R: parison-o

3 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Dec 26, 2014, 9:04:20 AM12/26/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaux mi neniam antauxe auxdis tiun vorton.

Post detala esploro (en la multaj teknikaj vortaroj anglaj kaj germanaj de mia persona biblioteko, kaj en la reto), mi malkovris ke en la itala tio nomigxas “tubo estruso” (“eligita tubo”) aux “candela” (= kandelo), kaj signifas “cilindrofoma eligajxo, el kiu per blovado oni eltiras botelon k.s.”.

Mi ankaux malkovris, ke:

-          Ne temas nur pri vitro, sed ankaux pri plasto;

-          Ne temas pri muldado (per sxablono), sed pri pregado (per premo).

 

Mi aldonas:

-          Vitromuldajxo ne tauxgas, cxar ne temas nur pri “vitro”, cxar ne temas pri  “muldajxo”, kaj precipe cxar “muldajxo” havas alian signifon (kopio farita per muldilo);

-          Mi kuragxus (en tauxga kunteksto) diri simple (blov)eligajxo aux blovclindro;

-          En nefaka kaj malpreciza formo, kaj en tauxga kunteskto, eble mi komprenus “blovbobelo”;

-          La termino estas tiel faka kaj malofta, ke laux mi ne valoras la penon tro cerbumi.

 

Kore

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di caraco jean-claude
Inviato: venerdì 26 dicembre 2014 13:44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) parison-o

 

Mi ankorau ne konis la vorton parisono. La franca traduko estas "moulage par soufflage". La nocio vitro au globo ne estas fundamenta. La pli grava estas la nocioj moldi kaj blovi.

Do mi proponas "blovmoldado", au "blovmoldaĵo", depende de tio kion oni volas esprimi.

Amike,

Jean-Claude
 
Le 26/12/2014 13:09, Renato Corsetti a écrit :

La ĉi-suba mesaĝo de Pjer neniam atingis la liston. Bonvolu legi ĝin kaj vi vidos ke Pjer sugestas la linion:

parison-o --> vitr-ig-ot-aĵ-o.

Ĉu eblus ankaŭ alispeca linio de la speco

parison-o --> vitr-a blov-glob-o ?

Amike

Renato


-------- Messaggio inoltrato --------

Data:

Sun, 26 Oct 2014 09:58:40 +0100 (CET)

Da:

pjer-buvje <pjer-...@voila.fr>

Rispondi-A:

pjer-buvje <pjer-...@voila.fr>

A:

tec...@lot49.de

Cc:

Renato <renato....@esperanto.org>, melma...@yahoo.fr

 

Saluton mi legis la interesan tekston : Terminologiaj principoj de Esperanto de Wera Delher.
Mi volas fari rimarkon :
Esperanto estas tute aparta lingvo danke al ĝia izola strukturo kaj senfina ebleco por kombini vorteroj.
 
Mi opinias, ke estus gravega ĉiam aldoni samsignifan kunmetadon al nove proponita vorto kiam eblas. Tiamaniere oni donus eblecon al nefakuloj por interparoli pri kio temas. 
Mi partoprenas al tia ĝenerala projekto en la grupo La Bona Lingvo.
 
Precize pri la jena proponita ekzemplo en via referenca teksto:
483 UDK 666.1.032
parisono (sz)
: varmega, interne kava, vitro-maso sur la fino de longa tubo, blovata
de vitro-faristo al botelo aŭ alia vitra objekto. (DB 155/15)
E parison
F paraison (f)
R 
D Külbel, Kölbchen (n)
75/32a (sz)
 
Oni povas esprimi per: vitr'ig'ot'aĵ'o.
 
Mi komprenas, ke fakuloj inter ili eble preferus uzi la vorton: parisono, sed se ili parolas al nefakuloj ili povos uzi tiun kunmetadon, tuj komprenebla de iuj ajn esperantistoj. 
Ni nepre uzu la eksterordinaran kaj mirindan rimedon de nia lingvo.
 
Kore, Pjer. (Pierre Telle Bouvier, Esperanto-Limousin, Francujo)
___________________________________________________________
Mode, hifi, maison,… J'achète malin. Je compare les prix avec Voila.fr http://shopping.voila.fr/
 

 

--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 26, 2014, 9:27:31 AM12/26/14
to la-bona...@googlegroups.com

Post plia esploro, mi pridubas mian antauax aserton, ke ne temas pri “muldado”, sed pri “eligajxo” kaj “bobelo”; sxajnas, ja, ke gxi estas pra-maso, enigata en kavan tubon kaj priblovata, por ke gxi alprenu la formon de la tubo.

Do, mi reprenas miajn antauxajn sugestojn, kaj atendas pli trafajn proponojn.

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 26 dicembre 2014 15:04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: parison-o

lowenstein, anna

unread,
Dec 27, 2014, 3:10:56 AM12/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankoraŭ ne bone komprenas pri kio temas. Ĉu tio estas la bulo de fandita vitro (aŭ plasto), en kiun oni blovas pere de tubo ĝis ĝi atingos difinitan formon?

Ŝajnas al mi senutile diskuti la terminon eksterkuntekste. Bonvolu doni kelkajn frazojn en Esperanto, en kiuj aperas tiu vorto, por ke ni komprenu precize pri kio temas.

Ne nepre la solvo devas esti unu sola vorto en Esperanto. Kaj se la koncepto rilatas foje al plasto, foje al vitro, oni povus simple aldoni la vorton "vitra" aŭ "plasta" laŭbezone.

Anna
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages