tracei

11 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
May 18, 2016, 12:16:46 PM5/18/16
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉe http://tatoeba.org mi tradukis iom malfacilan frazon jene:

La ĉarpentisto spertis malfacilaĵon, traceante la malsimplan laboraĵon.

Kaj mi spertis malfacilaĵon, serĉante taŭgan vorton por priskribi tiun operacion, per kiu oni desegnas la liniojn de plano sur la laboraĵon. La radiko "trace-" estas neoficiala, sed povas esti konsiderata kiel faka; tamen laŭ PIV temas pri la indiko sur la tereno, de la liniojn de planita vojo.
Plivastigante tiun difinon, ni ja povus akcepti ĝin por aliaj laboraĵoj.

La nederlanda vorto estas "afschrijven" (tiu vorto havas plurajn signifojn), ĉi tie "transdesegni la planliniojn sur laboraĵo"

Ĉu iu scias pli taŭgan vorton por indiki tiun operacion sur laboraĵo? Ĉu proponi la oficialigon de "trace-"?

Amike salutas Leo

lowenstein, anna

unread,
May 18, 2016, 12:43:46 PM5/18/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu la vorto ne estas "paŭsi"? Ankaŭ tio estas neoficiala, sed sufiĉe uzata, mi kredas, kaj eventuale oficialiginda, dum mi neniam aŭdis "tracei". Aŭ tutsimple "desegni".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
May 18, 2016, 4:00:08 PM5/18/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 18/05/2016 om 18:43 schreef lowenstein, anna:
> Ĉu la vorto ne estas "paŭsi"? Ankaŭ tio estas neoficiala, sed sufiĉe
> uzata, mi kredas, kaj eventuale oficialiginda, dum mi neniam aŭdis
> "tracei". Aŭ tutsimple "desegni".

Laŭ la PIVa difino "paŭsi" estas kopii desegnaĵon sur alia folio. Mi
serĉas vorton, kiu signifas "desegni la prilaborotajn elementojn sur
laboraĵon, do ne sur folio. Ekzemple, se temas pri ĉarpentisto, la kruda
laboraĵo povas esti (sekigita) arbotronko, kiu devas iĝi (malsimpla)
trabonodo. Necesas unue desegni sur la tronkon la liniojn, laŭ kiuj oni
segos, boros, ... La kruda materialo por ŝtonprilaboristo povas esti
kruda roko.

Amike salutas Leo

lowenstein, anna

unread,
May 18, 2016, 4:33:04 PM5/18/16
to la-bona...@googlegroups.com
Do, kial ne simple desegni? Kia estas la diferenco inter desegni kaj tracei?

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
May 19, 2016, 5:31:07 PM5/19/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 18/05/2016 om 22:33 schreef lowenstein, anna:
> Do, kial ne simple desegni? Kia estas la diferenco inter desegni kaj
> tracei?
>
Desegni estas dudimensia ago, tracei (aŭ almenaŭ la necesa plivastigo de
la nuna PIVa difino) ĝenerale estas tridimensia ago.
La diferenco inter desegni kaj tracei estas iel komparebla kun tiu inter
ebena papera bildo (do dudimensia) kaj statuo (tridimensia bildo).

Notu, ke mi ne nepre proponas la oficialigon de "trace". Mi serĉas
taŭgan, preferinde analizeblan vorton.

Kion vi opinias pri "transdesegni"? Kutime oni unue faris planojn
surpapere (nuntempe komputile), kaj poste oni "transdesegnis" la
diversajn partojn de la papera desegno sur la diversajn partojn de la
laboraĵo. Ekzemple pri relative simpla bloko, oni indikas la diversajn
borendajn truojn sur la antaŭan, malantaŭan, superan, malsuperan,
dekstran kaj maldekstran flankojn. Miatempe oni blanke farbis la
laboraĵon kaj "transdesegnis" la liniojn de la plano laŭ la ĝusta skalo
sur la laboraĵon per akra ŝtala pinto. Lignaĵistoj tiucele uzas
specialan krajonon.

Amike salutas Leo

lowenstein, anna

unread,
May 20, 2016, 5:19:45 AM5/20/16
to la-bona...@googlegroups.com

Notu, ke mi ne nepre proponas la oficialigon de "trace". Mi serĉas taŭgan, preferinde analizeblan vorton.

Kion vi opinias pri "transdesegni"?


Ĉar temas pri teknika vorto, vi mem plej bone povas juĝi, ĉu "transdesegni" taŭgas. Sed miaimprese tio estas bona solvo. Mi almenaŭ komprenas pri kio temas!

Kore,
Anna
 
Kutime oni unue faris planojn surpapere (nuntempe komputile), kaj poste oni "transdesegnis" la diversajn partojn de la papera desegno sur la diversajn partojn de la laboraĵo. Ekzemple pri relative simpla bloko, oni indikas la diversajn borendajn truojn sur la antaŭan, malantaŭan, superan, malsuperan, dekstran kaj maldekstran flankojn. Miatempe oni blanke farbis la laboraĵon kaj "transdesegnis" la liniojn de la plano laŭ la ĝusta skalo sur la laboraĵon per akra ŝtala pinto. Lignaĵistoj tiucele uzas specialan krajonon.

Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
May 20, 2016, 7:48:21 AM5/20/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 18/05/2016 om 22:33 schreef lowenstein, anna:
Do, kial ne simple desegni? Kia estas la diferenco inter desegni kaj tracei?

Intertempe mi trovis en PIV la nomon de kelkaj iloj, uzataj por transdesegni la planon sur laboraĵon:

strekilo. Speciala pinta instrumento, servanta por marki strekojn en laborpecon.

nadla strekilo. strekilo el hardita ŝtalo, uzata por streki sur metalon aŭ aliajn tre malmolajn substancojn.

(Iom kruda) ero de tiu desegno sur laboraĵoj estas:
markostreko. streko, farita sur ia materialo, por marki: markostreko de segilo (malprofunda tiro de segilo sur lignopecon por montri lokon prilaborotan);

La angla vikipedia artikolo https://en.wikipedia.org/wiki/Stereotomy_(descriptive_geometry) iel klarigas la taskon de la efektivigantoj de arkitekturaj laboraĵoj el ŝtono.

Ĉu "La markostrekisto strekis la prilaborotan laboraĵon per strekilo kaj markis la centron de la borotaj truoj per punktobatilo" estas komprenebla esprimo?


Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2016, 10:19:58 AM5/20/16
to ~ listo 'lbl'
Leo, mi kredas ke vi estas sur la bona vojo. Tamen laŭ la reta PIV 'tracei' estas:

trace/o  Akso de projektita vojo aŭ fervojo, desegnita sur plano aŭ markita sur la tereno. itinero.
tracei (tr)
1 Desegni la traceon de vojo sur plano.
2 Marki la traceon de vojo sur la tereno per fostetoj aŭ markŝtonoj.
traceado. Markado de estonta vojakso.

Bonvolu provizi nin per linio por nia retejo, ekzemple:

trace-i --> (en la senco desegni planon de vojo aŭ fervoj) desegn-i plan-o-n; (en la sendo desegni strekon por gvidi la posta prilaboradon) strek-i

Amike

Renato


~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
May 20, 2016, 4:18:32 PM5/20/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 20/05/2016 om 16:19 schreef Renato Corsetti:
Leo, mi kredas ke vi estas sur la bona vojo. Tamen laŭ la reta PIV 'tracei' estas:

trace/o  Akso de projektita vojo aŭ fervojo, desegnita sur plano aŭ markita sur la tereno. itinero.
tracei (tr)
1 Desegni la traceon de vojo sur plano.
2 Marki la traceon de vojo sur la tereno per fostetoj aŭ markŝtonoj.
traceado. Markado de estonta vojakso.
Tial mi proponis eventualan plivastigon de la signifo de "trace-"


Bonvolu provizi nin per linio por nia retejo, ekzemple:
Jen provo:
trace-i -->
(1 Desegni la traceon de vojo sur plano) plan-desegn-i vojon
(2 Marki la traceon de vojo sur la tereno per fostetoj aŭ markŝtonoj) mark-o-strek-i vojon; voj-strek-i
          (3 Transdesegni efektivigotan planon sur laboraĵon) mark-o-strek-i laboraĵon

Amike salutas Leo



Renato Corsetti

unread,
May 21, 2016, 10:22:10 AM5/21/16
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Leo,

mi kaptis tuj vian proponon por ne lasi niajn listojn sen la samsignifaqjho de 'trace-i':

trace-i --> (1 Desegni konstruotan vojon sur plano) plan-desegn-i vojon; (2 Marki konstruotan vojon sur la tereno per fostetoj aŭ markŝtonoj) mark-o-strek-i vojon; voj-strek-i; (3 Transdesegni efektivigotan planon sur laboraĵon) mark-o-strek-i laboraĵon.

Sed nun mi atendas la helpon de chiuj por alveni al pli akceptebla formo.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
May 22, 2016, 4:54:10 AM5/22/16
to la bona lingvo
Mi trovas taŭgaj tiujn proponojn, eble pri  3) plan'strek'i estus pli klara pri iu ajn laboraĵo.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
May 22, 2016, 5:12:04 AM5/22/16
to ~ listo 'lbl'
Pjer:

​|   ​
Mi trovas taŭgaj tiujn proponojn, eble pri  3) plan'strek'i estus pli klara pri iu ajn laboraĵo.

​Do la 3-a signifo iĝus:
 
(3 Transdesegni efektivigotan planon sur laboraĵon)
​plan
-strek-i laboraĵon
​.

Kion opinias Leo?

Amike
Renato
~~~
Renato Corsetti

Leo De Cooman

unread,
May 22, 2016, 1:31:38 PM5/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/05/2016 om 10:54 schreef Pjer:
Mi trovas taŭgaj tiujn proponojn, eble pri  3) plan'strek'i estus pli klara pri iu ajn laboraĵo.
Amike, Pjer.

Le samedi 21 mai 2016 16:22:10 UTC+2, Renato Corsetti a écrit :

Kara Leo,

mi kaptis tuj vian proponon por ne lasi niajn listojn sen la samsignifaqjho de 'trace-i':

trace-i --> (1 Desegni konstruotan vojon sur plano) plan-desegn-i vojon; (2 Marki konstruotan vojon sur la tereno per fostetoj aŭ markŝtonoj) mark-o-strek-i vojon; voj-strek-i; (3 Transdesegni efektivigotan planon sur laboraĵon) mark-o-strek-i laboraĵon.

Mi komprenas "planstreki" kiel "desegni strekon sur la plano", dum ĉi tie temas pri desegni strekon sur la laboraĵon. Ĉu "laboraĵostreki" aŭ "pecostreki" estas pli akceptebla vorto ol "markostreki"?

Ĉu "transstreki" uzeblas?

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
May 22, 2016, 1:36:31 PM5/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/05/2016 om 11:12 schreef Renato Corsetti:

​Do la 3-a signifo iĝus:
 
(3 Transdesegni efektivigotan planon sur laboraĵon)
​plan
-strek-i laboraĵon
​.

Kion opinias Leo?

Mi ĵus respondis la proponon de Pjer. Kiam oni uzas du apartajn vortojn "planstreki laboraĵon", ne eblas dubi pri kio temas. Sed kiam oni volas nomi la metiiston, ekestas problemo, ĉu ne?

Amike salutas Leo


Pjer

unread,
May 22, 2016, 5:30:18 PM5/22/16
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Por la metiisto, ni povus uzi : laŭplanstrekisto, ĉu ?
Amiksaluton, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages