nadl-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2009, 3:48:31 AM2/7/09
to °listo 'la bona lingvo'
Pro diskuto en alia listo oni sugestis la linion:

nadl-o [8oa] = (kompas-)montr-il-o, indik-il-o

Kion vi pensas?

Renato

Pilar Otto

unread,
Feb 7, 2009, 4:21:51 PM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Pro diskuto en alia listo oni sugestis la linion:
>
> nadl-o [8oa] = (kompas-)montr-il-o, indik-il-o
>
> Kion vi pensas?

Kiam mi unue legis tiun vorton antaux multaj jaroj, mi pensis, ke gxi estas
nenecesa, cxar ni jam havas "pinglo" (la baza signifo de la germana "Nadel",
laux mia tiama supozo - sed eble pinglo devas havi "kapeton"). Mia E-norvega
vortaro diras "nål, stift" (pinglo, najleto); sed "stift" estas ankaux tiu
"nadlo", kiu sekvas la sulkon de vinila disko; tiu versxajne estas nek
pinglo, nek najleto.

Lauxte kaj nemature pensante,
Otto

Leo De Cooman

unread,
Feb 7, 2009, 5:00:32 PM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Pro diskuto en alia listo oni sugestis la linion:
nadl-o [8oa] = (kompas-)montr-il-o, indik-il-o
Kion vi pensas?
__
Por mi tio estas akceptebla vorto por nadlo en ĉi tiu signifo. Sed kiel mi nomu ekzemple la ŝtalajn relative sveltajn cilindretojn en "lagroj", kiujn ni nun nomas "nadlolagroj"? (Nederlande "naaldlagers")?
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2009, 5:31:41 PM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Sed kiel mi nomu ekzemple la ŝtalajn relative sveltajn cilindretojn en "lagroj", kiujn ni nun nomas "nadlolagroj"? (Nederlande "naaldlagers")?
Vi devas diri al ni, ĉar mi apenaŭ komprenas pri kio temas.

Amike

Renato


Grosjean Mireille

unread,
Feb 10, 2009, 6:55:36 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pri montrilo, indikilo, bonege. Nepre ni ni miksu kun pinglo, kiu pikas kaj vundas. La funkcio, rolo , estas tute malsama. Tamen la formo similas. En la franca ambaù estas aiguille, bedaùrinde....
 
Mirejo

2009/2/7 Pilar Otto <pil...@online.no>
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2009, 7:08:18 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Grosjean Mireille wrote:
Pri montrilo, indikilo, bonege. Nepre ni ni miksu kun pinglo, kiu pikas kaj vundas. La funkcio, rolo , estas tute malsama.
Mi dividis la signifojn per ;

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages