Re: fridujo, friska

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 9, 2009, 8:06:32 PM3/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
jes, vi povas grumbli, sed frida kaj friska uzatas por indiki temperaturojn
super nul gradoj celsiusaj, kaj frosti por temperaturoj sub tio. Friska ecx
povas indiki temperaturon de 20 gradoj...
"malvarmsxranko" eble uzeblas, sed nur uzatos se temas pri ujo en kiu la
temperaturo
ne klare restas sub aw super nul gradoj.

la angla vorto cetere estas ne frige, sed fridge

Se vortaroj diras ke frida (aw friska) *egalas* al malvarma, la vortaroj
simple ne tawgas tiupunkte.

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2009, 6:53:48 AM3/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
ronaldo:

> frida kaj friska uzatas por indiki temperaturojn
> super nul gradoj celsiusaj, kaj frosti por temperaturoj sub tio. Friska ecx
> povas indiki temperaturon de 20 gradoj...
>

mi kredas, ke ĉefe ili estas uzataj de poemverkistoj, kiuj bezonas
kelkajn malpliajn silabojn aŭ kiuj donas al friska ĉiujn kunligojn,
kiujn la simila radiko havas en la naciaj lingvoj.

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages