team-o kaj skip-o

10 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2015, 11:13:47 AM9/20/15
to °listo 'lbl', oficialigin...@yahoogroups.com, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Pjer:

Unu el tiuj vortoj : "teamo", kiun vi signalas oficialiginda, tre ĝenas min.
Te'am'o, (teoamo) ĵus okazis granda filmkonkurso tiuteme kun simila titolo ĉu ne ? Kio pri la prononco, kiu pli proksimiĝas al tim'o en la angla (eĉ se la i estas longa en la angla, sed precize akcentata en Eo) ?  Sen aludi al la hispana : te amo !
Mi ĉiam opiniis, ke skip'o estus pri prononcado kaj skribado pli adaptita.

​Do la diskuto pri la oficialigndo de ĉi tiu vorto estas malfermita.

Amike

Renato

-- 
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Vilhelmo Lutermano

unread,
Sep 20, 2015, 1:15:54 PM9/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Sed ĉefe: Teamo estas amo al teo, do prefere uzinda de teamantoj (aû
teŝatantoj).
Laû mi, "teamo" en la senco de "skipo" estas komplete fuŝa kaj
menciinda en nia vortaro kiel nepre evitenda: -> skipo.

Kore,
Vilhelmo Lutermano.


2015-09-20 15:13 GMT, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Pjer:
>
> Unu el tiuj vortoj : "teamo", kiun vi signalas oficialiginda, tre ĝenas
>> min.
>> Te'am'o, (teoamo) ĵus okazis granda filmkonkurso tiuteme kun simila
>> titolo
>> ĉu ne ? Kio pri la prononco, kiu pli proksimiĝas al tim'o en la angla (eĉ
>> se la i estas longa en la angla, sed precize akcentata en Eo) ? Sen
>> aludi
>> al la hispana : te amo !
>> Mi ĉiam opiniis, ke skip'o estus pri prononcado kaj skribado pli
>> adaptita.
>>
>
> ​Do la diskuto pri la oficialigndo de ĉi tiu vorto estas malfermita.
>
> Amike
>
> Renato
>
> --
>
> *~~~*
>
> *Renato Corsetti 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
> +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
> <renato....@gmail.com> <renato....@gmail.com>*
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

lowenstein, anna

unread,
Sep 21, 2015, 4:11:00 AM9/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem ĉiam uzas la vorton "teamo", kaj la fakto ke ĝi hazarde similas esprimon en la hispana tute ne gravas. Se ni evitus uzi vortojn en Esperanto pro ilia simileco al vortoj en aliaj lingvoj, tio signifus, ke alilingvaj vortoj havas prioritaton super la niaj.

"Skipo" kaj "teamo" ne estas la sama afero. Skipo estas grupo de homoj, kiu alternas kun aliaj, ekzemple la tria skipo en labortago ĉe fabriko. Mi ne uzus tiun vorton ekzemple por piedpilka teamo, krom en tre aparta kaj nekutima situacio: ekzemple se unu skipo ludus en la unua duono de la ludo kaj alia skipo en la dua duono.

Anna
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Vilhelmo Lutermano

unread,
Sep 21, 2015, 12:04:42 PM9/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
En PIV, "teamo" havas 1. la sencon, kiun ankaû vi atribuas al ĝi, kaj
2. la sencon de "skipo". Tiu skipo, kiu alternas kun alia (ĉe ludo aû
ĉe laboro) estas aparta subsignifo de la ĝenerala senco de "skipo",
kiun ono povas signi per aldona vorto, ekz-e "alternskipo".

Ĉar ambaû vortoj havas nenian oficialecon, mi vigle malrekomendas uzi
ĝuste tiun vorton, kiu konsistas el pure E-aj elementoj kun tute alia
signifo (teamo = te-amo, amo al teo).

Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2015-09-21 8:10 GMT, lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages