I: (la bona lingvo) R: damn-i

2 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Feb 10, 2013, 6:18:39 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: mercoledì 11 gennaio 2012 12:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: damn-i

 

Mi samopinias kiel Marcos.

Persone, lauxokaze mi uzas “damne!” ekkrie, samvalore kiel “diable!” aux “malbenon!”, sendistinge pri ilia nuanca diferenco.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 11 gennaio 2012 11:06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) damn-i

 

"Kondamni" estas "deklari iun/ion puninda/riprochinda/malprava" (germane "verurteilen", angle "condemn" au "convict"), "damni" estas "deklari iun puninda per la suferoj de la infero" (germane "verdammen", angle "damn") kaj "malbeni" estas "alvoki la dian malfavoron sur iun" (germane "verfluchen", angle "curse"). Temas pri tri sufiche malsamaj signifoj, tiel ke mi ne opinias ke oni povas anstatauigi "damni" per "kondamni" au "malbeni".

Chiuokaze, "damn/" ankau estas jam tre enradikighinta kiel bazvorto por slangaj koler-esprimoj en parola Esperanto (almenau inter nuntempaj junuloj), ekzemple "damnite!" kaj "damnajho!".

Mi preferus oficialigi "damn/i" ol listigi ghin en SSV.

Amike,
Markos

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Feb 10, 2013, 6:19:46 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 12 gennaio 2012 12:42


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: damn-i

 

Renato:

Dankon, Thu!

>   chết tiệt
: ĉiuj mortintaj, senescepte. Ofte uzata por insulti aŭ malbeni: đồ chết tiết! damne al vi! bệnh chết tiệt: damnita malsano.

>Estas tre interese, ke en la dialekto de Romo oni uzas similan esprimon: li mortacci tua = la aĉaj mortintoj de via familio, por insulti homon aŭ simple por diri "damne al vi!".

Ecx pli interese, ke cxiam en la roma dialekto, se oni volas prigravigi la insulton, oni aldonas al la malbeno “fi-mortintoj viaj” la voston “kaj de via avo”. La kialo de cxi tiu aldono datigxas de la malnov-Roma epoko (ni diru, antaux dumil jaroj), cxar tiam la parencaj rilatoj limigxis al tri sxtupoj (la subjekto, la patro kaj la avo), kaj aldonante “kaj de via avo” oni celis plivastigi la malbenon gxis pli malnova tempo kaj pli ampleksa familia rilato (iusence, samkiel en la vjetnama oni celas “cxiujn mortintojn, senescepte”).

 

Alia insulto tipa de la roma dialekto estas “va’ a morì ammazzato” = “mortu mortigite”, parenca al la vjetnama

 

chết giẫm: morti sur la vojo, sen sepulto (ofte uzita kiel insulto). Đồ chết giẫm! Damne al vi!

 

gxis

Antonio

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2013, 7:23:02 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Dankon, Antonio! Vi estu maldamnita ĉar vi estas maldamninda. Mi komprenas, ke ni decidis ke la radiko "damn-i" devas esti oficialigita.

Mi atendas proponon pri difino.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages