En la hispana[1] la signifo estas tute alia (iel mala, mi kuraĝus diri). En tiu sama situacio oni uzas adjudiki por deklari la venkinto! Same ĉe sporta konkurado. Ankaŭ oni uzas tiun vorton por findecidi kiu posedos ion kiam multaj taksas sin rajtigitaj ĝin havi.
Min surprizas tiu difino de PIV. Vidu, la originala el la latina signifas ion alian, tute proksima de la hispana difino[2]. En la angla ebla traduko estus "award", do doni al venkinto.
Kaj ĉi tie vi trovos derivataĵojn: "English adjudication, French adjudge, French ajuger, French adjuger, Italian aggiudicare, Portuguese adjudicar, Romanian adjudeca, Spanish adjudicar"
[1] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltGUIBusUsual?LEMA=adjudicar&TIPO_HTML=2&FORMATO=ampliado&sourceid=mozilla-search
[2] http://humanum.arts.cuhk.edu.hk/~lha/latin_lessons/conjugation/verb_1.php?prstem=adiudic&pfstem=adiudicav&sustem=adiudicat&instem=adiudic&english=award/ascribe
[3] http://www.myetymology.com/latin/adiudicare.html
> Au chu "adjudiki" estas oficialiginda?
Laŭ mi, leginte la difinojn en la aliaj lingvoj listitaj supre, "adjudiki" estas tutsimple forĵetinda se oni volas uzi la PIVan difinon. Mi ŝatus scii el kie ili prenis tiun signifon ...
Eduardo.
Laux mi, antaux ol paroli pri oficialigo, oni devas precize kaj interkonsente kompreni, kiun signifon oni donu al tiu (jura) termino.
Mi konfesas, ke gxis nun mi utiligis tiun vorton ne laux la priskribo de PIV (aux pli precize, ne laux la interpreto, kiun Andreas donas al la difino de PIV).
Laux mia gxisnuna uzo (kiu, kompreneble, povas esti erara), "adjudiki" respondas ne al la germana "ausschreiben" kaj al la itala "bandire" (kiuj, laux mi, signifas "anonci, publikigi, lancxi, aperigi, starigi", do ekzemple "anonci konkurson"), sed al la la germana "vergeben" kaj la itala "appaltare", tio estas, "transdoni/ konfidi kontrauxpage al alia subjekto (kiu memstare kolektas kaj organizas la bezonatajn rimedojn, kaj prenas sur sin la riskon) la plenumon de laboro aux servo". Se temas pri privataj interrilatoj, tio okazas kutime sen konkurso (aux post neformala akiro de diversaj antauxkalkuloj), dum se temas pri publikaj laboroj/ servoj estas gxenerale postulata formala konkurso, sekve de kiu oni "aljugxas" (la itala verbo estas "aggiudicare", tute konforme al la esperanta vorto).
Resume: se oni decidas "adjudiki" iun laboron/ servon (do, ne mem senpere prizorgi gxin, sed gxin plenumi pere de alia subjekto), oni "anoncas" konkurson, sekve de kiu oni "aljugxas".
Miaj distingoj aspektas konformaj al la euxropunia terminologio; vidu (en diversaj lingvoj)
http://europa.eu/legislation_summaries/internal_market/businesses/public_procurement/l22009_de.htm
Gxis
Antonio
La kontribuo de Eduardo klare montras, kiel multe povas misvojigi la supozata "internacieco" de iu radiko, kiam en la realo al unu sxajne "komuna" vorto respondas malsimilaj signifoj en la diversaj lingvoj/ landoj.
Efektive, la terminoj indikitaj de Eduardo (kiuj bazigxas sur la latina ad-judicare) respondas ne al la esperanta "adjudiki", sed al la esperanta "al-jugxi", do "atribui" (post komparo/ konkurso/ jugxo).
La vera problemo kusxas en la termino "adjudiki", kiu laux mi estas kabineta elpensajxo kauxzanta nur konfuzon, cxar gxi tro similas (ecx, lauxforme pli similas) al la sama devena termino "ad-judicare", sed kun tute alia signifo.
Gxis
Antonio
Renato Corsetti:
>Provizore mi registris:
>adjudik·i
→ anonc·i konkurs·o·n (laŭ la difino en PIV); al·juĝ·i (laŭ alia uzo) .
La difino en PIV respondas prefere al “komisii”; komisii publikajn laborojn, komisii la konstruon de ponto ktp.
La resendo al “aljugxi”, kiu trovigxas en PIV, ne celas, ke la du vortoj estas samsignifaj, sed male, ke oni rigardu cxe “aljugxi” por distingi du diversajn konceptojn.
Gxis
Antonio
La difino en PIV respondas prefere al “komisii”; komisii publikajn laborojn, komisii la konstruon de ponto ktp.
Renato:
>"Komisii", laŭ mia sento, pli kongruas kun transdonado de la tasko
fari la laboron post la konkurso.
Prave, sed oni “1-anoncas konkurson” gxuste kun la celo “2-adjudiki” (= komisii) laboron surbaze de “3-aljugxo” (= decido post jugxado de la ofertoj).
En la euxropunia (ne nur itala) terminologio, oni klare distingas la tri fazojn.
Cetere, estas komunuza la esprimo “konkurso por adjudiko” (= “adjudika konkurso”, itale “gara d’appalto”), dum ne havus sencon paroli pri “konkurso por konkurso”.
Bedauxrinde, la netrafa interpreto de PIV estis transprenita de la granda germana vortaro Krause, kiu registras sub ausschreiben “adjudiki, inviti al publika konkurado”, tiel kunmetante du diversajn konceptojn.
Gxis
Antonio
> "Komisii", laŭ mia sneto, pli kongruas kun transdonado de la tasko fari
> la laboron post la konkurso, sed evidente temas pri impresoj pri la
> signifo de vortoj.
Ankaŭ mi sentas ke komisii temas nur pri transdono de tasko. Antaŭ la transdonado oni devas elekti, sed laŭ mia lingva sento la vorto mem ne rilatas la elektadon.
Eduardo.
Prave, sed oni “1-anoncas konkurson” gxuste kun la celo “2-adjudiki” (= komisii) laboron surbaze de “3-aljugxo” (= decido post jugxado de la ofertoj).
Renato Corsetti
>Ĉu mi bone
komprenas, ke la linio laŭ vi devus esti:
>adjudik·i → anonc·i konkurs·o·n (laŭ
la difino en PIV); komisi-i (transdoni la laboron); al·juĝ·i (decidi pri
la transdono) ?
La PIV-a termino “adjudiko” (precize laux la difino en PIV: bonvolu kontroli la tieajn ekzemplojn) repondas al la franca “adjudication” kaj al la itala “appalto” (= kontrakto, per kiu oni komisias la plenumon de laboro, provizumado aux servo).
“Anonci konkurson”, kontrauxe, respondas al la itala “bandire” kaj al la franca “annoncer un concours”.
Cxiam en la franca, “adjuger” respondas al la esperanta “aljugxi”.
Konklude: la PIVaj terminoj estas rektaj francismoj; ni almenaux klopodu atribui al ili la gxustan (paralelan) signifon.
Do, laux mi oni devus diri:
adjudiki: kontrakte komisii (laux la difino en PIV); oni evitu uzi gxin en la sencoj “anonci konkurson” kaj “aljugxi”.
Gxis
Antonio
adjudiki: kontrakte komisii (laux la difino en PIV); oni evitu uzi gxin en la sencoj “anonci konkurson” kaj “aljugxi”.
Renato Corsetti:
>Mi legas en PIV:
Proponi laboron, liveron ks. al konkurencantoj, ordinare kun la antaŭa kondiĉo,
ke la akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj: .....
>El tio mi konkludis, ke temas pri
anoncado de konkurso, sed mi pretas transpreni vian linion.
La problemo kusxas en la dubasenceco de la vorto “proponi”; cxi tie, gxi ne signifas “fari proponon”, sed “havigi”, “doni”. Por fari ekzemplon: “cxu mi povas proponi al vi kafon?” egalas al “cxu mi povas havigi/ doni al vi kafon?”.
Por informo: la granda vortaro itala-esperanta de Carlo Minnaja registras “adjudiki” cxe “appaltare”, kun la precizigoj: “dare in appalto” = “doni adjudike” kaj “prendere in appalto” = “preni adjudike” (fakte, la koncepto estas duflanka, samkiel ekzemple ludoni kaj lupreni).
Krome, kiel mi jam diris, ankaux la franca vorto “adjudication” (rekta prapatro de la esperanta “adjudiko”) respondas al “appalto” (tipo de kontrakto *), ne al “bando di concorso” (anonco pri konkurso).
* Itala civila kodo, artikolo 1655:
L'appalto è il contratto col quale una parte assume, con organizzazione dei
mezzi necessari e con gestione a proprio rischio, il compimento di una opera o
di un servizio verso un corrispettivo in danaro (= Adjudiko estas la kontrakto
per kiu unu partio surprenas, kun organizo de la bezonataj rimedoj kaj kun
mastrumado je propra risko, la plenumon de verko aux de servo kontraux monpago).
Gxis
Antonio
la granda vortaro itala-esperanta de Carlo Minnaja registras “adjudiki” cxe “appaltare”
chu iuj el ni nur kredas - eble pro simileco de la vorto al iuj latinidlingvaj vortoj kun tiu dua signifo - ke la vorto havas tiun duan signifon ankau en Esperanto?