tenac-a

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2008, 4:18:26 PM11/13/08
to °listo 'la bona lingvo'
tenac-a --> rezist-a, persist-a

C'u?

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 13, 2008, 5:28:41 PM11/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Reanto skribis:
> tenac-a --> rezist-a, persist-a
C'u?

Nu, ne simple "rezista".  Mi provos klarigi la econ per ekzemploj.
Vitro povas esti rezista, sed tute ne estas tenaca: ĝi estas rompiĝema, maltenaca. Ĝi ne "fluas", ne "malelaste" deformiĝas antaŭ la rompiĝo.
 
Iuj metaloj estas tenacaj, ekzemple "mola" ŝtalo.
Eblas hardi ŝtalon, ekzemple varmegigante ĝin, kaj poste subite malvarmigante ĝin (mi ne ĝenos vin per detaloj) aŭ deformante ĝin je ordinaraj temperaturoj (ekzemple per ripetata dratigo aŭ forĝado je ordinara temperaturo). Sed tiel la ŝtalo, kiu ja  iĝis pli rezista, samtempe iĝis malpli tenaca: ŝtaldrato, kiu ekzemple rezistas al tensioj de 4000 neŭtonoj je kvadrata milimetro subite rompiĝos ĉe iom pli alta tensio, dum ĝi "malelaste" plilongiĝis ekzemple nur per 1%.
Multe malpli rezista ŝtalo ("ordinara ferdrato"), rezistante nur al 400 neŭtonoj je kvadrata mm, plilongiĝos ekz. per 20% antaŭ ol rompiĝi.
 
En tiu ekzemplo la ecoj "rezisto" kaj "tenaceco" de la ŝtalo  montriĝas kontraŭaj: kiam ĝia rezisto plialtiĝas, ĝia tenaceco malplialtiĝas....
 
Ĉu   tenaca --> malrompiĝema  ?
Tio tamen ne tute kontentigas min.
Teĥnike oni provas esprimi la tenacecon per aldono de la deformebleco (ofte en % de la originala longo aŭ areo de normigita provpeco) al la rezisto (forto je areo) de iu materialo. Por vitro, grejso, ŝtono, ... la (malelasta) deformebleco estas praktike nula, dum la rezisto povas esti alta.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2008, 2:45:48 AM11/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo!

Ĉu:
tenac-a --> (elast-e) mal-romp-iĝ-em-a ?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 14, 2008, 5:08:31 AM11/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Ĉu: tenac-a --> (elast-e) mal-romp-iĝ-em-a ?

Mi ne aldonus "(elaste)".
Teĥnike la "elasteco" signifas, ke objekto deformita pro ago de fortoj rehavas sian originalan formon post malapero de tiuj fortoj.
Jen simpla ekzemplo: drato longas ekz. precize 1 metron. Oni streĉas la draton per laŭlongaj fortoj  je ĝiaj ekstremaĵoj: ĝi plilongiĝas pro la fortoj. Post nuligo de la fortoj vere elasta drato denove longos precize 1 metron.
Oni povas ripeti la provon per ĉiam pli grandaj fortoj. Dum la drato rehavas sian originalan longon post nuligo de la forto, la dratmaterialo restis "ene de la elastecaj limoj". Se ĝi iĝis pli longa, la materialo estas "malelaste deformita" (nederlandlingve: "plastisch vervormd").
Iuj materialoj (ekzemple "mola" ŝtalo) povas multe plilongiĝi preter la "elasteca limo" antaŭ rompiĝo: tian materialon oni nomas "tenaca".
Materialojn, kiuj subite rompiĝas post preterpaso de la elasteca limo, oni eble povus nomi "rompiĝemaj", kvankam en naciaj lingvoj oni uzas apartajn vortojn por esprimi tiun econ. Tiun "rompiĝemon" oni esprimas nederlandlingve per "brosheid", germane per "Sprödichkeit", angle per "brittleness", france per "fragilité"
 
En Vikipedio estas artikoleto pri "rompiĝemo", kiu ŝajnas al mi fuŝa. Mi citas el ĝi: "La rompiĝemo eldiras, kiomgrade materialo plastike defomeblas, ĝis kiam fendoj ekestas kaj ĝi fine rompiĝas. "
Tiu "difino" pli taŭgus por "_mal_rompiĝemo". Cetere mi tre dubas pri la vorto "plastike" en tiu senco. (Nederlandlingve ni ja diras "plastisch"). Ĉi tie mi uzis la terminon "malelaste".
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2008, 5:23:19 AM11/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi ne aldonus "(elaste)".
malaldonita.

renato


ro-esp

unread,
Nov 15, 2008, 9:13:07 AM11/15/08
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Fri 14 Nov 2008 02:08
From: "Leo De Cooman"


Renato skribis:
> Ĉu: tenac-a --> (elast-e) mal-romp-iĝ-em-a ?

Se tiu signifo ekzistas, gxi estas nur unu el kelkaj.
"tenaca homo" estas iu kiu kapablas elteni multon
(ekzemple 80-kilometran marsxon, malsaton, ktp)

"tenaca bifteko" estas bifteko kiu ne facile trancxeblas
kaj ne facile macxeblas.

Law vortaro Desmedt "tenaca" ankaw povas indiki viskozecon

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2008, 4:47:39 AM11/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Se tiu signifo ekzistas, gxi estas nur unu el kelkaj.
Laŭ PIV ĝi estas la sola signifo. Sed, kiel pri ĉiuj enkondukitaj "teĥnikaj vortoj", ĝi emas esti uzata figure kaj tiel forŝovas la kutime uzatajn vortojn.

"tenaca homo" estas iu kiu kapablas elteni multon
(ekzemple 80-kilometran marsxon, malsaton, ktp)

"tenaca bifteko" estas bifteko kiu ne facile trancxeblas
kaj ne facile macxeblas.
Por tiuj okazoj mi dirus "rezista" kaj "malmola".

Law vortaro Desmedt "tenaca" ankaw povas indiki viskozecon
Prefere la vorto tute ne ekzistu.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 16, 2008, 5:22:27 AM11/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Law vortaro Desmedt "tenaca" ankaw povas indiki viskozecon

Jes. Teĥnike (almenaŭ en la nederlanda) oni eĉ parolas pri "vloeistaal"
("fluŝtalo") por indiki tiun tenacecon kaj deformeblecon. Preter la elasta
limo, tiu ŝtalspeco, eĉ ĉe ordinara temperaturo, kvazaŭ "fluas" sub influo
de grandaj fortoj, kvazaŭ ĝi estus tre viskoza likvo. Sed ekzistas sufiĉe
granda diferenco inter solido kaj likvo, kvankam ankaŭ ekzistas similecoj,
kia la eco, indikata per la nederlanda vorto "kruip" ("rampo"), kiu indikas
la tre malgranda deformiĝo, kiu montriĝas post longa tempo pro la fortoj).
Cetere plastoj havas pli malfacile priskribeblajn ecojn.
Apliki la terminon "tenaca" al likvo ŝajnas al mi iom figure.

Amike salutas
Leo

ro-esp

unread,
Nov 17, 2008, 1:36:28 PM11/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti

>
>
> Ronaldo:
>> Se tiu signifo ekzistas, gxi estas nur unu el kelkaj.
> La? PIV ?i estas la sola signifo.

law aliaj (desmedt, middelkoop - se mi ne eraras) la nederlanda
pendanto estas "taai".
cxu ili malpravas?

Sed, kiel pri ?iuj enkondukitaj
> "te?nikaj vortoj", ?i emas esti uzata figure kaj tiel for?ovas la kutime


> uzatajn vortojn.
>> "tenaca homo" estas iu kiu kapablas elteni multon
>> (ekzemple 80-kilometran marsxon, malsaton, ktp)
>>
>> "tenaca bifteko" estas bifteko kiu ne facile trancxeblas
>> kaj ne facile macxeblas.
> Por tiuj okazoj mi dirus "rezista" kaj "malmola".

mi ne

>> Law vortaro Desmedt "tenaca" ankaw povas indiki viskozecon

> Prefere la vorto tute ne ekzistu.

La vorto "tenaca" aw la vorto "viskozeco"?

gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2008, 1:44:47 PM11/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Prefere la vorto tute ne ekzistu.
La vorto "tenaca" aw la vorto "viskozeco"?
La vorto "tenac-a".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages