Ni en ĉi tiu listo ĝis nun pensis ĉefe, aŭ eĉ nur, pri proponoj de
samsignifaj esprimoj de la speco liva --> maldekstra.
Starigo de listo de oficialigindaj vortoj ankaŭ estas tasko utila. Mi
proponas tamen, ke ni faru tion kaj debatu pri tio en alia listo, kiun
mi povas tuj fondi, por forigi el ĉi tiu listo la pezon de debatoj ankaŭ
pri tio . Mi kredas, ke vi tuj rimarkis, ke nia mesaĝ-lavango tute
fortimigis niajn aziajn membrojn, kiuj ne plu reagas.
Al la nov alisto <oficialigindaj-vortojĵahoogroups.com>, ekzemple,
aliĝos nur tiuj, kiuj interesiĝas pri tio.
Cetere, la iniciato pri reviziendaj tekstoj kun sia aparta listo
progresas tre bone.
Amike
Renato