(la bona lingvo) piramidal-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 22, 2010, 4:55:08 PM5/22/10
to °
Inter la vortoj de Niko estas la jena:

piramidalo : triketro (kvarfaco ?)

Ĉu iu komprenas pri kio temas?

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
May 23, 2010, 8:44:38 AM5/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis pri:

piramidalo : triketro (kvarfaco ?)

Laŭ PIV temas pri iu osto, sed mi bedaŭrinde tute ne havas fakajn sciojn pri tio.

Interesa nur estas, ke PIV mem sendas de "piramidalo" al "triketro", kaj ke tie oni trovas la difinon ĉe "trik(v)etro". La latina nomo de tiu osto laŭ PIV estas "triquetrum", kaj ŝajne PIV mem ne povis decidi ĉu Esperantigi laŭ la latina prononco (do "trikvetro") aŭ laŭ modernaj latinidaj prononcoj (do "triketro"). Vere strange ke ili tute ne indikas al la uzanto, kiu el la du formoj estu preferata!

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 23, 2010, 10:24:21 AM5/23/10
to °
Ĉu ni diru:

piramidal-o --> triketr-o

kaj evidente ankaŭ

trikvetr-o --> triketr-o?

Ankaŭ la malo eblas kaj eble preferindas.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 23, 2010, 3:50:32 PM5/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 22/05/2010 21:55, Renato Corsetti skribis:

piramidalo : triketro (kvarfaco ?)


Certe ne tetraedro, nek triedro. Laŭ PIV la vorto havas du signifojn: 1. anatomian  (latine triquetrum. Kial do ne "trikvetro"?) kaj 2. heraldikan: trikruro (?), kiun mi jam vidis sur skatoloj el malproksima Oriento.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 23, 2010, 4:23:39 PM5/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Laŭ PIV la vorto havas du signifojn: 1. anatomian  (latine triquetrum. Kial do ne "trikvetro"?) kaj 2. heraldikan: trikruro (?), kiun mi jam vidis sur skatoloj el malproksima Oriento.
Bone! Se neniu havas rimarkojn mi registrus la liniojn:

piramidal-o --> trikvetro
kaj
trikvetro (en la heraldika signifo) --> trikruro

Mi kaptas la okazon por saluti nian 111-an membron, Josias el Brazilo, kiu ĵus aliĝis al la listo.

Amike

Renato


Barboza Josias

unread,
May 23, 2010, 4:55:22 PM5/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro la bona akcepto, kara Renato! Josias

2010/5/23 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Renato Corsetti

unread,
May 23, 2010, 5:17:08 PM5/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Josias:
Dankon pro la bona akcepto
Ne dankinde! helpu nin simpligi kaj reguligi Esperanton!

Amike

Renato


Barboza Josias

unread,
May 24, 2010, 5:15:59 PM5/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Certe, karaj! Mi sentas, ke mi respondecas pri la internacieco de Esperanto, char mi estas autoro de internacia lernolibro. Mi vivis kaj instruis fremdam lingvon en Chinio kaj mi spertis la problemegon, kiun kreas neologismemaj autoroj al azianoj. Se dependus de neologismuloj, krom Esperanton azianoj devus lerni multajn europajn lingvojn por kompreni Esperanton. Nia internacia lingvo estu simpla kaj alirebla al chiuj Teranoj. Josias Barboza, Braziljo

2010/5/23 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages