chipso

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jul 6, 2009, 6:54:43 AM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la linion

ĉips·o → ter·pom·flok·o

Kion opinias la aliaj? Ĉu eble ĝi estu kun "~" anstataŭ "→"?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2009, 1:44:36 PM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> ĉips·o → ter·pom·flok·o
>
> Kion opinias la aliaj? Ĉu eble ĝi estu kun "~" anstataŭ "→"?
Mi certe lasus la --> kaj proponus ankaŭ alian linion:

frit-o-j --> frit-it-a-j ter-pom-o-j

Kiam la franca regis oni inventis "fritoj" nun estas la vico de "ĉipsoj".

Amikoj

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jul 6, 2009, 2:59:57 PM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

frit-o-j --> frit-it-a-j ter-pom-o-j

Laŭ mi estu

frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j

Oni ja uzas "fritoj" nur por tiuj belguj-devenaj fingroformaj terpomaĵoj, kiuj estas frititaj en multa oleo kaj sen aliaj aldonaĵoj. "Frititaj terpomoj" laŭ mi estas esprimo pli ĝenerala, kiun oni ekzemple ankaŭ povas uzi por la germanaj "Bratkartoffeln", kiuj estas rondaj terpomtranĉaĵoj frititaj en malmulta oleo kune kun cepoj (kaj foje ankaŭ kun ovo kaj/aŭ lardo).

Ankaŭ ReVo proponas "terpomfingro" kiel alternativo por "frito", kaj la Vikipedio havas sian artikolon pri tiu afero sub la titolo "Terpomfingroj".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 8, 2009, 4:30:20 AM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j
Mi ne havas problemojn pri tio. Ĉu ĝi ankaŭ validas por

ĉips-o-j --> ter-pom-fingr-o-j ?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jul 8, 2009, 4:59:28 AM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:
 
Ĉu ĝi ankaŭ validas por

ĉips-o-j --> ter-pom-fingr-o-j ?

Nepre ne. Terpomflokoj ("ĉipsoj") kaj terpomfingroj ("fritoj") estas tute malsamaj aferoj. La unuaj estas tre maldikaj rondaj terpom-tranĉaĵoj, manĝataj malvarme. La duaj estas fingroformaj, fingreto-grandaj terpomaĵoj, manĝataj varme.

Jen foto de terpomflokoj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Kartoffelchips-1.jpg
Jen foto de terpomfingroj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Pommes-1.jpg

Do ni ne miksu la du aferojn. La linio pri ĉipsoj estu

ĉips·o → ter·pom·flok·o

Amike,

Marcos

Adam Raizen

unread,
Jul 8, 2009, 5:27:11 AM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/7/8 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Renato demandis:
 
Ĉu ĝi ankaŭ validas por

ĉips-o-j --> ter-pom-fingr-o-j ?

Nepre ne. Terpomflokoj ("ĉipsoj") kaj terpomfingroj ("fritoj") estas tute malsamaj aferoj. La unuaj estas tre maldikaj rondaj terpom-tranĉaĵoj, manĝataj malvarme. La duaj estas fingroformaj, fingreto-grandaj terpomaĵoj, manĝataj varme.

Jen foto de terpomflokoj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Kartoffelchips-1.jpg

En la usona, tio estas "chips".
 

En la brita, ankaŭ tio estas "chips".

Kaj ekz. en la israelhebrea, kiu estis unue influata de la brita kaj poste de la usona, "ĉips" estas uzata por ambaŭ.

Do ne estas klare, kion oni celas, kiam oni diras en esperanto "ĉipso".

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Marcos Cramer

unread,
Jul 8, 2009, 5:52:09 AM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

Do ne estas klare, kion oni celas, kiam oni diras en esperanto "ĉipso".

Adam, vi prave atentigis ke en la angla la signifo de "chips" ne estas klara (pro la uson-brita diferenco), sed malprave el tio konkludas ke la signifo ankaŭ estas malklara en Esperanto.

En Esperanto, "ĉipso" nur havas la signifon de la usona "chips" (kaj la germana "Chips"), se de la brita "chips", kiun oni nomas "terpomfingroj" (aŭ evitinde "fritoj"). Pri tio konsentas ReVo, la Esperanta Vikipedio, kaj laŭ mia memoro ankaŭ PIV (kvankam tiun mi nun ne povas kontroli). Ankaŭ en la ĝenerala lingvouzo, mi ofte aŭdis "ĉipso" por terpomflokoj, sed neniam por terpomfingroj.

Do la linio pri "ĉipso" vere nur menciu "terpomfloko" kiel alternativon.

Amike,

Marcos

Adam Raizen

unread,
Jul 8, 2009, 6:04:28 AM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/7/8 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Mi akceptas, ke vi pravas pri la norma lingvo (verdire mi ĝis nun ne havis okazon priparoli tiujn aferojn en e-o), sed homoj kiuj konas iun nacilingvan uzon de 'ĉips' por terpomfingroj tre verŝajne uzus 'ĉipso' por tio. Similas la kazo pri 'kontroli', kiun ni mencias.

Leo De Cooman

unread,
Jul 8, 2009, 11:48:37 AM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
> ĉips-o-j --> ter-pom-fingr-o-j ?
Nepre ne. Terpomflokoj ("ĉipsoj") kaj terpomfingroj ("fritoj") estas tute malsamaj aferoj. La unuaj estas tre maldikaj rondaj terpom-tranĉaĵoj, manĝataj malvarme. La duaj estas fingroformaj, fingreto-grandaj terpomaĵoj, manĝataj varme.

La vorto ĉipso pensigas min pri la angla chip, ankaŭ uzata, kiam temas pri mekanike deprenaj* prilaboradoj, kiaj segado, borado, tornado, rabotado, alezado, frezado, ... , kiuj forigas bone videblajn partojn de la prilaborenda objekto. (Ankaŭ prilaboradoj, kia ŝlifado, kaj aliaj, kies nomon mi eĉ ne scias en Esperanto: lappen, honen, ..., kiuj deprenas ne bone videblajn partojn apartenas al la sama grupo)
En Esperanto ni nomas la deprenitajn/ detranĉitajn/ deŝiritajn/ depuŝitajn/ deigitajn partojn "-aĵoj" laŭ la diversaj operacoj: segaĵoj, boraĵoj, tornaĵoj, ktp. Nederlande: spaan/ spanen: dehakitaĵo/ j. Mi neniam trovis kontentigan vorton por la ĝenerala nederlanda vorto spaan. Germane: Span. France: copeau. Angle: chip.
 
La prilaborado de terpomoj por fari ĉipsojn similas al rabotado.
Ĉu: ĉipso -> (terpoma) (fritita) rabotaĵo ?
___
* deprena prilaborado kontraste kun deforma prilaborado (pregi, faldi, streĉi, ....), nederlande "spaanafnemende bewerking". Eble ekzistas pli taŭga termino.
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Jul 9, 2009, 8:19:43 AM7/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> La vorto ĉipso pensigas min pri la angla chip, ankaŭ uzata, kiam
> temas pri mekanike deprenaj* prilaboradoj,
[...]

> En Esperanto ni nomas la deprenitajn/ detranĉitajn/ deŝiritajn/
> depuŝitajn/ deigitajn partojn "-aĵoj" laŭ la diversaj operacoj:
> segaĵoj, boraĵoj, tornaĵoj, ktp. Nederlande: spaan/ spanen:
> dehakitaĵo/ j. Mi neniam trovis kontentigan vorton por la ĝenerala
> nederlanda vorto spaan. Germane: Span. France: copeau. Angle: chip.

Norvege "spon", kiu lauxdire parencas al la angla "spoon" = "kulero", cxar
oni faris la kulerojn el detrancxajxoj; hispane "viruta".

Cetere, kiel nomi en Esperanto la ferajn deprenajxojn (cxu de-fajl-ajxojn?),
kiujn oni en fizikaj eksperimentoj miksas kun segajxoj, kaj poste altiras
per magneto? La norvega vorto estas "jern-fil-spon", kaj la angla
(lauxvortare) "iron filings".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2009, 10:02:56 AM7/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto kaj Leo:
Cetere, kiel nomi en Esperanto la ferajn deprenajxojn (cxu de-fajl-ajxojn?), 
kiujn oni en fizikaj eksperimentoj miksas kun segajxoj, kaj poste altiras 
per magneto? La norvega vorto estas "jern-fil-spon", kaj la angla 
(lauxvortare) "iron filings".
Tion mi registris en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=En:_I.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jul 9, 2009, 5:03:17 PM7/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Cetere, kiel nomi en Esperanto la ferajn deprenajxojn (cxu
> de-fajl-ajxojn?),
kiujn oni en fizikaj eksperimentoj miksas kun segajxoj, kaj poste altiras
per magneto? La norvega vorto estas "jern-fil-spon", kaj la angla
(lauxvortare) "iron filings".

Mi diras "fajlaĵon". Ankaŭ Wüster uzas tiun vorton, sed Petro De Smedt diras
"defajlaĵon" por "vijlsel", dum li diras "rabotaĵon" por la defalaĵo de
rabotado, "segaĵon" por "zaagsel", ktp.

Sed la ĝeneralan vorton por "spaan" mi ankoraŭ ne trovis. En la terminaro
de la ebenoj kaj spacaj anguloj kiuj determinas la geometrion de la ilo, per
kiu ekzemple ŝtalo estas tornata, tiu vorto nepre necesas.
"Spaanvlak" estas la ebeno, sur kiu deglitu la depuŝita/ detirita/
detranĉita/... ŝtala rubando, kiun ni nederlande nomas "spaan", france
"copeau", germane "Span", angle "chip".

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2009, 4:27:12 AM7/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Sed la ĝeneralan vorton por  "spaan" mi ankoraŭ ne trovis. En la terminaro 
de la ebenoj kaj spacaj anguloj kiuj determinas la geometrion de la ilo, per 
kiu ekzemple ŝtalo estas tornata, tiu vorto nepre necesas.
"Spaanvlak" estas la ebeno, sur kiu deglitu la depuŝita/ detirita/ 
detranĉita/...  ŝtala rubando, kiun ni nederlande nomas "spaan", france 
"copeau", germane "Span", angle "chip".
Temas evidente pri situacio d ekonkurenco en Esperanto inter la angla "cheap" (kiun ni jam havas en la formo chip-a) kaj la angla "chip", en la teĥnika senco, kiun vi aludas.

Se iu havas proponojn por traduki la anglan "chip" en la senco de Leo, bonvolu diri.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jul 10, 2009, 5:20:31 AM7/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>Leo:  Sed la ĝeneralan vorton por  "spaan" mi ankoraŭ ne trovis. En la terminaro
de la ebenoj kaj spacaj anguloj kiuj determinas la geometrion de la ilo, per
kiu ekzemple ŝtalo estas tornata, tiu vorto nepre necesas.
"Spaanvlak" estas la ebeno, sur kiu deglitu la depuŝita/ detirita/
detranĉita/...  ŝtala rubando, kiun ni nederlande nomas "spaan", france
"copeau", germane "Span", angle "chip".
...
> Se iu havas proponojn por traduki la anglan "chip" en la senco de Leo, bonvolu diri.
Dankon al Renato pro la helpopeto. Eble povas helpi la bildo pri senŝeligo de ekz. terpomo: la defalanta strio da ŝelo iom similas al la strio de la deprenita (detranĉita?) metalo dum tornado de ŝtalo.
 
Amike salutas
Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages