ASEAN aŭ ASOAN ?

3 views
Skip to first unread message

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jul 17, 2015, 6:05:15 AM7/17/15
to la-bona...@googlegroups.com

ASEAN aŭ ASOAN?

Karaj ĉiuj,

Mi ne scias, ĉu estas oportune starigi tiun ĉi demandon al nia listo, aŭ estas prefereble turni sin al la Lingva Konsultejo de AdE.

Ĉiakaze, mi preferas unue skribi al vi.

Temas pri la vorto ASEAN, sufiĉe konata mondskale, kaj certe tre populara en mia lando, Vjetnamujo, kiu estas membro de tiu organizaĵo.

Le demando estas:

Ĉu ASEAN povas esti rigardita kiel Esperanta vorto, kiel la vorto Unesco por la internacia UNESCO. La dudirekta angla-Esperanto vortaro de  J. C. Wells tradukas Unesco = Unesko

Se jes, ĉu ni skribu “Asean” samkiel “Unesko”?.

La adjektivo rilate al Asean povas estis aseana? Sama demando por Unesko  uneska?

 

La vorto ASEAN aperas en la Esperanta Vikipedio kiel ASEAN:

https://eo.wikipedia.org/wiki/ASEAN

 

Tamen oni parentezas “ASOAN” Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj. Ĉu ASOAN akceptebla? Se jes, la demando samas kiel por Asean.

 

Persone, mi preferas la vorton Asean.

 

Malgraŭ la proksimeco de UK-100, mi esperas, ke vi rezervu iom da tempo por diskuti kaj respondi.

Kun dankemaj salutoj,

Thu

El Vjetnamujo

.

Renato Corsetti

unread,
Jul 17, 2015, 8:04:12 AM7/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Thu, pro la demando. Mi penas, ke ĝi estas la plej malfacila demando en la mondo.

ASEAN evidente estas la vorto plej konata kaj uzata de neesperantistoj. Laŭ tio ni povus havi la vorton 'Aseano' kaj la derivaĵojn 'aseana', 'aseane', 'aseani'.


|   Tamen oni parentezas “ASOAN” Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj. Ĉu ASOAN akceptebla? Se jes, la demando samas kiel por Asean.

Certe 'Aseano', kiel 'Unesko' ne povas esti klarigataj per la literoj de la nomo. Tio estas nevariebla.

Do vi devus diri: Kunvenis hodiaŭ la pinta konferenco de Aseano, la Asocio de Sud-Orientaj  Aziaj Nacioj/Landoj....

 
|  Persone, mi preferas la vorton Asean.

Do, uzu ĝin kaj lasu al aliaj la liberecon uzi 'Asoano'. Pot iom da tempo la afero etos pli matura. Okcidentanoj ĝenerale eĉ ne scias pri ĝi.

Amike

Renato
--
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 3, 2015, 3:39:28 AM8/3/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi forte rekomendas trakti tiujn nomojn NE kiel Esperanta'jojn, sed
kiel pure proprajn nomojn, ricevantajn eventualajn Esperantajn
fina'jojn nur post apostrovo: "la ASEAN'a konferenco".
Salutojn el Marcel.
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


Nguyen Xuan Thu

unread,
Aug 3, 2015, 4:29:34 AM8/3/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Marcel pro reago. Cxu eblas anstatauigi la apostrofon (') per la streket(-). Asean-a., Asean-igi, Asean-igxi ktp?   
 Dankon. 
Thu

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 5, 2015, 6:15:04 AM8/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jes, kial ne. Sed mi preferas la apostrofon, 'car la streketo jam
uzatadas por pluraj aliaj celoj, inter kiuj por sendifinaj
kunmeta'joj, kiaj "franca-angla vortaro" kaj "sekretario-kasisto".
Salutojn de Marcel.

Noël SIMONET

unread,
Aug 5, 2015, 8:42:20 AM8/5/15
to la-bona...@googlegroups.com

- En poshtelefono skribas mi :

['car]                     => TSAR  , 
[kunmeta'jo]         =>  KUNMETAYO  , 

[franca-angla]          =>  ANGLA=FRANCA VORTARO , FRANCA=ANGLA VORTARO
[sekretario-kasisto] =>  CEKRETARIO+KACICTO

Amike ,

Noël
.
.
.
.
.
.
.
.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages