entalpio

0 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Nov 5, 2008, 2:59:36 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com

Jxusa itala legxo konsentis impostajn faciligojn por tiuj, kiuj instalas hejme hejtadon “je malalta entalpio”.

Cxar mi neniam antauxe auxdis cxi tiun vorton, mi sercxis gxin en la reto, kaj mi malkovris ke gxi ekzistas ankaux en esperanto:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Entalpio

(interkrampe: la lingva nivelo de tiu pagxo aspektas iom mizera).

Mi vidis, ke la vorto entalpio estas registrita ankaux en PIV.

Cxu oni povas elpensi vorton, kiu klarigu ankaux al nefakuloj la signifon de tiu termino?

Amike

Antonio De Salvo

 

 

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 3:46:40 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Cxu oni povas elpensi vorton, kiu klarigu ankaux al nefakuloj la signifon de tiu termino?

Mi eĉ ne sukcesas alproksimiĝi al kompreno. Leo, kion vi komprenas?

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Nov 5, 2008, 6:19:34 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis, 5.11.2008 9:59:

> Jxusa itala legxo konsentis impostajn faciligojn por tiuj, kiuj
> instalas hejme hejtadon “je malalta entalpio”.

Entalpio estas termino de termodinamiko, tiu parto de fiziko kiu
okupiĝas pri moviĝo kaj transformiĝo de energio. La studataj fenomenoj
preskaŭ ĉiam havas varmoenergion kaj ofte temas pri rilatoj inter
varmo kaj moviĝo. Entalpio estas difinita formale matematike, kaj ĝi
estas uzata en kalkulaj analizoj de sistemoj.

Mi neniam antaŭe vidis, ke vorto simila al "entalpio" estus uzata en
tekstoj celitaj por publiko. "Entalpio" estas ofte egala al
"varmo(energio)", sed tiel ne estas, se temas pri fenomeno, dum kiu
ŝangiĝas ankaŭ premo (ekz. aerpremo, premo de vaporo ktp), kaj
fizikistoj utiligas apartan fakan grandon en tiaj kalkuloj.

Se necese, oni povas diri

entalpio = varmoenhavo

Ekz. en la terminaro "IATE" de EU preskaŭ ĉiuj esprimoj kun vortoj
similaj al "entalpio" estas tradukitaj per similaspekta vorto. Tio
estas komprenebla, ĉar la vorton bezonas nur fakuloj. Troviĝas ankaŭ
ĉi tiaj linioj prenitaj el tradukoj de diversaj esprimoj:

DE Enthalpie
Wärmeinhalt
IT Entalpia
contenuto di calore
EN enthaply
heat content
FR contenu calorifique
contenu de chaleur
enthalpie

IT area a bassa temperatura
area semitermica
area a bassa entalpia
DE semithermales Gebiet
Niederenthalpiegebiet
Niedertemperaturgebiet
EL ημίθερμος περιοχή
περιοχή χαμηλής θερμοκρασίας
EN semi-thermal area
low temperature area
ES zona de baja entalpía
zona de baja temperatura
área semitermal
FR zone à basse température
zone à basse enthalpie
région semi-thermique

IT entalpia di fusione del ghiaccio
DA isens smeltevarme
DE Schmelzwaerme des Eises
EL λανθάνουσα θερμότητα πάγου
EN ice melting equivalent
FI jään sulamislämpö
FR chaleur latente de la glace
PT calor latente do gelo
SV smältvärme för is


--
Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 7:06:50 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
entalpio = varmoenhavo
Dankon, Harri, entalpiisto nia!

Paroli al la normala publiko pri entalpio estas almenaŭ pigreco fare de la teĥnikisto.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Nov 5, 2008, 9:10:50 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kore dankas Harri Laine pro la klara priskribo kaj la traduk-ekzemploj.
Fine mi komprenis pri kio temas (mi estas tre scivola, cxu la ordinaraj
italaj civitanoj komprenis, kion ili devas fari se ili volas gxui la
avantagxojn de "entalpio").
Do mi notis: varmoenhavo (unu plian fojon, la germana montrigxis tre helpa
kaj utila).

Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Harri Laine
Inviato: mercoledì 5 novembre 2008 12.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: entalpio


Antonio De Salvo skribis, 5.11.2008 9:59:

> Jxusa itala legxo konsentis impostajn faciligojn por tiuj, kiuj
> instalas hejme hejtadon “je malalta entalpio”.

Entalpio estas termino de termodinamiko, tiu parto de fiziko kiu
okupigas pri movigo kaj transformigo de energio. La studataj fenomenoj
preskau ciam havas varmoenergion kaj ofte temas pri rilatoj inter
varmo kaj movigo. Entalpio estas difinita formale matematike, kaj gi
estas uzata en kalkulaj analizoj de sistemoj.

Mi neniam antaue vidis, ke vorto simila al "entalpio" estus uzata en
tekstoj celitaj por publiko. "Entalpio" estas ofte egala al
"varmo(energio)", sed tiel ne estas, se temas pri fenomeno, dum kiu
sangigas ankau premo (ekz. aerpremo, premo de vaporo ktp), kaj
fizikistoj utiligas apartan fakan grandon en tiaj kalkuloj.

Se necese, oni povas diri

entalpio = varmoenhavo

Ekz. en la terminaro "IATE" de EU preskau ciuj esprimoj kun vortoj
similaj al "entalpio" estas tradukitaj per similaspekta vorto. Tio
estas komprenebla, car la vorton bezonas nur fakuloj. Trovigas ankau
ci tiaj linioj prenitaj el tradukoj de diversaj esprimoj:

DE Enthalpie
Wärmeinhalt
IT Entalpia
contenuto di calore
EN enthaply
heat content
FR contenu calorifique
contenu de chaleur
enthalpie

IT area a bassa temperatura
area semitermica
area a bassa entalpia
DE semithermales Gebiet
Niederenthalpiegebiet
Niedertemperaturgebiet
EL ?µ??e?µ?? pe?????
pe????? ?aµ???? ?e?µ???as?a?
EN semi-thermal area
low temperature area
ES zona de baja entalpía
zona de baja temperatura
área semitermal
FR zone à basse température
zone à basse enthalpie
région semi-thermique

IT entalpia di fusione del ghiaccio
DA isens smeltevarme
DE Schmelzwaerme des Eises
EL ?a??????sa ?e?µ?t?ta p????

ro-esp

unread,
Nov 5, 2008, 7:11:24 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
versxajne temas pri entHalpio, vorto kiun mi svage memoras de
hxemi-lecionoj, same kiel entropio. Havas rilaton kun energi-niveloj kaj
spontaj sxangxoj (...)

Cxar temas pri hejtado, mi supozas ke oni celas ion kia "altefika"
(NL-e hoogrendement )

gxis, Ronaldo


Pilar Otto

unread,
Nov 5, 2008, 11:17:48 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Mi vidis, ke la vorto entalpio estas registrita ankaux en PIV.
>
> Cxu oni povas elpensi vorton, kiu klarigu ankaux al nefakuloj la
> signifon de tiu termino?

Mia E-norvega vorto tradukas: (fy.: entalpi, varmeinnhold" (varmec-enhavo).
Fremdvortaro diras: "(mezuro de) varmec-enhavo".

Otto

Leo De Cooman

unread,
Nov 5, 2008, 3:37:45 PM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis: 
>> ADS: Cxu oni povas elpensi vorton, kiu klarigu ankaux al nefakuloj la signifon de tiu termino?
> RC: Mi eĉ ne sukcesas alproksimiĝi al kompreno. Leo, kion vi komprenas?
Hmm. Estas kvazaŭ neebla tasko precize kaj mallonge kaj sufiĉe ĝenerale esprimi tiajn konceptojn. Eĉ per plena teksto esprimi la sciencan koncepton "energio" jam estas nefacila tasko.
 
Mi provizore preferas "energi-enhavo"n al "varmec-enhavo" por iomete priskribi tiun stato-funkcion... sed mi tre dubas, ĉu la kampara najbaro de Renato klare komprenos, pri kio temas   :o)
 
Amike salutas
Leo
 
 
 
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2008, 4:45:02 PM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi provizore preferas "energi-enhavo"n al "varmec-enhavo" por iomete priskribi tiun stato-funkcion... sed mi tre dubas, ĉu la kampara najbaro de Renato klare komprenos, pri kio temas   :o)
Mi aldonis ankaŭ vian proponon, sed ne diras ion ajn al mia najbaro pri tio.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages