tabernaklo
:
tenda templo / Preghejshranketo
Ĉu
ni havu linion pri tio?
Amike
Renato
Renato Corsetti:
tabernaklo : tenda templo / Preghejshranketo
Ĉu ni havu linion pri tio?
Mi respondas:
propre dirite, la latina vorto “tabernaculum” (de kie la esperanta “tabernaklo”) signifis simple “tendo”; kaj fakte ankaux la Londona Biblio uzas gxin en tiu senco:
dua letero de Petro, 1, 13-14: mi opinias konvena, dum mi estas en ĉi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo, sciante, ke baldaŭ estos la demeto de mia tabernaklo.
Estas tre bele, por kredanto, gustumi la lauxvortan tekston de la komenco de la Evangelio laux Johano (1,14), gxenerale konata en la formo “kaj la Vorto farigxis karno kaj LOGXIS inter ni”, dum la greka teksto diras “eskénosen en emìn” = STARIGIS SIAN TENDON meze de ni (tio sentigas, ke la Eternulo estas kvazaux najbaro, ecx familiano).
Tabernaklo estas ankaux (sub)tenda templo/ sanktejo, precipe de la Eternulo, sed ankaux de aliaj dioj (Agoj 7,43: vi portis la tabernaklon de Molehx).
Fine, en kristanaj pregxejoj nomigxas tabernaklo la “hostiuja sxranketo” (mi ne dirus “pregxejsxranketo”, cxar tio estus iu ajn sxranketo en pregxejo)
Gxis
Antonio De Salvo
Ekzistas juda festo, la festo de “tabernakloj” au’ “tendoj”, kiu memorigas pri la kvardek jaroj, kiam la izraelidoj vagis tra la dezerto antau’ ol atingi la Promesitan Landon. Ortodoksaj judaj familoj konstruas tian tendon ekstere: fakte g’i konsistas el budo, kies tegmento tamen devas esti el palmaj folioj au’ branc’oj au’ simile, kaj dum sep tagoj ili mang’as en g’i, eventuale ec’ dormas en g’i. Kiam mi log’is en Israelo, en la koncerna periodo (septembro-oktobro) oni c’ie vidis tiajn budojn ekster apartamento-domoj ktp., kaj kamionoj malrapide vagis tra la stratoj, lasante grandajn faskojn da palmo-branc’oj c’e stratanguloj, por ke familioj libere prenu ilin. Mi demandos israelanon, kiel la israelaj esperantistoj nomas tian budon en Esperanto: c’u “tendo”, “kabano” au’ “budo”.
Vi povas legi pri tiu festo en Vikipedio c’e http://eo.wikipedia.org/wiki/Sukoto
Mi aldonas foton, kiun mi faris, kiam mi laste vizitis Israelon. G’i montras tian budon ekster la apartamento-domo, kie log’as mia frato. Vi ne estas devigataj malfermi g’in, se tio kau’zas al vi g’enojn!
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 31 ottobre 2008
19.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
tabernakl-o
Dankon, Antonio. Mi resumis vin tiel:propre dirite, la latina vorto “tabernaculum” . . .
Renato Corsetti
Dankon, Antonio. Mi resumis vin tiel:
tabernakl-o --> (sub-)tend-a
templ-o, sankt-ej-o, (en nuntempaj preĝejoj)
hosti-uj-a ŝrank-et-o
Ĉu en ordo?
Mi respondas:
jes, en ordo.
Koncerne la demandon de Anna, pri la maniero nomi en esperanto la festo de kabanoj (Sukkot), la respondo estas tute simpla, cxar tian “problemon” alfrontis kaj solvis jam Zamenhof en la traduko de Readmono 16,13:
feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj
Pri “tabernaklo” mi aldonas, por informo al neitaloj, ke en itala lingvo “tabernacolo” havas ankaux pliajn signifojn krom tiuj menciitaj en PIV:
- sanktulnicxo; tamen Luigi Minnaja tiel tradukis la faman arion de opero Tosca “Vissi d’arte”: cxiam kun fid’ sincera la preg’ ofera al sanktaj tabernakloj levis sin
- sankta steleo, pilastro surpentrita per sanktaj bildoj (ekzemple, en la romano “La Gefiancxoj” de Alessandro Manzoni, laux la traduko de Battista Cadei: la internaj muroj de l’ du vojetoj, anstataux kunigxi angule, finigxis per speco de sankta steleo, sur kiu estis pentritaj longaj, serpentumaj, pintaj figuroj)
- logxejo, restadejo (ekzemple, en la Evangelio laux Luko 6,9: faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptos vin en eternajn logxejojn;
- kompasujo;
- komandejo, estra podio.
Gxis
Antonio
Antonio skribis:
Koncerne la demandon de Anna, pri la maniero nomi en esperanto la festo de kabanoj (Sukkot), la respondo estas tute simpla, cxar tian “problemon” alfrontis kaj solvis jam Zamenhof en la traduko de Readmono 16,13:
feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj
Jes, supozeble temas pri la sama festo, kvankam tiu budo ne vere estas lau’bo. Intertempe mi skribis al Josi S’emer, por demandi kiel oni nomas la tendon/budon/kabanon en Israelo, sed li evidente ne rigardis sian retpos’ton dum la pasintaj du horoj!
Anna
Antonio:
>Koncerne la demandon de Anna, pri la maniero nomi en esperanto la festo de kabanoj (Sukkot), la respondo estas tute simpla, cxar tian “problemon” alfrontis kaj solvis jam Zamenhof en la traduko de Readmono 16,13:
feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj
Anna:
>Jes, supozeble temas pri la sama festo, kvankam tiu budo ne vere estas lau’bo. Intertempe mi skribis al Josi S’emer, por demandi kiel oni nomas la tendon/budon/kabanon en Israelo, sed li evidente ne rigardis sian retpos’ton dum la pasintaj du horoj!
Mi respondas:
la “budoj”, kiujn Anna vidis en Israelo, estas (kiel klare aperas el la foto, kiun sxi sendis) tutevidente moderna interpreto de la biblia “sukkot”, kiu estis kabano el brancxoj/ foliaroj, funkcianta en la dezerto kiel portempa logxejo (kuriozajxo, aparte interesa por Anna, kiu logxas en Romo: la urbeto Frascati, situanta apud Romo, nomigxas tiel cxar post la detruo de la klasika Tusculum gxiaj iamaj logxintoj devis adaptigxi vivi en kabanoj el “brancxoj”, ital-lingve “frasche”, tute egale kiel la siatempaj izraelidoj!).
La termino “lauxbo”, klare prenita el la germana “Laube”, estas do pli trafa ol “kabano”, “budo”, “tendo”, “tabernaklo”, kvankam laux la difino en PIV (artefarita volbo el brancxoj en gxardeno) “lauxbo” pli respondas al la itala “pergolato” ol al la itala “frascata”, al la hebrea “sukkot” kaj al la germana “Laubhütte” (= kabano el brancxoj).
Unu plian fojon, la esperanta traduko de Zamenhof montrigxas pli fidela ol tiuj en multaj naciaj lingvoj; por komparo:
greke: skenopegìa (= festo de la TENDOJ)
latine: sollemnitatem TABERNACULORUM celebrabis
itale (1649): celebra la festa de’ TABERNACOLI
itale (2008): celebrerai la festa delle CAPANNE
angle: you shall celebrate the Feast of BOOTHS
france: tu célébreras la fête des TENTES
germane: das Fest der LAUBHÜTTEN sollst du halten
hispane: celebrarás la fiesta de los TABERNÁCULOS
portugale: a festa dos TABERNÁCULOS celebrarás
Cxu intertempe venis respondo el Israelo?
amike
Antonio De Salvo
Mi skribis al Josi S’emer en Israelo pri la nomo de tiu budo, kaj ricevis jenan respondon:
Ni c^iam sekvis la Biblian tradukon de LLZ: Lau`bo.
Ni nomas la SUKA "lau`bo" kaj la feston ni nomas "Festo de Lau`boj", same kiel faris LLZ.
Do, unu traduko de la vorto “tabernaklo” devus esti “lau’bo”. Cetere, la homo, kiu faris la pag’on en Vikipedio nomis la feston “Sukoto”. Sed mi petis la israelajn esperantistojn korekti tion al “Festo de lau’boj”. C’ar la vorto “Sukoto” bons’ance ankorau’ ne aperis en PIV, vers’ajne estas plej bone forgesigi g’in.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: sabato 1 novembre 2008
9.50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: (la
bona lingvo) R: tabernakl-o
La mesagxo de Anna krucigxis kun la mia (estas simpatia fakto, ke ni ambaux cerbumis samtempe pri la sama demando).
Kiu volas (des pli bone se li/ sxi komprenas la italan), povas tralegi la kapvorton “tabernacolo” en mia vortaro:
http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=term&t=ae5bafafaca7acb05b
Amike
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Anna Lowenstein
Inviato: domenica 2 novembre 2008
22.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: (la
bona lingvo) R: (la bona lingvo) R: tabernakl-o
C’ar la vorto “Sukoto” bons’ance ankorau’ ne aperis en PIV, vers’ajne estas plej bone forgesigi g’in.
Anna:
C’ar la vorto “Sukoto” bons’ance ankorau’ ne aperis en PIV, vers’ajne estas plej bone forgesigi g’in.
Renato:
Mi pretas meti la linion:
sukot-o (juda festo) --> laŭb-o
Mi respondas:
laux mia kompreno, la hebrea vorto “sukkoth” (lauxboj, kabanoj, tendoj kaj simile) estas la plurala formo de “sukkà” (lauxbo, kabano, tendo kaj simile), kaj la juda festo ne nomigxas “lauxbo”, sed “festo de la lauxboj”.
Antaux ol enmeti linion pri sukoto, estus bone pridemandi spertulojn.
Gxis
Antonio
Antaux ol enmeti linion pri sukoto, estus bone pridemandi spertulojn.
Lau’ la israelaj esperantistoj, temas pri “Festo de lau’boj”, ne simple “Lau’bo”. (Lau’bo estas la budo, en kiu oni festas.)
La demando estas, c’u estas sag’e entute mencii la vorton. G’is nun g’i aperis nur en Vikipedio, kaj la israelaj esperantistoj intencas korekti tion. Do, fakte temas pri eraro de unuopulo. Bedau’rinde, eraroj de unuopuloj en Vikipedio povas havi eksterproporcian influon.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica
2 novembre 2008 23.40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
tabernakl-o
La demando estas, c’u estas sag’e entute mencii la vorton. G ’is nun g’i aperis nur en Vikipedio, kaj la israelaj esperantistoj intencas korekti tion. Do, fakte temas pri eraro de unuopulo. Bedau’rinde, eraroj de unuopuloj en Vikipedio povas havi eksterproporcian influon.
sukot-o (juda festo) --> (fest-o de la) laŭb-o-j
Tiel se iu legas en Vikipedio kaj serĉas "sukoto" en la reto, li trovas ĝin.
La problemo kun reta serchado estas, ke oni nur trovas nian liston, se oni entajpas "sukot-o" kun streketo che guglo, kion apenau iu farus. Se oni simple entajpas "sukoto" sen streketo, oni ne trovos nian liston.
Estonte tiu problemo povus esti solvata per tio, ke en la planata Bonlingva Vortaro, la vortoj aperos ankau sen streketo...