Marcos Cramer
unread,Aug 10, 2009, 5:34:06 PM8/10/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Post kiam Renato uzis "ŝanceliĝi" kaj nomis ĝin "fundamenta variaĵo por heziti", Francisko skribis:
> Do ni tuj aldonu la jenan, ankorau mankantan paragrafon :
>
>> hezit·i → ŝancel·iĝ·i [zam]
Tamen "heziti" kaj "ŝanceliĝi" ne estas samsignifaj: la baza signifo de "ŝanceliĝi" ja estas "esti forte skuata kaj fariĝi facile falonta". Ĝia uzo kun la signifo de "heziti" estas nur figura uzo.
Oni povas argumenti, ke enkonduki "heziti" en Esperanton ne vere estis necesa, ĉar eblus ĉiam uzi "ŝanceliĝi" kun sia figura senco anstataŭe. Tamen nun la situacio estas tia, ke "heziti" tute enradikiĝis en Esperanton kaj estas nun multe pli kutima ol la figura uzo de "ŝanceliĝi". Aldone "heziti" estas oficialigita (mi scias ke Francisko tion ne konsideras kiel argumenton, sed eble iuj aliaj).
En la libro "La bona lingvo", Piron klare pledas por konsiderado de la reala lingvouzo. Se ni tute malrekomendas "heziti", ni do forlasus la ideojn de "La bona lingvo" kaj iĝus Fundamentistoj kontraŭ ĉiu ajn lingva evoluo. Sed tiam nia listo devus ŝanĝi sian nomon al "perfundamente-kontrau-lingvoevoluo" kaj devus adiaŭi multajn kontribuantojn (interalie min).
Do, se la linio entute aperu, ĝi aperu nur kun "~" kaj ne kun "→".
Amike,
Marcos