instanco

1 view
Skip to first unread message

Nicolas Gaufillet

unread,
Dec 4, 2009, 8:15:19 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

chu instanco -> jughpovo ?

Niko



--
http://coursdecuisine.over-blog.com/

l'espéranto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 4, 2009, 9:41:53 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas Gaufillet ha scritto:
> instanco -> jughpovo ?
>
temas pri OV
J-K Rinaldo

Fra Simo

unread,
Dec 4, 2009, 1:53:54 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/12/4 Nicolas Gaufillet <nova...@gmail.com>

Saluton,

chu instanco -> jughpovo ?
     Ne!
     CHar "instanc/" estas escepte malbonfartiga radiko, mi ghin serchis en la "Tekstaro de Esperanto" (http://tekstaro.com/serchi/). CHe rapida tralego, eble tro rapida, shajnas al mi, ke en neniu el la citajhoj "instanc/" estus anstatauebla per "jugh/pov/" (chi tiu respondus al unu signifo de la PIV-lingva "jurisdikci/o").
     Atentu, ke plej multaj el la citajhoj uzas la radikon en aliaj, sed same ne-rekomendeblaj manieroj. Simile okazas che plej multa
j aperoj de la simila vorto (fr "instance", k. s.) en alilingvaj tekstoj.

     Mi proponas, ke ni havu du paragrafojn pri "instanc/o", el kiuj la unua respondu al la normala uzomaniero de la PIV-lingva vorto, la dua al pli ofte renkontata, sed nepre malghusta signifo. Eble pli pacienca esplorado, interalie che latinalingvaj juristaj tekstoj, min venigus al iaj aliaj konkludoj. Eble iu el vi trovos, lau la samaj konkludoj, tradukajhojn pli trafajn. --- En la unua paragrafo mi preferas la simbolon "
", char ne utilas (tial malutilas) plilongigi la tabelon de la Esperantaj vorteroj per io samtempe malofte uzebla kaj facile anstatauigebla, sed mi suspektas, ke pro la oficialigiteco nia redaktoro tiun anstatauigos per "~". En la dua mi volonte havus ian simbolon speciale emfazantan la malrekomendindecon.

instanc·o → (unua, dua, lasta...) jugh·ad·o

instanc·o → (decid·o·pov·a) instituci·o


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 4:33:18 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

> instanc·o → (unua, dua, lasta...) jugh·ad·o

> instanc·o → (decid·o·pov·a) instituci·o

Ĉu vi, Francisko, volas diri, ke mi la tutan vivon eraris, ĉar mi uzis "instanc-" tute en ĝenerala senco, kiel "oficejo", administra organo aŭ simile?

PIV pravigas vin. La 2-a Oficiala Aldono pravigas vin. Iu helpu min.

Amike

renato


Anna Lowenstein

unread,
Dec 5, 2009, 11:08:48 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĵus kontrolis kaj en PV kaj en NPIV. La difinoj estas identaj, inkluzive de la ekzemploj.

 

Instanco: 1. Grado de juĝa povo. 2. Aŭtoritato posedanta juĝan aŭ decidan povon.

 

Mi saltas la liston de ekzemploj, kiujn vi povas legi mem, sed la unua por la dua signifo estas: “la magistrato kaj ĉiuj publikaj instancoj de la urbo akcelas la entreprenon”.

 

Mi mem neniam uzis aŭ aŭdis la vorton en la unua (laŭ mi tre dubinda) signifo de la difino, sed mi regule aŭdas kaj uzas ĝin en la dua.

 

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 4 dicembre 2009 22.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) instanc-o

Fra Simo

unread,
Dec 5, 2009, 11:38:10 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/12/4 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
     Efektive, pri tio mi volis atentigi, ke, de kelkaj jardekoj, en multaj lingvoj che multaj homoj plimultighadas malghustaj uzmanieroj de "instance", "instanc/o" kaj la similaj. Plimultigho ne igas ilin malpli malghustaj.
     Ni atentu, ke, se oni ne malrekomendas tiujn uzmanierojn, oni devas la ghustajn malrekomendi. Ke ni, "bonalingvanoj", deziras tute malrekomendi en Esperanto la radikon "instanc/", tio estas demando aparta de la antaua.
      Renato sin mem helpu, plene rezignante pri la radiko
"instanc/", pro kio li ne plu bezonos cerbumi pri ties ghusta difino, kaj anstataue uzante "simplajn samsignifajn vortojn".

     El tiuj difinoj, kiujn Anna citas en sia tuj posta mesagho, la unua shajnas al mi malbonfartiga kaj malklariga (kvankam eble iel malsimple iagrade pravigebla), kaj la dua nepre erara.


José Antonio Vergara

unread,
Dec 5, 2009, 11:53:05 AM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna :
>Mi mem neniam uzis aŭ aŭdis la vorton en la unua (laŭ mi tre dubinda) signifo de la difino, sed mi regule aŭdas kaj uzas ĝin en la dua.
 
en hispanlingvujo ekzistas lau la procedura juro tribunaloj de unua, dua kaj tria instancoj, do almenau en la hispana lingvo tiu difino (grado de jugha povo) ja ekzistas. Sed ankau en la hispana oni uzas la vorton kun tre ghenerala signifo, semantike ligita al la unua : administraj au organizaj niveloj lau potenco, rimedoj, statuso, agkapabloj, ktp. ekz. en la shtato, universitatoj, ktp.
 
 
Jose' Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Dec 5, 2009, 12:04:14 PM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko :

     >Efektive, pri tio mi volis atentigi, ke, de kelkaj jardekoj, en
multaj lingvoj che multaj homoj plimultighadas malghustaj uzmanieroj
de "instance", "instanc/o" kaj la similaj. Plimultigho ne igas ilin
malpli malghustaj.

Jen la kerno de mia principa prilingva malkonsento kun Francisko :
vershajne por li la lingvoj kaj aparte Esperanto estas fosilioj, ili
ne rajtas shanghi, char se ekzemple la semantika kampo de instanco en
multaj lingvoj evoluas, anstatau atente sekvi tion Francisko anoncas
ke tio estas malghusta.

Kun tia sinteno mi fakte havas nenion komunan.

Mi tamen devas klarigi ke koncerne Esperanton mi preferus multe pli
aktivan lingvopolitikon flanke ekz. de la Akademio, do tute ne la
simplan, pasivan kaj pompe neutralan nurkonstatemon de homoj kiuj
devus defendi la lingvon de pli seriozaj dangheroj ol la
pliampleksigho de la semantika kampo de instanco.

Jose' Antonio

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2009, 1:54:50 PM12/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
La problemo pri instanco kiel la internacia lingvoproblemo pli kaj pli akriĝas, kiel dirus Lapenna.

Mi pensas nun, post ĉiuj viajn intervenoj, ke eventuale ni nur havu la linion:

instanc·o [2oa] ~ (en la senco de unua, dua, lasta juĝ-grado) juĝ·grad·o

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 6, 2009, 4:38:07 AM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara skribis:

> ankau en la hispana oni uzas la vorton kun tre ghenerala signifo, semantike ligita al la unua : administraj au organizaj niveloj lau potenco, rimedoj, statuso, agkapabloj, ktp. ekz. en la shtato,
> universitatoj, ktp.
>
same en la itala
J-K Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages