moked-o

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 27, 2012, 2:48:06 PM3/27/12
to °listo 'lbl'
Ni havas nun la linion:

moked·o → tapiŝ·o·plank·o

Leo diras, ke ĝi devus esti:

mokedo → plank-tapiŝ-o

Mi ne havas problemojn pri tio (ĉefe se Leo ne provas klarigi, kiel oni faras mokedojn). Ĉu iu protestas?

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Mar 27, 2012, 3:49:42 PM3/27/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu tapiŝoj ne kutime estas sur la planko – almenaŭ nuntempe? Kial entute mencii la vorton “planko” ? Mi scias, ke en Nederlando oni foje uzas specon de tapiŝo ankaŭ kiel tablotukon, sed tio estas nederlanda apartaĵo, ĉu ne? Tion oni povus nomi “tablo-tapiŝo”, sed la pli kutima planka tapiŝo ne bezonas apartan modifilon.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 27 marzo 2012 20.48
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) moked-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Mar 27, 2012, 6:14:19 PM3/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna demandis:

> Ĉu tapiŝoj ne kutime estas sur la planko – almenaŭ nuntempe? Kial entute
> mencii la vorton “planko” ?

Ekzistas tapiŝoj, kiuj kovras la tutan plankon de ĉambro kaj estas
kutime algluitaj al la planko. En ĉambro kun tia tapiŝo oni tute ne
vidas alian plankon ol la tapiŝon. Por distingi ĉi tiun specon de
tapiŝo de aliaj tapiŝoj, kiujn oni simple metas sur la plankon sen
kovri la plankon tute kaj sen alglui, estas utile havi apartan vorton.
Aparta radiko ŝajnas al mi troaĵo, kaj bonŝance tiu "mokedo" ŝajnas
apenaŭ uzata reale. Gugloserĉo nur donis al mi kelkajn paĝojn
(interalie nian) kiuj donas alternativojn, kaj unu vortaro-recenzon de
Haupenthal (kiu laŭ mia impreso estas la plej novradikema Esperantisto
el la tuta historio de Esperanto), en kiu li implicite rekomendas
"mokedo". Sed ne tute klaras, kiu alternativo plej bonas.
"Plankotapiŝo" laŭ mi ne povas taŭgi, ĉar ankaŭ la tapiŝoj kiuj ne
kovras la tutan plankon kuŝas surplanke. "Tapiŝoplanko" jam ŝajnasa
pli bona. Aldone mi interrete trovis ankaŭ la alternativon
"tegtapiŝo", kiu ankaŭ ŝajnas akceptebla. Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

Antonio De Salvo

unread,
Mar 27, 2012, 6:47:17 PM3/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu "glutapisxo"?
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 28 marzo 2012 00:14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) moked-o

Anna demandis:

Amike,
Markos

--

Anna Lowenstein

unread,
Mar 28, 2012, 2:54:07 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla, oni nomas tion "wall-to-wall carpet". Ĉu "ĝismura tapiŝo" funkcius? aŭ "plenplanka tapiŝo"? Mi ne certas, ĉu mi komprenus la koncepton "tegtapiŝo" - mi preferus "tapiŝa tegaĵo" aŭ "tapiŝtegaĵo".

Ekzistas ankaŭ "Tapiŝkaheloj", sed kompreneble tiaj tapiŝoj ne nepre estas faritaj el kaheloj, sed povas ankaŭ esti tranĉitaj laŭ la formo de la ĉambro.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer

Inviato: mercoledì 28 marzo 2012 0.14


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) moked-o

Anna demandis:

Amike,
Markos

--

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2012, 4:02:00 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi havas en la menso la linion:

moked·o → tapiŝ·o·plank·o, plen-plank-a tapiŝ-o, plank-a glu-tapiŝ-o, tapiŝ-teg-aĵ-o

sed mi ankoraŭ ne kuraĝas forigi unu el la variaĵoj.

Kion vi pensas?

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2012, 5:02:06 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Provizore mi havas en la menso la linion:
>
> moked·o → tapiŝ·o·plank·o, plen-plank-a tapiŝ-o, plank-a glu-tapiŝ-o,
> tapiŝ-teg-aĵ-o

Vere tio estus tro da alternativoj, kiuj vere konfuzus niajn uzantojn.
La propono "plenplanka tapiŝo" de Anna belas laŭ mi, do ni povus laŭ
mi listigi nur tion.

Amike,
Markos

Harri Laine

unread,
Mar 28, 2012, 5:43:57 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 28.3.2012 11:02:

> moked·o → tapiŝ·o·plank·o, plen-plank-a tapiŝ-o, plank-a glu-tapiŝ-o,
> tapiŝ-teg-aĵ-o

El tiuj, mi preferas "plenplanka tapiŝo". Ankaŭ la aliaj esprimoj estas
tute bonaj kaj havas ĉiu sian nuancon, sed kiel termino preferindas
"plenplanka tapiŝo". (En la finna estas, laŭvorte, "tutplanktapiŝo").
La vorto "mokedo" estas tute nova por mi, kaj mi rilatas al ĝi mokete.

Plenplanka tapiŝo, kompreneble, estas speco de tapiŝo. La planko
estas tapiŝa planko (komparu pargeta p., kahela p., ŝtona planko
ks.). Se oni parolas pri diversaj tegaĵoj por planko, oni povas
diri ke la planka surfaco estas tapiŝaĵo, pargeto, kahelaro aŭ
ŝtonplatoj. "Tapiŝo" sen pliaj precizigoj ŝajnas al mi, almenaŭ
unuavice, io nefiksita.

Amike
Harri

Leo De Cooman

unread,
Mar 28, 2012, 6:01:09 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 27/03/2012 21:49, Anna Lowenstein schreef:
Ĉu tapiŝoj ne kutime estas sur la planko – almenaŭ nuntempe? Kial entute mencii la vorton “planko” ? Mi scias, ke en Nederlando oni foje uzas specon de tapiŝo ankaŭ kiel tablotukon, sed tio estas nederlanda apartaĵo, ĉu ne? Tion oni povus nomi “tablo-tapiŝo”, sed la pli kutima planka tapiŝo ne bezonas apartan modifilon.

Mi estas flandro, la nederlandan mi lernis lerneje. Se mi bone memoras, oni instruis nin diri "tafellaken" (tablodrapo), dum ni flandre parolis pri "tafeltapijt" (tablotapiŝo). La tapiŝon sur la planko ni devis nomi "vloerkleed" (plankovestaĵo) en la nederlanda, dum ni simple nomis ĝin "tapijt" (tapiŝo). Sed mi ne plu certas pri la diversaj esprimoj, kiuj iom ŝanĝas laŭ la modo kaj precipe laŭ la vortoj, kiujn vendistoj elpensas por siaj reklamoj.

La Esperantan (tamen neoficialan) mokedon mi povas nur kompari kun la franca "moquette" (transprenita de loka produktanto kiel "moket").
Laŭ la franca vikipedia paĝo  http://fr.wikipedia.org/wiki/Moquette  temas pri tapiŝo, kiun oni fiksas sur la tutan plankon, sed antaŭe la vorto havis aliajn signifojn.
Tapiŝproduktantoj, por kiuj nia firmao porokaze faris meĥanismojn, klarigis la diferencon inter "moket" kaj sia "vera" tapiŝo laŭ la produktada procedo. Laŭ ili iliaj "veraj" tapiŝoj estas veraj plektaĵoj, dum en "moket" (la nuntempa!) la "staraj fadenoj" estas gluitaj en iun malmultekostan tavolon, tute ne enplektitaj kaj certe ne noditaj.

http://h12u.com/sphinx/user_defined_sort_order/sample_built/esperanto_ordo/neuxtralaj_vortoj.html
mencias:  tapiŝoplanko/ mokedo (FR moquette)
Cetere la vorto estas maloftega en interreto.

Mi trovis strange, ke la tapiŝeca produkto, kiun oni venda volvita, nomiĝas "planko". Tial mi starigis demandon pri ĝi kaj proponis "plankotapiŝon", ĉar laŭ mi ja temas pri speco de tapiŝo, kiun oni fiksas sur plankon, kaj ne pri la planko.

Jen la difino de la franca vikipedio por la nuntempa signifo de "moquette"
 "La moquette ou tapis mur à mur (qc) ou tapis-plain (be) était à l'origine une étoffe à trame et chaîne en fil mais veloutée de laine."  Mi provas traduki ĝin:
(Mokedo aŭ tapiŝo de unu muro al alia (kebeka dirmaniero) aŭ plentapiŝo (belga dirmaniero) origine estis ŝtofo kun vefto kaj teksbazo el fadeno, sed velurita (?) per lano.)

Flandre ni diras "vast tapijt" (fiksita tapiŝo) por tia tapiŝo kiu estas fiksita sur la tuta planko de ĉambro.

Ĉu:
  mokedo --> tutplanka tapiŝo, fiksita tapiŝo
?

Amike salutas Leo




Leo De Cooman

unread,
Mar 28, 2012, 6:03:39 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/03/2012 0:47, Antonio De Salvo schreef:
> Cxu "glutapisxo"?
Certe pripensinda termino, kvankam oni foje fiksas ĝin per najloj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2012, 6:54:50 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
>   La vorto "mokedo" estas tute nova por mi, kaj mi rilatas al ĝi mokete.
Vi ne estas franco, evidente! Vi devus senkulpiĝi pro tio, antaŭ ol aĉeti PIV-on.

Nu, mi registras

moked-o --> plen-plank-a tapis-o.

Leo De Cooman

unread,
Mar 28, 2012, 8:58:10 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/03/2012 0:14, Marcos Cramer schreef:

> "Tapiŝoplanko" jam ŝajnasa
> pli bona. Aldone mi interrete trovis ankaŭ la alternativon
> "tegtapiŝo", kiu ankaŭ ŝajnas akceptebla. Kion opinias la aliaj?
"Tegotapiŝo" ŝajnas al mi tute akceptebla vorto, konsiderante la
signifon laŭ ReVo de "tegi" 2: Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la
kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Mar 28, 2012, 9:15:33 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/03/2012 8:54, Anna Lowenstein schreef:

> Mi ne certas, ĉu mi komprenus la koncepton "tegtapiŝo" - mi preferus "tapiŝa tegaĵo" aŭ "tapiŝtegaĵo".
La koncepton "tutplanktega tapiŝo" oni verŝajne ne povus miskompreni.

Amike salutas Leo

Harri Laine

unread,
Mar 28, 2012, 9:34:51 AM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 28.3.2012 13:54:


> Vi ne estas franco, evidente! Vi devus senkulpiĝi pro tio, antaŭ ol
> aĉeti PIV-on.

Mi ne ĉesas laŭdi PIVon (1970, 2002), ĉar ĝi eĉ ne havas la
vorton "mokedo"!

Harri

Leo De Cooman

unread,
Mar 28, 2012, 1:31:53 PM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/03/2012 11:02, Marcos Cramer schreef:

> Vere tio estus tro da alternativoj, kiuj vere konfuzus niajn uzantojn.
> La propono "plenplanka tapiŝo" de Anna belas laŭ mi, do ni povus laŭ
> mi listigi nur tion.
Konsentite.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Mar 28, 2012, 1:34:44 PM3/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 28/03/2012 11:43, Harri Laine schreef:

> La vorto "mokedo" estas tute nova por mi, kaj mi rilatas al ĝi mokete.

Bela frazo, kara Harri :-)


Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 5:58:04 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com
Alia ebleco estas "tut'cambra tapi'so"
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:19:10 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:21:09 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:22:28 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 29, 2012, 7:27:44 AM3/29/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 11, 2012, 9:24:35 PM7/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Mi proponas fari la distingon per la jenaj du vorto:
1) (plank)tapi'so; kaj
2) plenplanktapi'so.

"Planktapi'so tiam enhavas la du specojn, sed 'generale la kunteksto
montras se temas pri movebla.
Plenplanktapi'so uzatu nur se specife necesa, kaj samas al la angla
"wall-to-wall carpet".
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 11, 2012, 9:42:08 PM7/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Mi opinias, ke la vorto estu "kaheltapi'so", 'car 'gi estas tapi'so
el haeloj.

Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2012, 3:23:58 AM7/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Marcel, kaj dankon pro viajh proponoj, kiuj iel estis jam sekvitaj, ĉar ni havas nun la linion:

moked·o → plen·plank·a tapiŝ·o


Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages