ultramar-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2008, 12:26:14 PM10/20/08
to °listo 'la bona lingvo'
Ultramar-o  [zam] = lazur-blu-a farb-o

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 20, 2008, 4:54:35 PM10/20/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

 

Ultramar-o  [zam] = lazur-blu-a farb-o

Mi respondas:

 

ultramaro estas farbo havanta la koloron de lazurito (lazursxtono), nome: intensa/ malhela bluo; cxielbluo

Do: intense/ malhele blua farbo/ kolorilo; cxielblua farbo/ kolorilo; cxielbluo.

(propre dirite, ja, “lazuro” estas tre pli hela).

 

Etimologia kuriozajxo: la vorto “ultramaro” venas el la itala “oltremare” (= transmare), cxar lazuritoj/ lazursxtonoj atingis okcidentan Euxropon el transmaraj landoj (Sirio, Palestino, Egiptujo).

Gxis

Antonio De Salvo

 


Anna Lowenstein

unread,
Oct 29, 2008, 7:21:50 AM10/29/08
to la-bona...@googlegroups.com

Tio portas nin al diskuto pri la kolornomo “lazura”. Italoj tre s’atas tiun vorton, kiun ili multege uzas, dum anglalingvanoj diras simple “blua”, au’ eventuale “c’ielblua”. Mi vidas, ke la vorto “lazura” estis oficialigita antau’longe, tamen g’i c’iam s’ajnas al mi italismo (kaj eble ne nur itala). Zamenhof en la Fundamento kreis la tutan liston de kolornomoj, sed evidente li ne intencis, ke oni kutime distingu inter helblua kaj malhelblua.

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 20 ottobre 2008 22.55
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: ultramar-o

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2008, 7:48:51 AM10/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi vidas, ke la vorto “lazura” estis oficialigita antau’longe, tamen g’i c’iam s’ajnas al mi italismo (kaj eble ne nur itala).

Etimologie la vorto estas persdevena, kaj en pluraj variaĵoj, ĝi estas uzata en la itala, franca, hispana, kaj aliaj (inkluzive de la germana azur-blau kaj ŝajnas eĉ de la hebrea - hebrelingvano korektu min!).

Kompreneble ĝi estas la tipa kolorproblemo, en kiu kelkaj lingvoj distingas kaj kelkaj (la angla, ekzemple) ne. Malfacilas al mi diri, kiu estas la plej ĝusta. Certe la angla sistemo estas la plej simpla, sed se ni ekrias laŭ tiu vojo baldaŭ ni malaperigos "verd-", kiu nur estas variaĵo de "blu-".

Kion vi pensus pri la linio:

lazur-a [1oa] = ĉiel-blua ?

Renato



Pilar Otto

unread,
Oct 31, 2008, 4:54:30 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kompreneble ĝi estas la tipa kolorproblemo, en kiu kelkaj lingvoj
> distingas kaj kelkaj (la angla, ekzemple) ne. Malfacilas al mi diri,
> kiu estas la plej ĝusta. Certe la angla sistemo estas la plej simpla,
> sed se ni ekrias laŭ tiu vojo baldaŭ ni malaperigos "verd-", kiu nur
> estas variaĵo de "blu-".

Tiuokaze mi portus bluan stelon! Aux eble flavan? Se mi estas bone informita
(sed estas kritikinde malhumilege miaflanke skribi pri koloroj, temo, pri
kiu mi havas nur nerektan konon), la greka vorto "hxloros" kovras kaj flavon
kaj verdon. Mi komprenas, ke vi klasas kloron kiel flavan substancon, sed
"klorofilon" vi konsideras verda: almenaux en mia lingvo samsignifajxo de
"klorofyll" estas "bladgrønt" (foli-verdo).

> Kion vi pensus pri la linio:
>
> lazur-a [1oa] = ĉiel-blua ?

Mi aprobas. La rusa havas du vortojn por "blua": "golubój" kaj "sínij". Pri
la diferenco inter tiuj koloroj mi scias nur, ke "blua cxielo" estas
"goluboje nebo", kaj "blua maro" estas "Sineje more" (transliterajxoj
proksimumaj). La E-rusa vortaro de Bokarev [bakarjóf] tradukas "blua" per
"sínij; golubój", kaj "lazura" per "lazúrnyj, nebésno-golubój". La lasta el
tiuj vortoj rekte signifas "cxiel-blua".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2008, 9:28:19 AM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
lazur-a [1oa] = ĉiel-blua ?

Mi aprobas. 
Bone. Mi neniam pensis, ke kimroj (devus esti ili) anstataŭ verdan stelon surhavas bluan-verdan stelon.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages