu kazo por mi gxi estas vere "gxemela urbo" por germanoj. Kaj  antauxe hungaroj havis tre grandan landon, Serbio, Slovakio, Rumanio...
Do, se tie ankoraux estus la urbo de hungaroj, por mi tio estas gxemela urbo de hungaroj, cxar ili ankoraux havas tipe hungarecajn kutimojn
kaj ili matene mangxas tipe hungarajn kapsikojn....  Bone, se cxiuj volas akcepti gxin, uzu vorton "gxemela urbo". Sed mi certe pensos pri alia urbo,
kiu havas vere gxemelecan gentsangon. Mi volas uzi "gxemelita urbo"-n. Gxis!

Tsukuru

HARADA Tsukuru
862-0959 Kumamoto, Nippon
Skype: herbokampo  uea.faro


>
> El Marcel:
> Mi atentigas amikon Tsukuru, ke "ghemela" povas signifi 1) "de la
> ghemeloj", kiu signifo praktike che "urbo" ne ekzistas en la mondo,
> kaj 2) "ghemeleca", kiu vorto tre klare bildigas, ke temas pri urbo
> kiu estas "urba ghemelo", Krome se "gemela" signifus "samkultura",
> ankau "ghemelita" signifus "samkulturighinta". Cetere "amikumurbo"
> estas "urbo de amikumado", kie oni amikumas"; tio neniel donas la
> sencon de "iel kunigitaj urboj".
>
>
> >
> > Resaluton,
> > Jes, Thu, ankaux mi interkonsentas pri la vorto "gxemelita urbo".
> > "Gxemela urbo" vere estas stranga..... Gxemela urbo devas esti en la
> > urbo de Lepcha,
> > kiu estas plej simila gento de niponano ,kaj ankaux ili portas kimonojn
> > kaj uzas nian malnovan sisteman kaldronon.Kaj el ili kelkaj vortoj devenas
> > por la nipona lingvo, kvankam cxinaj ideogramoj devenas de Cxinio.....
> > Sed certe germana urbo Hidelberg kaj cxina urbo Guilin estas gxemelitaj
> > urboj. Se ili estus gxemelaj urboj, certe ili devas havi similajn
> > kutimojn kaj kulturojn. "Gxemelita urbo" estas pli logika ol "gcemela
> > urbo". Aux certe oni povus uzi ankaux "amik-um-urbo"-n, mi pensas!
> >
> > Via Tsukuru (Faro)

renato corsetti

unread,
Nov 27, 2010, 4:33:16 AM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Harada Tsukuru:

 

|   Mi ofte ne bone komprenas tie cxi pro mia malsagxeco kaj malbona kapablo....

Via invito al ni uzi pli simplan lingvon estas komprenita, kaj ni provos sekvi ĝin.


|   Mi volas uzi "gxemelita urbo"-n.

Bone. Uzu ĝin. Ŝajne vi jam konvinkis almenaŭ unu listanon ĉi tie. Mi mem bezonas pli longan tempon por pripensi la signifon de “ĝemeli”, ĉu “esti ĝemelo”? En PIV oni parolas pri “ĝemeligi urbojn”.

Amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 27, 2010, 6:54:04 AM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi shatas la kleran klere Johan'an klarigon por "ghemelita"
anstatau"ghemeligita", kaj lian kreon ante novan verbon transitivan
(ghemeli), anstatau la eblajn "ghemeli" netransitiva resp.
"ghemelighinta", sed la kutimo en Esperanto estas, ke ni ne faru
vortojn pli longaj ol necese, kaj lau la Regulo de Neceso kaj Suficho
oni forlasas la sufikson se la pli mallonga formo ne jam havas alian
signifon, ekz. "skriba deklaro" anst. "skribita deklaro" kaj "parola
ekzameno" anst. "parolata ekzameno". Kaj tio estas la kazo che
"gemela urbo", kiun mi tial preferas kiel unuan elekton (=
mallongigita "elektajho"!).

Johan Derks

unread,
Nov 27, 2010, 11:34:39 AM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
     Mi shatas la kleran klere Johan'an klarigon por "ghemelita"
anstatau"ghemeligita", kaj lian kreon ante novan verbon transitivan
(ghemeli), anstatau la eblajn "ghemeli" netransitiva resp.
"ghemelighinta", sed la kutimo en Esperanto estas, ke ni ne faru
vortojn pli longaj ol necese, kaj lau la Regulo de Neceso kaj Suficho
oni forlasas la sufikson se la pli mallonga formo ne jam havas alian
signifon, ekz. "skriba deklaro" anst. "skribita deklaro" kaj "parola
ekzameno" anst. "parolata ekzameno". Kaj tio estas la kazo che
"ghemela urbo", kiun mi tial preferas kiel unuan elekton (=
mallongigita "elektajho"!).

Dankon pro klera kreado kaj sekva detruo.
El Johana klera cerbo:
Viaj ekzemploj "skriba deklaro" anst. "skribita deklaro" kaj "parola ekzameno"
anst. "parolata ekzameno" estas interesaj, kvankam mi ne pensus che ili pri la principo de neceso kaj suficho.
 
Chu vi ankau preferas "korekta teksto" ol "korektita teksto", "fiksa tago" ol "fiksita tago", "veka virino" ol "verkita/vekighinta virino" ?
Tio ne estas sofismo, sed vera konfuzigho mia pri tio, kio ankorau validas kaj kio ne.
 
Fakte mi pensas ke viaj ekzemploj ne ghustas: oni jes skribas tekston de deklaro, sed deklaron oni proponas, donas, faras, kredas, pritraktas, sendas ktp.
Tial oni ne povas diri la propona, dona, fara, kreda, pritrakta, senda deklaro.
Jam 'skriba teksto' sonas strange, sed ne strangas 'skribita teksto'.
Tiel ankau 'korekta teksto' ne iras (en la signifo 'korektita'), sed 'korekta dosiero' (en la signifo 'dosiero pri korektoj') povas, char korekti dosieron estas same nekutima kiel skribi deklaron.
Oni ne parolas ekzamenon, sed faras ekzamenon ktp.
 
Nun levighas la demando chu oni ghemelas urbon. El mia defendo de ghemeli
Kvankam amika urbo kaj partnera urbo estas sinonimoj,
ili tute ne portas tiun specialan signifon de postmondmilita movado por 'parencigi' urbojn tra la mondo.
 vi povas dedukti ke efektive mi supozis intiman ligon inter ghemeli kaj urbo. Oni fondas, vizitas, malbenas, rigardas, okupas kaj ghemelas urbon; la urbo estas objekto de ago kaj tiam oni ne diru la fonda, vizita, malbena, rigarda, okupa au ghemela urbo. Tamen urbo kiu estas ghemelita povas havi ghemelan dosierujon en kiu estas loglibro de chiuj vizitoj de urbanoj de unu urbo al ali, ktp., char oni ne ghemelas dosieron.
 
Amike,
Johan

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 28, 2010, 7:22:39 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Responde el Marcel:
Temas chi tie pri iom konfuza kutimo de Zamenhof (kiun Ido penis
korekti), uzi la Regulon pri Neceso kaj Suficho arbitre che elverbaj
adjektivoj, nome AU forlasante la prefiksecan "pri-" AU forlasante la
sufkison "ant-a" AU forlasante la sufikson "it-a". Do lia forlaso
rezultas al tri malsamaj signifoj, depende de kion li forlasis.
Ghenerale li kaj ni uzas la nudan elverban adjektivon nur en unu el
la tri signifoj, depende de kion li au ni decidis por chiu verbo
forlasi. (ne strangas ke Ido volis forigi tiun konfuzon).
Mi klarigis la fenomenon, kun multaj ekzemploj, en la gazeto "Laute!"
n.ro 206 (paghe 50) kaj pli en n.ro 207 (paghe 23/24). Tio respondas
al la miskompreno de Johan, kaj klarigos ankau, kial mi, pro
Zamenhof, uzas "korektita teksto", "fiksa tago", "vekita virino",
"parola ekzameno", "skriba deklaro", kaj "ghemela urbo".

Johan Derks

unread,
Nov 28, 2010, 11:57:18 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

Marcel:


Mi klarigis la fenomenon, kun multaj ekzemploj, en la gazeto "Laute!"
n.ro 206 (paghe 50) kaj pli en n.ro 207 (paghe 23/24). Tio respondas
al la miskompreno de Johan, kaj klarigos ankau, kial mi, pro
Zamenhof, uzas "korektita teksto", "fiksa tago", "vekita virino",
"parola ekzameno", "skriba deklaro", kaj "ghemela urbo".


Kiu miskompreno ? Mi ne abonas/is "Laute!"
Mi ankau uzas "korektita teksto", "fiksa tago", "vekita virino",
"parola ekzameno", "skriba deklaro", sed preferas "ghemelita urbo".
Kio estas la rilato inter konfuza kutimo de Zamenhof kaj la prefero de
ruso, du japanoj, vjetnamo kaj nederlandano por esprimo simila al
"ghemelita" ?
Kion pensas la aliaj ?

Amike,
Johan

renato corsetti

unread,
Nov 28, 2010, 1:37:53 PM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'tea'
Johan:

| Kion pensas la aliaj ?

Ke efektive ni ĉiuj sekvas la saman uzon pli mapli, kaj temis simple pri malsama interpreto en ĉi tiu okazo.

Mi volonte pludiskutus pri ĉi tiu okazo en "Tutmondeca Esperanto".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages