Kaĵol-i

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2011, 2:41:44 AM11/13/11
to °listo 'lbl'
La vorto de la tago estas hodiaŭ "kaĵoli", kun la difino:
Influi per karesaj aŭ flataj agoj aŭ vortoj, por ricevi dezirataĵon: Ŝi kaĵolis siajn gepatrojn, ĝis ili permesis al ŝi iri al dancejo.

Ĉu iu povas proponi simplan ekvivalenton? Ĉu ni devus konsideri ĝin por oficialigo?

Amike

Renato


Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 13, 2011, 4:32:06 AM11/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
La Granda Vjet-Esperanta Vortaro proponas:
mơn trớn: kaĵoli, ĉỉkaŭflatadi
 
Amike,
Thu

2011/11/13 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



Leo De Cooman

unread,
Nov 13, 2011, 5:38:45 AM11/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/11/2011 10:32, Nguyen Xuan Thu schreef:

> La Granda Vjet-Esperanta Vortaro proponas:
> mơn trớn: kaĵoli, ĉỉkaŭflatadi

Mi pensis pri rilata vorto: flati

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2011, 5:57:53 AM11/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Thu kaj Leo!

Ĉu ni havu la linion:

kaĵol-i --> flat-pet-i, ĉirkaŭ-flat-i, flat-um-i   ?

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Antonio De Salvo

unread,
Nov 13, 2011, 6:54:11 AM11/13/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi samopinias pri “cxirkauxflati”, eble ankaux pri “flatumi”,  malpli  pri “flatpeti”.

Se tio povas utili: en la Malnova Testamento estas:

Danielo 11,32: li allogos per flatajxoj.

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 13 novembre 2011 11:58
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Kaĵol-i

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2011, 7:36:30 AM11/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
>   Danielo 11,32: li allogos per flatajxoj.
Bone. Mi forigos flat-peti.

Harri Laine

unread,
Nov 13, 2011, 10:44:18 AM11/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 13.11.2011 14:36:

> Bone. Mi forigos flat-peti.

Kial?

Laŭ PIV "elflati" estas Zamenhofa kaj troviĝas tuta
aro da vortoj simile derivitaj kun prefikse uzata "el-".
PIV havas apartan difinon "el III 3" por tiu signifo
kun multaj ekzemploj: elpeti, elalmozi, eldevigi monon,
elpensi k.a.

Tia uzo de "el" estas laŭ mi tre natura kompare kun la
pli ofta el- signifanta ĝisfinan plenumon, kiu estas
sole nur imito de simile analizeblaj vortoj en aliaj
lingvoj (tio ne signifas ke mi malaprobas ĝin).

En iuj okazoj eĉ "elkaresi" taŭgus.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2011, 12:49:13 PM11/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
. . . "elflati" estas Zamenhofa. . .
. . .

En iuj okazoj eĉ "elkaresi" taŭgus.

Nia nuna linio estas:

kaĵol·i → ĉirkaŭ·flat·i, flat·um·i

Mi pretas ŝanĝi ĝin al (ekzemple):

kaĵol-i --> elflati, flat-pet-i, ĉirkaŭ-flat-i .

Ĉu vi konsentas?

Marcos Cramer

unread,
Nov 13, 2011, 5:01:03 PM11/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Al mi fakte "flatpeti" ŝajnas la plej bona el la ĝis nun proponitaj alternativoj, do mi certe ĝojus pri ĝia reenmeto en la linion.

Amike,
Markos

Fra Simo

unread,
Nov 16, 2011, 4:26:16 PM11/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Grosjean-Maupin <grojhanmopen'> por la franca "cajoler", la fonto de la PIV-lingva "kajhol/i", proponas la jenon :
(karese, glate, ame, dorlote), flateti, ĉirkaŭflatadi k. ĉirkaŭflirtadi.
     Al mi shajnas, ke la lasta povas konveni nur en tre specialaj kuntekstoj. Ordinare "dorlot/" estos eble iom pli bona ol "kares/", kaj certe multe pli bona ol "flat/", char per vortoj oni flatas.
 

2011/11/13 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

La vorto de la tago estas hodiaŭ "kaĵoli", kun la difino:
Influi per karesaj aŭ flataj agoj aŭ vortoj, por ricevi dezirataĵon: Ŝi kaĵolis siajn gepatrojn, ĝis ili permesis al ŝi iri al dancejo.

Ĉu iu povas proponi simplan ekvivalenton? Ĉu ni devus konsideri ĝin por oficialigo?
 
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages