[Fwd: Svetro.]

5 views
Skip to first unread message

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 4, 2016, 2:24:05 AM10/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
---------------------------- Original Message ----------------------------
Subject: Svetro.
From: mar...@melburno.org.au
Date: Sun, October 2, 2016 6:09 pm
To: la-bona-lingvo@googlegroupscom
--------------------------------------------------------------------------




El Marcel:  
     En Awstralio ne estas diferenco inter
"sweater" kaj "pullover". Se tio estas la kazo ankaw
en aliaj angloparolaj landoj, ne necesas havi en Esperanto du vortojn. Kaj
en ambaw samkazoj oni uzas ilin por surmeti sur 'cemizon.
    
Amike,     Marcel.
untitled-[2]

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 4, 2016, 3:51:29 AM10/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
> El Marcel: En Awstralio ne estas diferenco inter "sweater" kaj "pullover".
> Se tio estas la kazo ankaw en aliaj angloparolaj landoj, ne necesas havi en
> Esperanto du vortojn. Kaj en ambaw samkazoj oni uzas ilin por surmeti sur
'cemizon.

Sume la tri neoficilaj vortoj inter si konkurencas, eĉ havante saman signifon.
Tial tiu estas kroma kialo por ilin esprimi per la SSV "trikita dorsovest(aĵ)o".

Se tamen oni volas elekti "oficialigindan vorton" inter la tri, mi preferus
"pulovro".
Pardonu se mi ripetiĝas. JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Oct 4, 2016, 5:34:09 AM10/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
En Italio, en komuna uzo oni tute ne konas la vorton "sweater", sed oni utiligas "maglione", "pullover", "cardigan", "golf" kaj simile, en la signifo "trikotjako" (kun malsimilaj detaloj: butonumita, senbutona, kun kelkaj butonoj, kun alta kolumo, kun ronda kolumo, sen kolumo, ktp).
Eble taugus la ghenerala kaj sinteza "trikotjako" (responda al la germana Strickjacke).
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: martedì 4 ottobre 2016 09:51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Svetro/pulovero/pulovro
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2016, 5:50:56 AM10/4/16
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

|   Eble taugus la ghenerala kaj sinteza "trikotjako" (responda al la germana Strickjacke).

Certe. Ĉu eble ankaŭ la pli simpla (laŭsone) lana jako?

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Oct 4, 2016, 8:46:35 AM10/4/16
to la-bona...@googlegroups.com

Ne nepre lana. En cxi tiu momento, ekzemple, mi surmetas kotonan trik(ot)jakon (tiun lanan mi surmetos kiam estos pli malvarme).

Ghis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 4 ottobre 2016 11:51


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Svetro/pulovero/pulovro

 

Antonio:

--

Leo De Cooman

unread,
Oct 4, 2016, 4:56:49 PM10/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/10/2016 om 11:34 schreef Antonio De Salvo:
Eble taugus la ghenerala kaj sinteza "trikotjako"

Laŭ PIV jako estas
Vira vesto, malfermebla ĉe la antaŭa parto, manikhava, kovranta la korpon de la ŝultroj ĝis proks. la koksoj.

Do certe ne "pulovro".

Amike salutas Leo


Antonio De Salvo

unread,
Oct 4, 2016, 5:21:06 PM10/4/16
to la-bona...@googlegroups.com

Estas amuze rigardi kiom da diferencaj tipoj de brustovesto ekzistas, kaj precipe kiom da terminoj ekzistas ecx en la angla por la sama objekto, depende de kia “angla” lingvo temas (brita, usona, auxstralia, sudafrika…):

https://en.wikipedia.org/wiki/Sweater

Se tiel, mi rezignas mian komencan kontraùstaron, kaj mi komencas opinii, ke estas sencele sercxi internacie kompreneblan terminon en Esperanto, sed oni devas kontentigxi pri gxeneralaj vortoj (trikotajho, brustovesto), se oni ne nepre bezonas klarigi la detalojn per aldonajhoj (fermita aù nefermita, kun aù sen butonoj, kun tirfermilo, senkoluma, altkoluma, rondkoluma, kun aù sen manikoj ktp).

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: martedì 4 ottobre 2016 22:57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: Svetro/pulovero/pulovro

Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2016, 6:48:07 AM10/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/10/2016 om 23:21 schreef Antonio De Salvo:

Estas amuze rigardi kiom da diferencaj tipoj de brustovesto ekzistas, kaj precipe kiom da terminoj ekzistas ecx en la angla por la sama objekto, depende de kia “angla” lingvo temas (brita, usona, auxstralia, sudafrika…):

https://en.wikipedia.org/wiki/Sweater

Jes, tiu paĝo estas belega ekzemplo de sensencaj lingvaĵoj. Supozeble temas pri "komercocele inventitaj vortoj".
Esperanto estu serioza lingvo, taŭga por klaraj komercaj proponoj. En la nuntempaj reklamoj mi ofte tute ne komprenas, pri kio temas (ekzemple "leggings" estas uzata por indiki ŝtrumpojn en '"nederlandlingvaj" reklamoj. La nomoj de diversaj piedvestoj estas en la "nederlanda" sensence transprenitaj el fremdaj lingvoj, sendube pro komercaj celoj).

Se tiel, mi rezignas mian komencan kontraùstaron, kaj mi komencas opinii, ke estas sencele sercxi internacie kompreneblan terminon en Esperanto, sed oni devas kontentigxi pri gxeneralaj vortoj (trikotajho, brustovesto), se oni ne nepre bezonas klarigi la detalojn per aldonajhoj (fermita aù nefermita, kun aù sen butonoj, kun tirfermilo, senkoluma, altkoluma, rondkoluma, kun aù sen manikoj ktp).

Mi tute konsentas kun vi. Mi kredas, ke ni estas sur la bona vojo. Sed tio ne signifas, ke ni jam atingis la celon...

Ni ĉiuj verŝajne konsentas, ke temas pri vestaĵo.
Ĉu ĝi estas torsovestaĵo (torso laŭ PIV estas "la supra parto de homa korpo, ampleksanta la ŝultrojn kaj la bruston"), ĉu ĝi estas "brustovesto" (laŭ mi ne, ĉar pulovro ja kovras ankaŭ la ŝultrojn), ĉu ĝi estas dorsovestaĵo (laŭ mi ne, ĉar pulovro ankaŭ kovras la antaŭan parton de la torso)?
Ĉu ni konsentas pri torsovest(aĵ)o?
Poste ni povos aldoni la taŭga(j)n adjektivo(j)n.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Oct 8, 2016, 5:06:54 AM10/8/16
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Jes ja, mi opinias, ke torsovestaĵo estas bona vorto precizigebla pere de adjektivo.
Amike, Pjer.

lowenstein, anna

unread,
Oct 8, 2016, 5:21:08 AM10/8/16
to la-bona...@googlegroups.com, L...@de-cooman.be, Leo De Cooman
2016-10-08 10:06 GMT+01:00 Pjer <pj...@ozone.net>:
Jes ja, mi opinias, ke torsovestaĵo estas bona vorto precizigebla pere de adjektivo.

Tio estas vortara difino, ne vorto kiun la homoj normale uzus en sia ĉiutaga parolado. En la Tekstaro mi trovis 16 trafojn por "pulovero" de ses malsamaj verkistoj (laŭ mia takso), kaj neniom por "pulovro" kaj "svetero".

Estus pli utile proponi al la Akademio oficialigi la vorton "pulovero" ol mem inventi alternativojn, kiuj ne estos uzataj. Ankaŭ al tiu vorto eblus aldoni adjektivojn laŭnecese, ekz. "senmanika".

Kore,
Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages