Ĉu eble Google preteratentas vortoj dike skribitajn?
Guglo certe trovas la dike skribitajn vortojn en nia listo. Ekzemple, tajpante 'sadhuo simplaj' ĉe Guglo, unu trovaĵo estas nia listo.
Tamen problemo estas, ke nia listo havas tre malaltan rangon ĉe Guglo. Mi elprovis multajn el la novradikoj en nia listo, kaj ĉe neniu el ili nia listo aperas inter la unuaj dek trovoj de Guglo. Nur per aldono de "simplaj" aŭ "bonalingvo" oni ricevas nian liston inter la unuaj dek trafoj.
Por ricevi pli altan rangon ĉe Guglo, necsus ke pli da paĝoj ligu al ĝi. Do ĉiu listano, kiu havas personan retpaĝaron aŭ blogon, konsideru ligi al nia listo. (Sed ni certe ne amase kreu retpaĝojn nur por amase ligi al nia listo; tion povus rimarki Guglo, kaj tiam ĝi povus tute forigi nian liston el sia serĉindekso.)
Estas tiel: por esti facile trovebla per Guglo, oni jam devas esti populara.
Amike,
Marcos