mentoro

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 11, 2011, 10:15:13 AM9/11/11
to ED-LBLdiskutlisto
kultura referencanto, dumjunaĝa konsilanto...

ĉu? J-K Rinaldo

Fra Simo

unread,
Sep 11, 2011, 5:38:59 PM9/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
     CHi tie aperas la demando pri personnomoj uzataj kun gheneraligita signifo. Al mi shajnas, ke tiajn ni ne enmetu en la ssv-tabelon. Kiu tiajn uzas kaj timas, ke legantoj ne komprenos la aludon, tiu devas doni la bezonatan klarigon, en la teksto au aparte de tiu.

      Se oni tamen volus fortraduki "mentor/o"-n, oni tion efektive povus per "konsil/ant/o", kion Johano-Karolo proponas. La adjektivo "dum/jun/agh/a" tie shajnas al mi iom stranga kaj malklara. Mi opinias, ke
"konsil/ant/o" sola ordinare povus sufichi. Ekster tauga kunteksto oni povus precizigi al "konsil/ant/o de jun/ul/o" au per "mal/jun/a konsil/ant/o".

2011/9/11 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>

kultura referencanto, dumjunaĝa konsilanto...

ĉu? J-K Rinaldo

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

antonio...@tiscali.it

unread,
Sep 12, 2011, 2:44:04 AM9/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi tauxgas “konsilanto”, eventuale kun precizigo “fidinda” aux “fidela” aux “sagxa”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: domenica 11 settembre 2011 23:39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) mentoro

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 12, 2011, 8:43:53 AM9/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi tute samopinias.
Amike.


> CHi tie aperas la demando pri personnomoj uzataj kun gheneraligita

> signifo. Al mi shajnas, ke tiajn ni ne enmetu en la *ssv*-tabelon. Kiu


> tiajn
> uzas kaj timas, ke legantoj ne komprenos la aludon, tiu devas doni la
> bezonatan klarigon, en la teksto au aparte de tiu.
>

> Se oni tamen volus fortraduki "*mentor/o*"-n, oni tion efektive
> povus
> per "*konsil/ant/o*", kion Johano-Karolo proponas. La adjektivo "*
> dum/jun/agh/a*" tie shajnas al mi iom stranga kaj malklara. Mi opinias, ke
> "
> *konsil/ant/o*" sola ordinare povus sufichi. Ekster tauga kunteksto oni
> povus precizigi al "*konsil/ant/o* *de jun/ul/o*" au per "*mal/jun/a
> konsil/ant/o*".


>
> 2011/9/11 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>
>
>> kultura referencanto, dumjunaĝa konsilanto...
>>
>> ĉu? J-K Rinaldo
>>
>> ___________________________

> http://www.frasimo.blogspot.com/ <http://www.frasimo.blogspot.com/%20>


> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>

Fra Simo

unread,
Sep 14, 2011, 6:28:03 AM9/14/11
to la-bona...@googlegroups.com


Laux mi tauxgas “konsilanto”, eventuale kun precizigo “fidinda” aux “fidela” aux “sagxa”.

Gxis

Antonio


     Tiuj tri adjektivoj povas konveni apud "konsilanto" kun la signifo de "mentor/o", depende de la kunteksto kaj la intenco.
     Restas pripensinde, chu ni havu au ne paragrafon pri "mentor/o". Se ni havu iun, tiu ne estu malrekomenda kaj fortraduka, sed nur klariga.

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: domenica 11 settembre 2011 23:39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) mentoro

 

     CHi tie aperas la demando pri personnomoj uzataj kun gheneraligita signifo. Al mi shajnas, ke tiajn ni ne enmetu en la ssv-tabelon. Kiu tiajn uzas kaj timas, ke legantoj ne komprenos la aludon, tiu devas doni la bezonatan klarigon, en la teksto au aparte de tiu. Kiu renkontas la vorton kaj ne komprenas la aludon, tiu serchu en vortaroj.


      Se oni tamen volus fortraduki "mentor/o"-n, oni tion efektive povus per "konsil/ant/o", kion Johano-Karolo proponas. La adjektivo "dum/jun/agh/a" tie shajnas al mi iom stranga kaj malklara. Mi opinias, ke "konsil/ant/o" sola ordinare povus sufichi. Ekster tauga kunteksto oni povus precizigi al "konsil/ant/o de jun/ul/o" au per "mal/jun/a konsil/ant/o".

2011/9/11 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>

kultura referencanto, dumjunaĝa konsilanto...

ĉu? J-K Rinaldo

_________________________

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2011, 6:37:50 AM9/14/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

|   Restas pripensinde, chu ni havu au ne paragrafon pri "mentor/o". Se ni havu iun, tiu ne estu malrekomenda kaj fortraduka, sed nur klariga.

 

Nun la linio estas:

 

mentor·o [2oa] ~ konsil·ant·o

 

Estas interese, ke en la 2-a Aldono oni enlistigas “mentor-o” kun malgranda komenca litero inter la vortoj apartenantaj al Esperanto pro la regulo 15-a kaj do sen tradukoj. Kion ili havis en la menso pri la signifo restas relative mistera.

 

Amike

 

Renato

 

Fra Simo

unread,
Sep 16, 2011, 3:27:11 AM9/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/9/14 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

     Por ni che la-bona-lingvo la demando ne tre gravas. Tamen la persono Homera (kaj Fenelona, k. t. p.) estas tiel fama kaj ofte menciata, ke estas nenio "mistera" en la uzo de la nomo.

     Post repripenso mi konsentas, ke ia klarigo povas esti utila por tiuj homoj, al kiuj  estas fremda
la greka kaj grekdevena kulturo, kiuj,sekve, ne multon audis pri la personoj el tiu tradicio. La personon Mentoron karakterizas, ke li estas maljuna kaj sagha konsilodonanto, duavice ke li konsiladis (ne li, sed diino preninta lian formon, kio pri la vorto "mentor/o" ne faras diferencon) kaj gvidis kaj per tio edukis la junan Telemakon.

___________________________

renato corsetti

unread,
Sep 16, 2011, 7:35:58 AM9/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

|        Post repripenso mi konsentas, ke ia klarigo povas esti utila por tiuj homoj, al kiuj  estas fremda la greka kaj grekdevena kulturo, kiuj,sekve, ne multon audis pri la personoj el tiu tradicio. La personon Mentoron karakterizas, ke li estas maljuna kaj sagha konsilodonanto, duavice ke li konsiladis (ne li, sed diino preninta lian formon, kio pri la vorto "mentor/o" ne faras diferencon) kaj gvidis kaj per tio edukis la junan Telemakon.

Fakte estas homa rajto ignori la grekan-latinan-eŭropan mitologion. Niaj ĉinoj rajtas nur scii ke “mentor-o” estas “konsilant-o”, eventuale “saĝa konsilanto”.

Amike

Renato

 

 

 

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

--

ro-esp

unread,
Sep 17, 2011, 8:42:31 AM9/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Topic: mentor-o

> Fra Simo <fra...@gmail.com> Sep 16 09:27AM +0200 ^

> 2011/9/14 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

>> komenca litero inter la vortoj apartenantaj al Esperanto pro la
>> regulo 15-a >> kaj do sen tradukoj. Kion ili havis en
>> la menso pri la signifo restas
>> relative mistera.

> Por ni che *la-bona-lingvo* la demando ne tre gravas. Tamen la persono


> Homera (kaj Fenelona, k. t. p.) estas tiel fama kaj ofte menciata, ke estas
> nenio "mistera" en la uzo de la nomo.

Gxis hodiaw mi ne konsciis pri persono Mentor el la greka mitologio

> La personon Mentoron karakterizas, ke li estas *maljuna kaj sagha
> konsilodonanto*, duavice > ke li konsiladis (ne li, sed diino
> preninta lian formon, kio pri la vorto "* mentor/o*" ne > faras
> diferencon) kaj gvidis kaj per tio edukis la *junan*Telemakon.

Mi konas la vorton "mentor" nur en la signifo de "iu kiu helpas
studenton lerni ion, sen esti vera/nura instruisto mem"
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

antonio...@tiscali.it

unread,
Sep 17, 2011, 9:07:47 AM9/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>Gxis hodiaw mi ne konsciis pri persono Mentor el la greka mitologio
>Mi konas la vorton "mentor" nur en la signifo de "iu kiu helpas
studenton lerni ion, sen esti vera/nura instruisto mem"

1) En mia junagxo, en la italaj klasikaj liceoj estis deviga la legado de Iliado kaj Odiseo (en la greka kaj en la itala). Tial mi (kaj la malgranda "elito" da tiamaj italaj "kleruloj") konas la figuron "Mentoro" el Odiseado, la maljunan kaj sagxan konsilanton de la juna kaj nesperta Telemako (mi tuj klarigas, ke mi ne estas privilegiito: mi devenas el malricxa familio de siciliaj migrintoj, kaj por viziti superajn lernejojn mi faris plej diversajn laborojn ekde mia frua junagxo).
Sed nuntempe mi vetus ke neniu italo, ecx klera, kapablus diri, kiu estis Mentoro (la lernantoj/ strudentoj amase plimultigxis, sed la enhavo de la instruado multe sxangxigxis, kaj klasikajxoj farigxis eksmodaj).
2) En la angla, "mentor" signifas "instruisto", "trejnisto" aux simile. La angla vorto "mentoring" nun komencas farigxi lauxmoda ankaux en Italujo, kun la signifo "entreprena trejnado de junaj oficistoj, fare de jam spertaj instruantoj". Sed ankaux cxi-kaze temas pri termino nekonata de la granda plimulto de la itala logxantaro.

Gxis
Antonio De Salvo


renato corsetti

unread,
Sep 17, 2011, 9:39:41 AM9/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

| Sed nuntempe mi vetus ke neniu italo, ecx klera, kapablus diri, kiu estis Mentoro

Imagu, ĉu ĉinoj kapablus!

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 26, 2011, 3:39:28 PM9/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
    Dankon al Ronaldo kaj al Antonio por iliaj sciigoj pri la signifo de "mentor" en la lingvoj angla kaj nederlanda, kiu mem shajne devenas de tiu en la universitata latina !  Mi supozas (sed indus kontroli), ke tiu nederlanda signifo, kiun Ronaldo konas, venis senpere el la latina.
     Por ni gravas scii, kiusignife la "PIV-lingvanoj" uzas la vorton, kaj lau tiu(j) signifo(j) ni proponu tradukojn al Esperanto.


Ronaldo:
>Gxis hodiaw mi ne konsciis pri persono Mentor el la greka mitologio
>Mi konas la vorton "mentor" nur en la signifo de "iu kiu helpas
studenton lerni ion, sen esti vera/nura instruisto mem"

1) [...]

2) En la angla, "mentor" signifas "instruisto", "trejnisto" aux simile. La angla vorto "mentoring" nun komencas farigxi lauxmoda ankaux en Italujo, kun la signifo "entreprena trejnado de junaj oficistoj, fare de jam spertaj instruantoj". Sed ankaux cxi-kaze temas pri termino nekonata de la granda plimulto de la itala logxantaro.

     (Preterpase : ne "trejn/i", sed "ekzerc/i" au "eduk/i" !)

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Sep 27, 2011, 8:16:43 PM9/27/11
to la bona lingvo
Mi opinias, ke ni devas malrekomendi la vorton "mentoro" kaj rekomendi
uzi au konsilanto, au instruisto au io simila. Kvankam la vorto
ekzistas en la Hispana, ghis hodiau mi ne sciis pri sia origino, ech
se ni hispanparolantoj povas konsideri nin kiel grekolatina deveno.
Amike, Luis Raudón.

On 26 sep, 14:39, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
>     Dankon al Ronaldo kaj al Antonio por iliaj sciigoj pri la signifo de "*
> mentor*" en la lingvoj angla kaj nederlanda, kiu mem shajne devenas de tiu
> en la universitata latina !  Mi supozas (sed indus kontroli), ke tiu
> nederlanda signifo, kiun Ronaldo konas, venis senpere el la latina.
>      Por ni gravas scii, kiusignife la "*PIV*-lingvanoj" uzas la vorton, kaj
> lau tiu(j) signifo(j) ni proponu tradukojn al Esperanto.
>
> 2011/9/17 <antoniodesa...@tiscali.it>
>
> > Ronaldo:
> > >Gxis hodiaw mi ne konsciis pri persono Mentor el la greka mitologio
> > >Mi konas la vorton "mentor" nur en la signifo de "iu kiu helpas
> > studenton lerni ion, sen esti vera/nura instruisto mem"
>
> > 1) [...]
> > 2) En la angla, "mentor" signifas "instruisto", "trejnisto" aux simile. La
> > angla vorto "mentoring" nun komencas farigxi lauxmoda ankaux en Italujo, kun
> > la signifo "entreprena trejnado de junaj oficistoj, fare de jam spertaj
> > instruantoj". Sed ankaux cxi-kaze temas pri termino nekonata de la granda
> > plimulto de la itala logxantaro.
>
>      (Preterpase : ne "*trejn/i*", sed "*ekzerc/i*" au "*eduk/i*"* *!)
> ___________________________http://www.frasimo.blogspot.com/<http://www.frasimo.blogspot.com/%20>

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2011, 2:53:35 AM9/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Luis Ignacio:
Mi opinias, ke ni devas malrekomendi la vorton "mentoro" kaj rekomendi
uzi au konsilanto, au instruisto au io simila.
Ni havas nun la linion:


mentor·o [2oa] ~ konsil·ant·o

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages