Budapeshta Ekzameno

4 views
Skip to first unread message

Emilio Cid

unread,
Apr 21, 2011, 11:55:12 AM4/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Chu vi jam audis tiun skechon ?
 
Polio, Pollando, Polujo, ata, ita, kaj aliaj amuzajhoj:
http://www.ipernity.com/doc/69959/10303918

Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2011, 12:02:26 PM4/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
> ᅵChu vi jam audis tiun skechon ?

Dankon, Emilio! Mi mem jam aŭdis ĝin.

Amike

Renato


-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

Nakai Cuneo

unread,
Apr 24, 2011, 1:51:08 AM4/24/11
to la-bona...@googlegroups.com, er...@yahoogroups.jp
Estimata Renato Corsetti kaj cxiuj listanoj:
 
Bv. nuligu la vorton "propedeuxtiko", kiu estas tre tre malfacile por azianoj memori.  Uzu la vorton "enkonduko" anstatauxe.
 
Esperas vian varman konsenton.
 
                                                       NAKAI Tuneo
-
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

José Antonio Vergara

unread,
Apr 24, 2011, 11:48:13 AM4/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
mi kredas ke "propedeutiko" estas anstatauebla per
"lingvolernofaciliga", chu ne?

amike,

Jose' Antonio Vergara

2011/4/24 Nakai Cuneo <t-n...@t07.itscom.net>:

José Antonio Vergara

unread,
Apr 24, 2011, 11:56:19 AM4/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Do, ekz. "estus dezirinde havi rigorajn, objektivajn esplorojn por
esti certaj chu ekzistas la supozata lingvolernofaciliga avantagho de
Esperanto"

Antonio De Salvo

unread,
Apr 24, 2011, 12:13:17 PM4/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara:

>mi kredas ke "propedeutiko" estas anstatauebla per
"lingvolernofaciliga", chu ne?

Laux mi, ne; propedeuxtiko" (el du grekaj vortoj kiuj signifas "antaux"+instrui) egalas simple al "antauxinstruo", lerno-preparo; mi dirus "(baza) enkonduko".
Propedeuxtiko povas koncerni cxiujn fakojn, ne nur lingvojn; kaj gxi ne enhavas la ideon "faciligo", sed la ideon "instruo", "preparo", "pretigo".
Gxis
Antonio De Salvo

José Antonio Vergara

unread,
Apr 24, 2011, 12:16:33 PM4/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio de Salvo:

> Propedeuxtiko povas koncerni cxiujn fakojn, ne nur lingvojn; kaj gxi ne enhavas la ideon "faciligo", sed la ideon "instruo", "preparo", "pretigo".

Dankon. Vershajne vi pravas.

Eble do "lernopretigo" au "lernopreparo", char "enkonduko" shajnas al
mi tro ghenerala.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Apr 24, 2011, 2:29:01 PM4/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Nakai Cuneo, Jose' Antonio kaj Antonio pro viaj mesaĝoj pri propedeŭtiko.

Proantaŭaj diskutoj jam forgesitaj de mi, ni iam registris ĉi tiun linion:

propedeŭtikᅵo [zam] → lernᅵfacilᅵigᅵo, lernᅵpretᅵigᅵo

Mi kredas, ke lernfaciligo venas de la uzo de Helmar Frank. Esence ni havas la du konceptojn esprimitajn en la lastaj mesaĝoj. Ĉu la propono de Nakai Cuneo estas akceptebla, eventuale en la formo "(baza) enkonduko"?

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 26, 2011, 9:04:48 AM4/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
La kerno de la signifo de "propedeutiko" estas, ke ghi estas
"prepara", NE ke ghi estas "preparo". Ghi estas "speco de studo,
lernado", kaj ghi do NE povas nomighi "preparo" nek "pretigo" nek
"faciligo". nek "enkonduko". char ghi NE enkondukas la studadon, sed
estas studado mem ("lernfaciligo" kaj "lernpretigo" signifas
"faciligi kaj pretigi la lernadon", sed propedeutiko estas la lernado
mem, kvankam komenca, enkonduka).
La jamaj alternativoj do estas tute malghustaj.
Malgrau ghiaj lastaj literoj "ik", "propedeutiko" simple estas
"komenca studo, lernado", okazanta antau plua, precipa, studo. Ghi do
estas "antaustudo" (au la malpli simpla "enkonduka studo".

> Dankon, Nakai Cuneo, Jose' Antonio kaj Antonio pro viaj mesag^oj pri
> propedeu(tiko.
>
> Proantau(aj diskutoj jam forgesitaj de mi, ni iam registris c^i tiun
> linion:
>
> propedeu(tik·o /[zam]/ ? lern·facil·ig·o, lern·pret·ig·o


>
> Mi kredas, ke lernfaciligo venas de la uzo de Helmar Frank. Esence ni

> havas la du konceptojn esprimitajn en la lastaj mesag^oj. C^u la propono


> de Nakai Cuneo estas akceptebla, eventuale en la formo "(baza) enkonduko"?
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato....@esperanto.it
>

renato corsetti

unread,
Apr 26, 2011, 9:57:11 AM4/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

> Ghi do
estas "antaustudo" (au la malpli simpla "enkonduka studo".

Bone. Se neniu protestas, ni povas aldoni la variaĵon "enkonduka studo".

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Apr 26, 2011, 5:00:27 PM4/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Malgrau ghiaj lastaj literoj "ik", "propedeutiko" simple estas
> "komenca studo, lernado", okazanta antau plua, precipa, studo. Ghi do
> estas "antaustudo" (au la malpli simpla "enkonduka studo".

En PIV ĝi aperas kiel "instruado", ne kiel "studado" ...

Stranga (por mi) vorto. Eble estus bona ideo kontroli la nacilingvajn vortarojn
(tiujn kiuj enhavas similan vorton).

En la angla, por la substantivo oni havas, pli malpli: "enkonduko al temo aŭ
fako" [1] (Oxford) kaj "tio kio provizas preparan aŭ enkodukan instruadon"[2]
(Vikivortaro).

En la franca, laŭ la Vikivortaro franca la traduko estas "prepara".

> propedeu(tik·o /[zam]/ ? lern·facil·ig·o, lern·pret·ig·o

Tiuj eblecoj iom malfacile pravigeblas per la PIVa difino kaj ankaŭ per la
nacilingvaj difinoj.

Mi sugestus:

propedeŭtiko: enkonduka instruado, prepara instruado.

Bedaŭrinde oni tro ofte forgesas aldoni "lingv" kiam temis pri lingvoj, la ĉefa
uzado en esperanto. Do eble oni devus agnoski la (maloftan) nunan uzadon, en la
esperanta:

propedeŭtiko: (lingv)enkonduka instruado, (lingv)prepara instruado.

[1] http://oxforddictionaries.com/view/entry/m_en_us1281134#m_en_us1281134
[2] http://en.wiktionary.org/wiki/propaedeutic

José Antonio Vergara

unread,
Apr 26, 2011, 9:49:12 PM4/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

> Mi sugestus:
> propedeŭtiko: enkonduka instruado, prepara instruado.

bonege! (lau mi)

> Bedaŭrinde oni tro ofte forgesas aldoni "lingv" kiam temis pri lingvoj, la
> ĉefa uzado en esperanto.  Do eble oni devus agnoski la (maloftan) nunan
> uzadon, en la esperanta:
>
> propedeŭtiko: (lingv)enkonduka instruado, (lingv)prepara instruado.

Tute jes. Tial ke oni kutime ripetas en Esperantujo tiun frazon pri iu
"propedeutika valoro de Esperanto", shajnis al mi normale uzi la
vorton "lingvo" en la kunmetita bonlingva vorto anstataua al
"propedeutiko".

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2011, 10:09:36 AM4/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo kaj Jose' Antonio,

mi ŝanĝis la linion al:

propedeŭtikᅵo [zam] → enᅵkondukᅵa instruᅵadᅵo, preparᅵa instruadᅵo (en Esperanto oni uzas la koncepton ĉefe pri 'la propedeŭtika/enkonduka valoro de Esperanto rilate al aliaj lingvoj')

Nun la problemo estas konvinki la esperantistojn paroli pri la "enkonduka valoro de Esperanto".

José Antonio Vergara

unread,
Apr 27, 2011, 10:17:18 AM4/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> mi ŝanĝis la linion al:
>
> propedeŭtik·o [zam] → en·konduk·a instru·ad·o, prepar·a instruad·o (en

> Esperanto oni uzas la koncepton ĉefe pri 'la propedeŭtika/enkonduka valoro
> de Esperanto rilate al aliaj lingvoj')

bone!

> Nun la problemo estas konvinki la esperantistojn paroli pri la "enkonduka
> valoro de Esperanto".

Eble tiel: "lingvolerno-enkonduka valoro de Esperanto"

José Antonio

Eduardo Trápani

unread,
Apr 27, 2011, 10:34:13 AM4/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
> propedeŭtik·o /[zam]/ → en·konduk·a instru·ad·o, prepar·a instruad·o /(en

> Esperanto oni uzas la koncepton ĉefe pri 'la propedeŭtika/enkonduka valoro de
> Esperanto rilate al aliaj lingvoj')/

Mi sugestas: "... ĉefe pri 'propedeŭtika/lingvenkonduka valoro ..." (aldoni
"lingv" antaŭ "enkonduka")

> Nun la problemo estas konvinki la esperantistojn paroli pri la "enkonduka valoro
> de Esperanto".

La uzado de propedeŭtika en tiu kunteksto, sen ia ajn mencio pri lingvoj estas
almenaŭ duonfuŝa. Nia samsignifa vorto ne igos ĝin bona.

Ili daŭre devos iel mencii la koncepton "lingvo" en la frazo kaj decidi ĉu ili
celas instruadon aŭ lernadon. Surbaze de nia linio ili povus simple uzi:
"lingvoprepara valoro" aŭ "lingvenkonduka valoro" kiuj laŭ mi same bone kaj pli
klare esprimas la aferon.

Tial mi sugestas tiun etan modifon supre, kiu lasus la linion ĉi tiel:

propedeŭtik·o /[zam]/ → en·konduk·a instru·ad·o, prepar·a instruad·o /(en
Esperanto oni uzas la koncepton ĉefe pri 'la propedeŭtika/lingvenkonduka valoro
de Esperanto rilate al aliaj lingvoj')/

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2011, 10:54:06 AM4/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

> ᅵTial mi sugestas tiun etan modifon supre, kiu lasus la linion ĉi tiel:

Ŝanĝita!

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 28, 2011, 8:27:33 AM4/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi nun samopinias pri chi lasta propono.

Nakai Cuneo

unread,
Apr 28, 2011, 8:05:31 AM4/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Corsetti, Eduardo, Jose Antonio kaj Antonio De Salvo:
 
Nakai el Japanio skribas:
Mi komprenas ke la vorto "propedeuxtiko" signifas "enkonduka instruado".
Tamen vi cxiuj ne konsentas ke la vorto estas tre tre malfacile memori por azianoj. Vi ne estas tutmondecaj.
Enkonduko mem signifas ke gxi estas la unua pasxo eniri en iun ajn fakon, kiu estas sufixcxe anstatauxi la vorton "p;ropedeuxtiko".
 
Amike,                                                NAKAI Tuneo  
----- Original Message -----
Sent: Wednesday, April 27, 2011 11:54 PM
Subject: (la bona lingvo) propedeuxtiko

Eduardo:
--

Renato Corsetti

unread,
Apr 29, 2011, 8:59:31 AM4/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai Cuneo:
>ᅵᅵ Tamen vi cxiuj ne konsentas ke la vorto estas tre tre malfacile memori por azianoj. Vi ne estas tutmondecaj.
Vere, ni estas la solaj, kiuj en la fino akceptis vian ideon. Helpu nin per konvinkado de pli da japanoj, kunlabori kun ni kaj kun Tutmondeca Esperanto, http://www.bonalingvo.org/index.php/Tutmondeca_Esperanto.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages