KOMPUTEKO kaj TEKO

10 views
Skip to first unread message

Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 21, 2008, 8:46:35 AM4/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Lastatempe la junulara organizo E@I eldonis vortaron pri komputiko, kies
nomo estas KOMPUTEKO... vorto kiu efektive strangas.

La okazo igis min konsideri ankaux la vorton TEKO, kiu en la uzo havas
ankaux la signifojn de:
- subrake portanta ujo por libroj, kajeroj, dokumentoj, desegnajxoj...
- kolekto aux kolektujo de dokumentoj.
El tiu vorto venas la kunmetajxoj:
- biblio-t.=libro-t.
- disko-t.
- filmo-t.
- gazeto-t.
- karto-t.
- mapo-t.
Konklude la vorto "teko" sxajnas grava vorto, kiu meritas agnoskon.
Intertempe gxi ne eniris la liston "la bona lingvo".

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2008, 3:17:11 PM4/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Johano-Karlo:

> Konklude la vorto "teko" sxajnas grava vorto, kiu meritas agnoskon.

Tiun agnoskon en formo de oficialigo povus doni ne ni sed la
Akademio. Ideojn pri necesaj oficialigoj vi povus doni al Bertilo.

>Intertempe gxi ne eniris la liston "la bona lingvo".

Tio signifas, ke neniu el ni s'okig'is pri g'i g'is nun.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 22, 2008, 7:48:52 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Responde a R. Corsetti


> Lastatempe la junulara organizo E@I eldonis vortaron pri komputiko, kies 
> nomo estas KOMPUTEKO... vorto kiu efektive strangas.
 > ... la vorto "TEKO" sxajnas grava vorto, kiu meritas agnoskon.

Tiun agnoskon en formo de oficialigo povus doni ne ni sed la 
Akademio. Ideojn pri necesaj oficialigoj vi povus doni al Bertilo.
  
Bone. Espereble Bertilo konsideros la proponon

Intertempe gxi ne eniris la liston "la bona lingvo".
    
Tio signifas, ke neniu el ni s'okig'is pri g'i g'is nun.
Tamen, cxu aldoni en "la bona lingvo":
- KOMPUTEKO... cxu "komputiko"?
- TEKO... cxu "portebla paperujo"?

J-K Rinaldo


Marcos Cramer

unread,
Apr 22, 2008, 9:50:14 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
> - KOMPUTEKO... cxu "komputiko"?

"Komputeko" estas nomo de projekto, ne vorto. Tial ghi certe ne estu
en nia listo. (Ni ja ankau ne proponas anstatauigojn por "Vikipedio",
"E@I" ktp).

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2008, 10:48:29 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K.


- TEKO... cxu "portebla paperujo"?

Fakte "Teko" akiris en Esperanto c'iujn signifojn, kiujn g'i has en eu'ropaj lingvoj.

Konsideru "biblio-teko" kaj aliajn "teko"-jn.

Eble la plej g'enerala linio povus esti:

tek-o --> ej-o, uj-o (lau' la kunteskto kaj la signifo).

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Apr 23, 2008, 5:49:27 PM4/23/08
to la-bona...@googlegroups.com

La “tek-” en “biblioteko” ne havas apartan signifon, sed estas parto de la radiko. La vorto “diskoteko” sendube estis formita surbaze la vorto “biblioteko”, sed la radiko lau’ mi estas neanalizebla. Mi vidas, ke PIV traktas g’in kiel “disko” + “teko”, sed tio lau’ mi estas malg’usta.

”Teko” estas simple dokumentujo. Tiu vorto lau’ mi meritas oficialigon, sed ne c’iuj kromaj signifoj (ejo, ujo ktp) donitaj en PIV.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 22 aprile 2008 16.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) TEKO

Renato Corsetti

unread,
Apr 26, 2008, 4:34:53 AM4/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


”Teko” estas simple dokumentujo. Tiu vorto lau’ mi meritas oficialigon, sed ne c’iuj kromaj signifoj (ejo, ujo ktp) donitaj en PIV.

Esence PIV donas du signifojn:

- kolekto kaj kolektujo de dokumentoj (biblioteko, filmoteko...)
- subbrake portata dokumentujo

Mi nun enmetis la linion:

- tek-o --> ????

Kion mi skribu aliflanke de -->?

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Apr 27, 2008, 5:18:41 AM4/27/08
to la-bona...@googlegroups.com

Lau’ mi, “teko” estas portebla dokumentujo (ne nepre subbraka), kutime en la formo de valizeto. “Bibliotek-” kaj “diskotek-” estas apartaj radikoj. (Kaj se ili ne estus apartaj radikoj, necesus diskuti la signifon de la vorto ”biblio”. C’u “biblioteko” estas kolekto de sanktaj libroj?). Mi neniam au’dis la vorton ”filmoteko”, sed sufic’us nomi tion ”film-arh’ivo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 26 aprile 2008 10.35


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) TEKO

 

Anna:


Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2008, 5:34:51 AM4/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


Lau’ mi, “teko” estas portebla dokumentujo (ne nepre subbraka)

Bone. Mi aldonis tion. Mi ankau' rimarkis ke "biblioteko" kaj "diskoteko" jam estas en la listo.

Renato

Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2008, 2:31:06 PM4/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi ankau' rimarkis ke "biblioteko" kaj "diskoteko jam estas en la listo.

Jes. Tamen che diskoteko mi proponas jenajn shanghojn:

diskotek-o --> danc-ej-o, disk-ej-o, disk-o-danc-ej-o

Do mi proponus "dancejo" en la unua loko, kiu estas la plej simpla kaj
plej facile komprenebla, kaj plej ofte tute sufichas (nur malofte
necesas pliklarigo). Aldone, mi korektis la antaue nesufichan uzon de
dividstrekoj che la aliaj du alternativoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2008, 3:54:28 PM4/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>diskotek-o --> danc-ej-o, disk-ej-o, disk-o-danc-ej-o

Mi korektis lau'e.

Amike

Fra Simo

unread,
Aug 31, 2008, 7:38:05 PM8/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/4/21, Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>:

Lastatempe la junulara organizo E@I eldonis vortaron pri komputiko, kies
nomo estas KOMPUTEKO... vorto kiu efektive strangas.
     Efektive !  Tamen ghi ne estas vera vorto, sed serche elpensita kvazaua propra nomo.
 
La okazo igis min konsideri ankaux la vorton TEKO, kiu en la uzo havas
ankaux la signifojn de:
- subrake portanta ujo por libroj, kajeroj, dokumentoj, desegnajxoj...
- kolekto aux kolektujo de dokumentoj.
El tiu vorto venas la kunmetajxoj:
     Ne tiel okazis.  La unua el tiuj vortoj, "bibliotek/o" (ne "biblio/tek/o" !  la rilato kun la Biblio estas ne-rekta) estas vorto greka unupece sentraduke cherpita el la lingvo franca ("bibliothèque" <bibliotek'>) kaj kelkaj aliaj okcident-Europaj ;  shajnas, ke tion faris Kabe, kiun la franca speciale forte influis. Lau ties modelo oni en la franca au au kaj en aliaj el la fontolingvoj kreis kelkajn pliajn,, el grekaj vortoj, kiel en "discothèque" <diskotek'> au "cartothèque" <kartotek'>, au pli barbarece, kun miksado de la fontolingvoj, kiel en "filmothèque" <filmotek'>. PIV-lingvanoj, la radikojn mistranchinte, faris el "tek/" ian novan radikon, kiun ili kunmetis kun aliaj, ekzemple en "gazetoteko" au "mapoteko", supozeble nur en tiu lingvo ekzistantaj, kvankam <gazet'> (france "gazette") kaj <map> (angle "map") ankau alilingve ekzistas. Tio estas miriga, char la PIV-lingvanoj ankau alian radikon "tek/" uzadas, kun la unua signifo priraportata de Johano-Karolo.
     En nia vortotabelo mi trovas la jenon :
bibliotek-o [1oa] = libr-ej-o, libr-o-ten-ej-o, libr-ar-ej-o
 
tek-o --> dokument-uj-o, valiz-et-o

     Al chi tiu lasta mi propnas korekton au, almenaue, kompletigon per la Fundamenta "paper/uj/o" (do, lau la maniero skribi nun uzata en la tabelo : "paper-uj-o"). Por distingigi tian paperujon de malpli granda, enposhe portebla, mi kutimas diri : "paper/uj/eg/o", sed eble malprave, char en la Ekzercaro la vorto klare estas proponata por ambau sencoj.

     Ni devas aldoni pliajn liniojn por tiuj vortoj, kiujn Johano-Karolo kolektis, kaj por tiuj similajn, kiujn poste ni renkontos. Pri "diskotek/o", mi scivolas, chu vi renkontis ghin kun signifo paralela al tiu de "bibliotek/o", au chu ankau au nur kun la signifo en Francujo kutima : dancejo, en kiu oni dancas lau muziko el mashinoj, do el diskoj au alie portataj sonregistrajhoj.

     Kore salutas                           Francisko



 

Fra Simo

unread,
Aug 31, 2008, 7:45:59 PM8/31/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/4/21, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Johano-Karlo:


> Konklude la vorto "teko" sxajnas grava vorto, kiu meritas agnoskon.

Tiun agnoskon en formo de oficialigo povus doni ne ni sed la
Akademio. Ideojn pri necesaj oficialigoj vi povus doni al Bertilo.
 
     Mi forte rekomendas, ke ion tian ni ne faru. La vorto "tek/o" anstatau "paper/uj/(eg/)o" kaj la vortoj finighantaj per "...tek/o" estas tipaj ekzemploj de la malbon-lingvajhoj, kiujn chi tie ni kontraubatalas.  Vidu mian jhusan mesaghon !

>Intertempe gxi ne eniris la liston "la bona lingvo".

Tio signifas, ke neniu el ni s'okig'is pri g'i g'is nun.
     Pli supozeble ankau aliaj, ol mi, indignighis pro tiuj vortachoj. Sed oni ne povas, el multaj miloj, zorgi samtempe pri chiuj.
 

     Kore salutas                           Francisko

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2008, 1:23:52 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

     Al chi tiu lasta mi propnas korekton au, almenaue, kompletigon per la Fundamenta "paper/uj/o"

Mi kompletigis.

"diskotek/o"

Jam estas en niaj listoj.

Amike

Renato



Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Sep 1, 2008, 2:38:02 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
responde a Fra Simo:
> ... Pri "*diskotek/o*", mi scivolas, chu vi renkontis ghin kun signifo paralela al tiu de "*
> bibliotek/o*", au chu ankau au nur kun la signifo en Francujo kutima :

> dancejo, en kiu oni dancas lau muziko el mashinoj, do el diskoj au alie
> portataj sonregistrajhoj.
Efektive:
- mi ne renkontis ankoraux la vorton kun la signifo paralela al tiu de
"biblioteko";
- ankaux en la itala la vorto havas la signifon de la franca.

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Pilar Otto

unread,
Sep 1, 2008, 5:54:55 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

>> La okazo igis min konsideri ankaux la vorton TEKO, kiu en la uzo
>> havas ankaux la signifojn de:
>> - subrake portanta ujo por libroj, kajeroj, dokumentoj,
>> desegnajxoj...
>> - kolekto aux kolektujo de dokumentoj.

Tiun vorton mi trovas praktika. Mi uzas gxin ankaux pri "ujo havanta
tenilon, tiel ke oni povas gxin permane porti". Gxi povas esti el ledo aux
alia materialo, kaj gxi tauxgas por porti ne nur dokumentojn, do
"dokumentujo" sxajnas al mi ne-trafa.

> au pli barbarece, kun miksado de la

> fontolingvoj, kiel en "* filmothèque*" <*filmotek'*>.
> *PIV*-lingvanoj, la radikojn mistranchinte, faris el "*tek/*" ian


> novan radikon, kiun ili kunmetis kun aliaj, ekzemple

> en "*gazetoteko*" au "*mapoteko*", supozeble nur en tiu lingvo
> ekzistantaj, kvankam <*gazet'*> (france "*gazette*") kaj <*map*>
> (angle "*map*") ankau alilingve ekzistas.

En la norvega oni kreis ecx pli barbarecajn kunmetajxojn: el la verbo "leke"
= "ludi" (per ludilo, ne sporte aux muzike) oni kreis la vorton "lekotek",
kiu estas ejo, en kiu oni havas aron da ludiloj, per kiuj infanoj povas
ludi, ekz. dum iliaj gepatroj butikumas; aux ejo, el kiu eblas pruntepreni
ludilojn. Alia barbarajxo estas "klippotek", kelkfoje skribata
"clippothèque", kies unua elemento estas la norvega verbo "klippe" =
"tondi". Temas pri frizejo, en kiu versxajne eblas ne nur tondigi la
hararon, sed ankaux farigi aliajn lauxmodajn har-arangxojn. (Mi ne scias, mi
neniam estis en tia ejo!)

> Al chi tiu lasta mi propnas korekton au, almenaue, kompletigon

> per la Fundamenta "*paper/uj/o*" (do, lau la maniero skribi nun uzata
> en la
> tabelo : "*paper-uj-o*"). Por distingigi tian paperujon de malpli
> granda, enposhe portebla, mi kutimas diri : "*paper/uj/eg/o*", sed


> eble malprave, char en la Ekzercaro la vorto klare estas proponata
> por ambau sencoj.

Mi mem havas la kutimacxon nomi "paperujo" ujon por forjxetotaj paperajxoj,
nomatan ankaux "paperkorbo", kvankam ili nun ofte estas faritaj ne el
plektajxo, sed el metalo aux plasto. Devus ekzisti alia vorto por tia ujo,
"rubujo" estas tro vastsignifa.

> Pri "*diskotek/o*", mi scivolas, chu vi renkontis ghin kun
> signifo paralela al tiu de "* bibliotek/o*", au chu ankau au nur kun


> la signifo en Francujo kutima : dancejo, en kiu oni dancas lau muziko
> el mashinoj, do el diskoj au alie portataj sonregistrajhoj.

En la norvegaj vortaroj estas registritaj du signifoj: 1) kolekto de
gramofondiskoj (kaj aliaj sonregistrajxoj), 2) dancejo. La unua signifo
estas uzata en fakaj medioj, oni ekz. parolas pri la diskoteko de la Norvega
Radio.

Amike,
Otto

Antonio De Salvo

unread,
Sep 1, 2008, 2:07:01 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi lernis esperanton, antaux pli ol 50 jaroj, el la viva vocxo de familio
Minnaja (Luigi, Carolina, Nicola, Carlo), kaj temis ne nur pri beletra
lingvo, sed ankaux (ecx precipe) pri cxiutagajxoj.
Prefere ol "teko", mi lernis diri "mansako" (kvankam mi uzas ankaux teko-n).
Efektive, teko devenas el la greka/ latina, kie gxi tamen ne sighnfis
"dokumentujo, paperujo, dosierujo", sed "ujo, skatolo". En la latina,
ekzemple, oni diris "theca nummaria" = monkofro, "theca calamaria" =
plumujo, kaj en la katolika liturgio oni parolas pri "theca eucharistica" =
hostiujo.
Teko en la senco "mansako" estas, versxajne, esperanta apartajxo.

Aliflanke, la finajxo -teko estas vaste internacia, cxu en klasikaj cxu en
modernaj vortoj, kun du diversaj signifoj:
1) kolekto: biblioteko, pinakoteko, diskoteko (disko-kolekto: en Romo,
ekzemple, ekzistas fama Sxtata Diskoteko, kiu konservas sonregistrajxojn
kvazaux biblioteko), gazetoteko (en la itala, emeroteca), ludoteko (en la
itala, ludoteca = ludilkolekto), ktp;
2) ejo: diskoteko (= diskodancejo), ludoteko (= ludejo), sandvicxejo (en la
itala, paninoteca = bulkovendejo)

Gxis
Antonio De Salvo

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2008, 4:20:37 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Prefere ol "teko", mi lernis diri "mansako"
Aldonita al la samsignifaj esprimoj por "teko".
pinakoteko [zam] --> pentraĵ-o-kolekt-o
Mi aldonus tion. C'u en ordo?
gazetoteko  --> gazet-o-kolekt-o 
Ĉu vere uzata vorto en Esperanto?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 1, 2008, 6:40:13 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/4/23, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>:

La "tek-" en "biblioteko" ne havas apartan signifon, sed estas parto de la radiko. La vorto "diskoteko" sendube estis formita surbaze la vorto "biblioteko", sed la radiko lau' mi estas neanalizebla. Mi vidas, ke PIV traktas g'in kiel "disko" + "teko", sed tio lau' mi estas malg'usta.

     Prave !  Pri tio mi jam skribis antau nelonge, eble hierau (do venante batali, kiel ofte, post la batalo).
     Ni atentu, ke la vorto "diskotek/o" ne estis en Esperanto formita surbaze de la vorto "bibliotek/o". Io tia okazis en iuj aliaj lingvoj, almenua la franca, el kiuj la du radikoj estis aparte cherpitaj.
 

"Teko" estas simple dokumentujo. Tiu vorto lau' mi meritas oficialigon, sed ne c'iuj kromaj signifoj (ejo, ujo ktp) donitaj en PIV.

     Se "tek/o" egalas al "dokument/uj/o", ni certe ne bezonas la unuan enpreni apud la duan. Lau la Fundamenta Ekzercaro, la Esperanta vorto estas "paper/uj/o".
     Sed chu en iu ajn nuntempa lingvo ekzistas vorto "thèque" <tek>, au "teco" <teko>, au iel simile, kiun la PIV-lingvanoj estus povintaj cherpi ?  Eble en la greka (por kontrolo mankas al mi tempo), sed mi mirus, se el tie oni estus ghin preninta. Chu en iu alia ?
 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti


Inviato: martedì 22 aprile 2008 16.48

A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) TEKO

 

J-K.


- TEKO... cxu "portebla paperujo"?


Fakte "Teko" akiris en Esperanto c'iujn signifojn, kiujn g'i has en eu'ropaj lingvoj.

     Ree mi demandas : en kiuj lingvoj do ekzistas vorto "thèque" <tek>, au "teco" <teko>, au iel simile, kun ghenerala signifo "ejo" au "ujo", au ambau tiuj ?
 
Konsideru "biblio-teko" kaj aliajn "teko"-jn.

Eble la plej g'enerala linio povus esti:

tek-o --> ej-o, uj-o (lau' la kunteskto kaj la signifo).
 
     "Bibliotek/o" estas ejo (tamen ne por biblioj !). "Pinakotek/o" estas ejo (tamen ne por "pinakoj" !). K t. p. Iuj aliaj vortoj simile finighantaj nomas meblojn. Iuj aliaj ion alian. La senplia vorto "tek/o" en la PIV-a lingvo havas la signifon "paperuj(eg)o", sed nek la signifon "ejo", nek al signifon "ujo" (ghi havas ankau iujn aliajn signifojn, sed tiuj estas ne ghiaj propraj, sed tiuj de la sciencista grekdevena latinajho "theca" <teka>.
 
     Kore salutas                        Francisko

 

Fra Simo

unread,
Sep 1, 2008, 6:42:16 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/4/27, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>:

Lau' mi, "teko" estas portebla dokumentujo (ne nepre subbraka), kutime en la formo de valizeto. "Bibliotek-" kaj "diskotek-" estas apartaj radikoj. (Kaj se ili ne estus apartaj radikoj, necesus diskuti la signifon de la vorto "biblio". C'u "biblioteko" estas kolekto de sanktaj libroj?). Mi neniam au'dis la vorton "filmoteko", sed sufic'us nomi tion "film-arh'ivo".

Anna

     Prave !
                                                     Francisko
 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti


Inviato: sabato 26 aprile 2008 10.35

A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) TEKO

 

Anna:


"Teko" estas simple dokumentujo. Tiu vorto lau' mi meritas oficialigon, sed ne c'iuj kromaj signifoj (ejo, ujo ktp) donitaj en PIV.

Esence PIV donas du signifojn:

- kolekto kaj kolektujo de dokumentoj (biblioteko, filmoteko...)
- subbrake portata dokumentujo

Mi nun enmetis la linion:

- tek-o --> ????

Kion mi skribu aliflanke de -->?

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Sep 1, 2008, 6:12:33 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


>Francisko:
>>
>> Al chi tiu lasta mi proponas korekton au, almenaue, kompletigon
>> per la Fundamenta "/paper/uj/o/"


Cxu tio havas sencon? Law mi "teko" ne estas ajna ujo, nek "sako", sed
simple, nu, *plata kofro/valizo* kun difineblaj minimum-dimensioj (por
teni ajxojn de la formato A3 aw pli)

Iuj paperujoj havas ja tute alian formon, nome tuban, por enteni grandajn
paperojn ( A1 aw A2)


gxis, Ronaldo


noammohr

unread,
Mar 29, 2026, 8:04:28 PM (11 days ago) Mar 29
to la bona lingvo

Mi aldonas al longa diskuto en 2008 pri "teko", kiun oni povas legi per la ligilo sube. 

Mi proponas:

  • -teko → -kolekto, -kolektujo, -ejo, -tenejo, -arejo, -arĥivejo (... ja tro multaj proponoj, do mi volas scii viajn preferojn inter ili)

kiel aldona signifo al la nuna linio:

  • teko → dokumentujo, valizeto, paperujo, mansako

Ni jam havas:

  • diskoteko (analoge al 'biblioteko') → diskokolekto
  • filmoteko → filmarĥivejo

PIV traktas "teko" kiel apartan radikon kun la signifo "kolekto kaj kolektujo de dokumentoj", kaj entenas ankaŭ la vortojn:

  • gazetoteko
  • kartoteko
  • libroteko = biblioteko
  • mapoteko
  • gliptoteko
  • ovoteko (eble bezonas apartan trakton)

Do ni donu la elektitajn alternativajn finaĵojn por tiuj vortoj... kaj eble ankaŭ por:

  • pinakoteko → pentraĵo+[kion ajn ni elektas], aŭ pentraĵomuzeo, muzeo de pentraĵoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages