El Marcel:
Havi pli ol unu signifojn por unu vorto, aŭ distingi per pluraj
vortoj la diversajn subsignifojn de signifo, do de unu vorto en aliaj
lingvoj, varias laŭ la lingvoj, do ankaŭ laŭ la
popoloj.
Ekz. la malaja lingvo havas plurajn vortojn por la diversaj stadioj
de "rizo", sed ne havas unu uniforman vorton. Same la ideo
"neĝo" ĉe la eskimoj. Simile pluraj lingvoj, pro diversa
origino, havas du vortojn por unu signifo, kiel ekz. "koni" kaj
"scii" estas nur unu nocio, nenecese esprimata per du vortoj en
malsamaj kazoj (sed tamen kun la sama signifo).
Aliflanke oni ofte uzas du najbarajn signifojn sub unu vorto, kiel
"rigardi" por kaj "rigardi" kaj la nebezona "spekti".
En tio Zamenhof simple imitis la (plejparte eŭropajn) etnajn
lingvojn, sed diskrimine. Vortaroj, por aspekti "plenaj",
inkluzivigas ĉiujn signifojn kaj ĉiujn vortojn, ofte
nenecesajn aŭ malĝustajn.
Ni ne povas fari rigidan regulon pri tio, kaj i.a. niaj retoasocioj
kapablas helpi, kaj jam helpas, en plej praktikan formuligadon kaj
vortkreadon.
Amike, Marcel.
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>