instepo=>pied(o)dorso

5 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Sep 10, 2009, 9:40:58 PM9/10/09
to la-bona-lingvo
Nun nu havas jenan linion:
instepo ==> piedkolo, piedsupro, piedo

Mi pensas, ke "piedkolo" gxuste estas "piedartiko" najbara al
"instepo". Do oni forigu gxin el la linio.
Ekzemple:
"La sango elfluinta atingis la piedkolon."
http://vastalto.com/librejo/KroJap1.html

Tiun parton de piedo (instepo) japanoj nomas "asi-no-kou"(=sxelo
de piedo) analogie al "te-no-kou"(=sxelo de mano), kiun oni nomas
"mandorso" en Esperanto. Do estas nature al mi diri "pied(o)dorso"-n
anstataux "instepo".

Ankaux Japana-Esperanta Vortaro (MIJAMOTO Masao, 1982) donas
"instepo"-n kaj "piedodorso"-n kiel tradukon de "as-no-kou".

Mi trovis plurajn uzekzemplojn sur la rero.
1."Pieddorso krocxas malantaux diagonale kontrauxan piedon."
http://nl.lernu.net/biblioteko/gazetoj/juna_amiko/artikoloj/glima.php
2."Sur gxia pieddorso povas sidi cent homoj samtempe."
http://esperanto.cri.cn/chinaabc/chapter22/chapter220102.htm

Reta Cxina-Esperanta Vortaro donas jenan linion:
脚背: instepo;piedodorso
http://xf.2000y.net/527245/index.asp?xAction=xReadNews&NewsID=223

Konklude mi proponas jenan linion:
instepo ==> pied(o)dorso, piedsupro, piedo

Amike,

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 3:00:57 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
instepo ==> pied(o)dorso, piedsupro, piedo
Por mi tio estas en ordo.

Ĉu iu kontraŭas?

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 11, 2009, 6:11:19 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/9/11, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Vastalto:
instepo ==> pied(o)dorso, piedsupro, piedo
Por mi tio estas en ordo.

Ĉu iu kontraŭas?
 
     La argumentoj de sinjoro Hirotaka favore al "pied/o/dors/o" shajnas al mi fortaj.
     Kontraue mi atentigas, ke la priparolata piedoparto kushas sur la antauo de la korpo, same kiel la genuoj, la ventro, la vizagho... kontraue al la plando, kiu kushas che la malantauo de la korpo, same kiel la genufaldoj, la dorso, la nuko...  Mi ne scias, chu tio estas suficha kialo por kontraue kompreni au por malrekomendi la proponatan vorton "pied/o/dors/o". Kion vi opinias pri tio ?
      Sed mi firme kontrauas, ke por tia precize difinebla termino ni proponu en nia tabelo du au kelkajn plene egalajn tradukajhojn. Ni kontentighu per unu, ankau tiam, kiam la samo estus direbla ankau per iaj aliaj nemalbonaj manieroj. Per pli ol unu, ni lasas senhelpaj la uzantojn de nia tabelo. CHu chi tie ni elektu la solan "pied/o/supr/o"-n au unu solan alian eblajhon, pri tio mi ne certas.
 
     Ankau tio "por (mi) ne estas en ordo", ke ni traduku "instep/o"-n per "pied/o". En iuj kuntekstoj la dua estas uzebla anstatau tradukajhon de la unua (ekzemple, se iu vundas mian piedo{dors,supr}on, tiu vundas mian piedon) ;  tamen la signifoj de la du vortoj ne estas egalaj. Mia piedo{dors,supr}o ne estas mia piedo, sed nur unu parto de tiu La rilato estas alia, ol tiu inter, ekzemple, "branch/o/korn/o" kaj "korn/o" : "branch/o/korn/o" estas korno ;  tion klare montras, ke en la unua ekzemplo "pied/" estas la unua parto de la kunmetajho, ne la lasta, dum en la dua "korn/" ja estas la lasta antau la finajho.

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 7:29:51 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


La argumentoj de sinjoro Hirotaka favore al "pied/o/dors/o" shajnas al mi fortaj.
Bone. provizore mi ŝanĝis la linion al:

instep·o → pied·supr·o, pied·dors·o

Ĉu komentoj?

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Sep 11, 2009, 9:36:36 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Thurs 10 Sep 2009 18:40
From: Vastalto


> Nun ni havas jenan linion:


> instepo ==> piedkolo, piedsupro, piedo

"piedo" evidente ne tawgas, por ajna parto de piedo

> Mi pensas, ke "piedkolo" gxuste estas "piedartiko" najbara al
> "instepo". Do oni forigu gxin el la linio.

mi konsentas

> Tiun parton de piedo (instepo) japanoj nomas "asi-no-kou"(=sxelo de
> piedo) analogie al "te-no-kou"(=sxelo de mano), kiun oni nomas
> "mandorso" en Esperanto. Do estas nature al mi diri "pied(o)dorso"-n
> anstataux "instepo".

Law mi dependas de kiom da aliaj lingvoj uzas similan terminon. En la NL-a
oni jes diras "dorso de la mano", sed ne "dorso de la piedo"


> Mi trovis plurajn uzekzemplojn sur la reto.

povas esti, sed mi povas facile imagi ke homoj kiuj renkontas la terminon
"pieddorso", interpretos gxin kiel "vertikala parto de kalkano"

gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Sep 11, 2009, 10:29:56 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> Mi pensas, ke "piedkolo" gxuste estas "piedartiko" najbara al
> "instepo".

> Tiun parton de piedo (instepo) japanoj nomas "asi-no-kou"(=sxelo de

> piedo) analogie al "te-no-kou"(=sxelo de mano), kiun oni nomas
> "mandorso" en Esperanto. Do estas nature al mi diri "pied(o)dorso"-n
> anstataux "instepo".

Ronaldo:


>Law mi dependas de kiom da aliaj lingvoj uzas similan terminon. En la NL-a
oni jes diras "dorso de la mano", sed ne "dorso de la piedo"

> sed mi povas facile imagi ke homoj kiuj renkontas la terminon
"pieddorso", interpretos gxin kiel "vertikala parto de kalkano"


En la itala, oni parolas pri "collo del piede" (= piedkolo) por la piedartiko, kaj pri "dorso del piede" (piedodorso) por la supra parto de la piedo.
Por eviti miskomprenon kun la vertikala parto de la kalkano, eble oni povus diri "piedosupro".
Mi aldonas, ke laux angl-italaj vortaroj, la angla vorto "instep" (kiu evidente estas la fonto de la esperanta "instepo") egalas al "piedkolo".
Gxis
Antonio


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages