kunmetado de radikoj

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2010, 3:41:53 PM1/8/10
to °listo 'la bona lingvo'
Andreas:
Malseka sekvinbero povas esti lingve kaj reale, ekzemple kiam mi lavas
sekvinberon, sed malseka seka vinbero estas lingva kontraudiro.
  
Ne en ĉiuj lingvoj. En la itala oni rajtas paroli pri "uva secca bagnata". Mi celas diri ke la sistemo "dik-fingro" ne ekzistas en la itala, kie oni rajtas nur diri "dika fingro".

Antonio, ĉu mi eraras?

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jan 8, 2010, 4:22:41 PM1/8/10
to la bona lingvo
On 8 Jan., 21:41, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Andreas:> Malseka sekvinbero povas esti lingve kaj reale, ekzemple kiam mi lavas
> > sekvinberon, sed malseka seka vinbero estas lingva kontraudiro.

> Ne en c^iuj lingvoj.

Mi prezentas la aferon, kia ghi estas en Esperanto - lau mia kompreno
de Fundamentaj kaj aliaj Zamenhofaj ekzemploj. Iomete simila
Fundamenta ekzemplo estas tiu de "tolajho": Ghi ne egalas al "tola
ajho" (Ekzercaro § 35): "Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn
similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas
faritaj el tolo."

> Mi celas diri ke la sistemo "dik-fingro" ne ekzistas en la
> itala, kie oni rajtas nur diri "dika fingro".

Mi konjektas, ke en la itala oni ne povas diri "tolajho", sed devas
diri "tola ajho". Tio chi, retradukite en Esperanton, peras la ideon
de io tola (kredeble de io farita el tolo) - kontraste al "tolajho",
kiu ja ne chiam estas farita el tolo (vidu supre).

Shajnas, ke chi-rilate en Esperanto oni trovas pli da ebloj por
nuanci, ol en la itala.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2010, 5:03:23 PM1/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Mi prezentas la aferon, kia ghi estas en Esperanto - lau mia kompreno
de Fundamentaj kaj aliaj Zamenhofaj ekzemploj.
Je la unua ebleco mi relegos la Fundamenton el ĉi  tiu vidpunkto.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages