R: konvikti (estis: Abridged summary ktp)

3 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Sep 8, 2015, 10:51:59 AM9/8/15
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, mi ricevas la sinsekvajn mesagxojn, kaj ilin diligente legas, sed gxenerale ne reagas, cxar ili estas tiel malproksimaj de mia lingvosento (aux "lingvasento"?), kaj precipe eldiritaj kun tioma sensxancela memfido, ke mi taksas senutile eniri diskuton.
Kiom koncernas "konvikti", temas pri faka termino de la jura lingvajxo, cetere arkaika en la naciaj lingvoj, kies signifon la nuntempaj parolantoj tute ne komprenas. En la arkaika itala lingvo, juristoj (surbaze de la latina formularo) diris ekzemple "convincere di eresia", en la senco "nerefuteble pruvi ies herezon", do nerefuteble pruvi ke iu kulpas pri herezo; laux la sama principo, oni diris "reo convinto" por diri "kulpulo, kies kulpo estis nerefuteble pruvita", dum en la nuntempa lingvajxo tiu "convinto" estus misinterpretata kiel "konvinkita, persvadita", do kvazaux la kulpulo konvinkigxis pri sia kulpo (!).
Tamen: la priskribo en PIV estas erara, cxar ne temas pri jugxo, sed pri pruvo; jugxi/ deklari kulpa kaj pruvi kulpa estas du konceptoj kiuj ne nepre koincidas, almenaux laux la itala juro, kiu lasas al la libera konvinkigxo de la jugxisto tiri konkludojn (manke de nerefuteblaj pruvoj) ankaux el la tiel nomitaj "supozoj" (tio estas el la fakto, ke ordinare io okazas laux difinita maniero), nur kondicxe ke tiuj supozoj estu "klaraj, precizaj kaj konkordaj" (ekzemple, se iu praktikas ricxegan vivstilon sed deklaras sin malmultenspeza, oni supozas, ke li kasxas enspezojn: do li povas esti "jugxata" kulpa pri impostevito, kvankam ne "konviktita" pri tio).
Konklude: oni povus trankvile ignori la terminon, sen granda damagxo.
Gxis
Antonio De Salvo
P.S.: hazarde, mi estas juristo.


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di mar...@melburno.org.au
Inviato: martedì 8 settembre 2015 08:26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Abridged summary of la-bona...@googlegroups.com - 3 updates in 1 topic

El Marcel:
Pri "pruvi kulpa": Cxar "kulpa" estas cxi tie predikativo, kaj cxar predikativoj funkcias kiel propozitivoj, oni en aglutina lingvo kia Esperanto rajtas diri "kulppruvi" aux "kulpapruvi".
Cetere mi opinias, ke cxe "*konvikti" ne temas pri "pruvi", sed pri "jugxi kulpa" aux "decidi kulpa".
Salutojn. Marcel.
P.s.: Cxu la membroj de "la bona lingvo" ricevas miajn mesagxojn? Dum la lastaj kvar semajnoj mi sendis plurajn, sed ne ricevis reagon pri ili. Cxu mi malgxuste adresas, aux cxu oni jxetadas miajn kontribuojn
tuj en la rubujon? Marcel.

> ======================================================================
> =======
> Today's topic summary
> ======================================================================
> =======
>
> Group: la-bona...@googlegroups.com
> Url:
>
> https://groups.google.com/forum/?utm_source=digest&utm_medium=email#!f
> orum/la-bona-lingvo/topics
>
>
> - Vorto de la tago - KONVIKTI [3 Updates]
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/fe7f385995974691
>
>
> ======================================================================
> =======
> Topic: Vorto de la tago - KONVIKTI
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/fe7f385995974691
> ======================================================================
> =======
>
> ---------- 1 of 3 ----------
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Sep 07 11:25AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/90da1f2838b4e
>
> Mi trovas la vorton de la tago de "lernu" tre supriza. Mi ne estas
> juristo, sed mi neniam renkontis ghin antaue.
>
> Chu ni povas elpensi linion por eviti ghin?
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> ---------- 2 of 3 ----------
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Sep 07 12:48PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/90edca9ffcd03
>
> Ni jam diskutis pri tio en junio/ julio 2012.
>
> Mi konservis nur cxi tiun mian mesagxon (sed aliajn oni povas
> versxajne trovi en la arkivo de la listo):
>
>>Konvikti estas faka (jura) termino,
>
> ---------- 3 of 3 ----------
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Sep 07 01:45PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9153e88a914b1
>
> Antonjo:
>
>>Do, se oni volas anstatauxigi “konvikti”, laux mi la plej proksima
>>esprimo estas “pruvi kulpa”.
>
> ​Tion mi tuj registros.
>
> Renato
>
> *~~~*
>
>
> *Renato Corsetti 117 Dukes
>
>
>
>
>
> --
> You received this digest because you're subscribed to updates for this
> group. You can change your settings on the group membership page:
>
> https://groups.google.com/forum/?utm_source=digest&utm_medium=email#!f
> orum/la-bona-lingvo/join
> .
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it send
> an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>
>


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages