Mi volas peti la opinion de la Bonlingvanoj pri la vortoj “poligono” kaj “fagopiro”. Laŭ la Fundamento:
poligon': blé noir, sarrasin | buckwheat | Buchweizen | греча | gryka.
La vorto “fagopiro” ne estas en la Fundamento.
Laŭ PIV:
* poligon/o 1. (ark.) = fagopiro, pli speciale ordinara fagopiro. 2 (ss) G. (Polygonum el ~acoj) de ĉ. 20 sp-oj de unujaraj herboj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero. 3 (vs) ~o 2 k la tre parencaj g-oj, plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, grimpaj arbustoj k lianoj – kun diversformaj folioj [ktp.ktp……] 4 Plurangulo, plurlatero.
Laŭ PV:
* Poligono. 1 Dukotiledona malalta veg., el kies semoj oni faras grizan farunon k grion (polygonum fagopyrum). 2 Multlatero, multangulo.
Fagopiro. G. de poligonacoj, kies grenon oni uzas por fari manĝeblan farunon (fagopyrum). Kp POLIGONO.
Mi rimarkas, ke en la vortaro de Wells (kiun mi multe fidas), por la angla vorto ”Buckwheat” li donas ”fagopiro”. Por la Esperanta vorto “Poligono” li donas du anglajn tradukojn: 1. Knotgrass; 2. Polygon.
“Knotgrass” estas diversspecaj herboj, kiuj apartenas al la poligona familio.
La semoj de poligono/fagopiro havas tre apartan piramidan formon. Jen bildo:

Kiam mi laboris en la Centra Oficejo, unu el la oficistinoj ne povis manĝi tritikon pro netolero kontraŭ gluteno. Ŝi devis manĝi poligonan panon, kaj tiel mi lernis la vorton “poligono”.
Kore,
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
poligon': blé noir, sarrasin | buckwheat | Buchweizen | греча | gryka.
Poligono estas gxenerala nomo; fagopiro estas unu aparta speco de poligono (sciencaj nomoj: polygonum fagopyrum, fagopyrum esculentum, fagopyrum fagopyrum, fagopyrum sagittatum, fagopyrum vulgare).
Cetere, ekzistas multaj aliaj specoj de poligono, el kiuj almenaux du havas esperantan nomon:
persikario (persicaria maculosa, polygonum persicaria)
bistorto (bistorta officinalis, persicaria bistorta, polygonum bistorta)
gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 21 marzo 2010 22.14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Poligono, fagopiro
Mi volas peti la opinion de la Bonlingvanoj pri la vortoj “poligono” kaj “fagopiro”. Laŭ la Fundamento:
poligon': blé noir, sarrasin | buckwheat | Buchweizen | греча | gryka.
La vorto “fagopiro” ne estas en la Fundamento.
Laŭ PIV:
* poligon/o 1. (ark.) = fagopiro, pli speciale ordinara fagopiro. 2 (ss) G. (Polygonum el ~acoj) de ĉ. 20 sp-oj de unujaraj herboj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero. 3 (vs) ~o 2 k la tre parencaj g-oj, plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, grimpaj arbustoj k lianoj – kun diversformaj folioj [ktp.ktp……] 4 Plurangulo, plurlatero.
poligon·o [kiel geometria termino] → mult·angul·o
Laŭ PV:
* Poligono. 1 Dukotiledona malalta veg., el kies semoj oni faras grizan farunon k grion (polygonum fagopyrum). 2 Multlatero, multangulo.
Fagopiro. G. de poligonacoj, kies grenon oni uzas por fari manĝeblan farunon (fagopyrum). Kp POLIGONO.
Mi rimarkas, ke en la vortaro de Wells (kiun mi multe fidas),
por la angla vorto ”Buckwheat” li donas ”fagopiro”. Por la Esperanta vorto “Poligono” li donas du anglajn tradukojn: 1. Knotgrass; 2. Polygon
“Knotgrass” estas diversspecaj herboj, kiuj apartenas al la poligona familio.
Ĝis la ricevo de via mesaĝo mi fakte neniam aŭdis "poligono", dum "fagopiro" mi jam de jaroj aktive uzas, kaj ankaŭ aŭdis de aliaj Esperantistoj.
poligon·o [kiel geometria termino] → mult·angul·o
Leginte ĉiujn mesaĝojn, mi pensas ke ni havas kelkajn praktikajn alternativojn:
1 - ne havi iun ajn linion kaj proponi oficialigon de "fagopiro"
Francisko:
poligon·o [kiel geometria termino] → mult·angul·o
On Mar 24, 9:24 am, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Provizore mi registris:
>
> poligon·o /(kiel geometria termino)/ → plur·angul·o
Mi distingas inter mult- kaj plur-. Ekzemple ene de EU oni favoru
politikon de multlingveco, t.e. chiuj 21 (?) lingvoj de la Unio estu
egalece traktataj, sed ankau oni favoras, ke chiu Europa civitano
lernu plurajn (kutime tri, ne multajn) lingvojn. Do oni favoras
plurlingvecon al unuopaj civitanoj.
Same pli singularo kaj pluralo: singularo --> ununombro; pluralo -->
plurnombro (kaj ne multenombro).
Tiom mi konsentas kun la provizora registrajho.
Pli 'angulo' malpli mi konsentas, char geometriaj figuroj povas esti
du- au tri-dimensiaj (almenau je mezlerneja nivelo). Tridimensie oni
specifas figurojn (solidojn) lau la nombro de la edroj kiuj limigas
ghin: kvaredro, kvinedro, dudekedro ktp.
Estas lau mi pli logike se oni, parolante pri dudimensiaj figuroj
ankau specifas la nombron de strekoj au lateroj kiuj limigas ghin:
trilatero, kvarlatero, seplatero ktp. Poste oni povas difini ecojn de
ghiaj anguloj, ekzemple ortangula trilatero, ortangula kvarlatero (=
ortangulo).
Do al mi quadrilatère (france) estas pli difiniva ol Viereck (germane)
kaj poligono (greke gonos = angulo).
Nur por la trilatera figuro oni povas, pro internacieco, akcepti
'triangulo' kiel sinonimo al trilatero.
Ghenerale pri matematikaj terminoj mi konsultas la Matematikan
Vortaron de Marc Bavant kaj li sekvas la de mi skizitan linion.
Amike,
Johan
poligon·o (kiel geometria termino) → plur·angul·o
poligon·o (kiel geometria termino) → plur-later-o, plur·angul·o ?Amike
poligon·o (kiel geometria termino) → mult·angul·o
poligon·o (kiel geometria termino) → mult·angul·o
vi proponas "mult" ?
> ke la unua shajnas al mi plene nenecesa (sekve, malutila)
Cxar ne ekzistas unu- nek du-anguloj ?
> apud la jamaj "*mult/ *" kaj "*kelk/*". Pri tio mi vidas konfirmon
> en la *NPIV*-a tria difino
PIV forbrulu...
> de "*kelk/* " : "[...] nedifinitan kvanton de pluraj nombreblaj aferoj",
Mi jam proponis difinon kia "pli ol du sed malpli ol dek"
[eble ni enkonduku vorton kia la tokipona "mute", kun signifo "pli ol du"]
> Pri neceso anstatauigi la radikon "*flank/*" per "*later/*" pri
> geometriajhoj mi ne konvinkighis.
Nu, latero estas rekta parto de linio, dum flanko povas esti ajnforma
> En la franca, supozeble lau latinaj modeloj, oni ja diras "*triangle*"
> <*triangl'*> ("tri*angul*o"), "*quadrilatère*" <*kuadrilater'*> ("kvar*flank
> *(ajh)o"), "*pentagone*" ("kvin*angul*o"), "*hexagone*" <*egzagon'*>
agrable sisteme cxu ? Kaj se mi bone komprenas Leo-n, en la
nederlandaj dependas
de la lando. NL-e vierhoek, BE-e vierzijde..
> ("sesangulo"), ... ,"*polygone*" <*poligon'*> ("multangulo"). Sed kial do
> tiun senkialan duoblecon de terminoj kun "*angul/*" kaj respektive kun "*
> flank/*" oni imitu en la lingvo internacia ?
> Sekve, estu :
sxajne elfalis parto de la mesagxo
> De: "Marc Bavant" <mj...@wanadoo.fr>
> estas prefere uzi "n-latero",
> "plurlatero", ol la respektivaj kunmetajxoj kun "-angulo". Nur "triangulo"
> faras escepton pro sia tradicieco kaj ofteco, sed "trilatero" ne
> estas malbona.
Mi konsentas
char
Marcos skribis:
Ekzempe triangulo estas plurangulo, sed "tri" por laŭ mia impreso
ne estas "multaj".
Tio nur favoras plurangulo ol multangulo, sed ambau formoj estas
evitindaj, char
ghenerale oni uzu 'latero', do plurlatero (ankau ne multlatero)
Mi pensas ke chiu kiu komentas pri matematikaj terminoj konsultu unue
la oklingvan Matematikan Vortaron de Marc Bavant, char ni ne inventu
renove la radon.
Johan
Kaj se mi bone komprenas Leo-n, en la nederlandaj dependas
de la lando. NL-e vierhoek, BE-e vierzijde..
poligon·o (kiel geometria termino) → plur-later-o
> Lau *Grosjean-Maupin* <*grojhanmopen'*>, "*mult/later/o*" estas
> Zamenhofa. Tio iomete subtenas la proponon pri uzo de "*later/*", kaj
> forte
> mian preferon al "*mult/*" kontraue al "*plur/*". Sed en la serio
> komencighanta per "*tri/angul/o*", "*mult/angul/o*" estas pli kontentiga,
> ol
> "*mult/flank/(ajh/)o*" au "*mult/later/o*".
> Pri "*later/o*" mi konfesas, ke mi momente ne scias, per kio mi ghin
> anstatauigus en la jena Londonabiblia citajho trovebla en la *NPIV *:
> "*kurtenoj
> de dek kvin ulnoj sur unu flanko*", pro la danghero de kunpushigho de du
> eblaj sencoj de "*flank/o*". Tamen mi ne certas pri neceseco de "later/".
>
> 2010/3/28 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
>
>> Johan:
>>
>> poligon·o (kiel geometria termino) → plur-later-o
>>
>>
>> Johan, mi ne havas mian propran opinion. Mi mem neniam uzis la radikon
>> "later-", char mi apenau parolas pri matematikaj aferoj. Mi pli volonte
>> uzus
>> araban au vjetnaman radikon, sed pretas uzi "later-", cedante al la
>> europa
>> perforto, se Marcos kaj aliaj matematikistoj en chi tiu listo konsentas.
>>
>> Amike
>>
>> Renato
>>
>> --
> http://www.frasimo.blogspot.com/
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> To unsubscribe from this group, send email to
> la-bona-lingvo+unsubscribegooglegroups.com or reply to this email with the
> words "REMOVE ME" as the subject.
>