Re: salamo

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 5, 2009, 6:53:46 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
[Anna, vi maltrafis nenion]

Mi tute subtenas la difinon/priskribon far Marcos.

Mi ne subtenas la priskribon en PIV, cxar
- "dika" en si mem nenion diras
- "farcxita" law mi ne aplikeblas al kolbasoj
- "farcxita malmole" estas esprimo kiun mi ne komprenas
- mi kredas ke ankaw ekzistas salamoj el bova viando

Cetere neniu klarigis al mi kio estu *seka* kolbaso..

gxis, Ronaldo N


Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 3:47:01 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis kun atento ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu temo. La situacio ŝajnas al mi iom pli malsimpla ol ĝi aspektas unuarigarde, se ni vastigas la esploron al ĉiulandaj (eĉ nur eŭropaj kolbasoj) [cetere la bildo sendita de Anna por montri italan "salamon", fakte montras italan "salsiccia", kiun mi nepre nomus kolbaso - oni povas manĝi ĝin nur post kuirado].

Mi konsentas ke kolbaso estas la plej ĝenerala vorto kaj ke salamo estas subspeco de tio. Rigardante la sintenojn de ĉiuj, kiuj iras de: "salamo laŭ la 15-a regulo" al "nur kolbaso aŭ morto", mi kredas ke la registrita propono de Marcos ankoraŭ estas bona kompromiso:

salam·o ~ spic·kolbas·o, sek·a kolbas·o (laŭbezone kun aldona specifiga vorto, ekzemple "hungara spickolbaso")
Cetere neniu klarigis al mi kio estu *seka* kolbaso.
Oni povus diri ankaŭ, laŭ mi, malmola. Normalaj kolbasoj estas molaj kaj oni kuiras ilin. Malmolaj kolbasoj estas malmolaj oni faras el ili tranĉaĵojn kaj manĝas ilin nekuiritajn.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Feb 6, 2009, 3:53:13 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi legis kun atento ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu temo. La situacio ŝajnas al mi iom pli malsimpla ol ĝi aspektas unuarigarde, se ni vastigas la esploron al ĉiulandaj (eĉ nur eŭropaj kolbasoj) [cetere la bildo sendita de Anna por montri italan "salamon", fakte montras italan "salsiccia", kiun mi nepre nomus kolbaso - oni povas manĝi ĝin nur post kuirado].

Mi ne diris, ke la bildo montras salamon. G’i montras nekuiritajn italajn kolbasojn! Mi sendis g’in por montri, kiom ili malsamas de la germana kolbaso.

Anna


Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 5:40:05 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi ne diris, ke la bildo montras salamon. G’i montras nekuiritajn italajn kolbasojn! Mi sendis g’in por montri, kiom ili malsamas de la germana kolbaso.

En ordo. Mi miskomprenis.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages