Lau mi, Marcel ne volis ironii.
Ankau por italoj, la Esperanta radiko "brav-" estas malvera amiko. Nur en la klera, arkaika, literatura itala "bravo" egalas al la Esperanta "brava" (kuragxa, fortanima); en la nuntempa komunuza itala, "bravo" signifas "lerta" (oni pensu je la krioj favore al artisto: bravo! = lerta!), kaj pro mal-koncepto ankau la malon: "fare il bravo" povas signifi jen "konduti bone, saghe" (ekzemple kiel admono, invito al knabo), jen "konduti arogante/ fieracxe" (ekzemple se mi diras: "fa il bravo perché è protetto = li kondutas arogante char li estas protektita), jen - ghuste lau la opinio de Marcel - "konduti fanfarone" (ekzemple se mi diras: "fa il bravo perché la cosa non lo tocca = li kondutas fanfarone, cxar la afero ne tushas lin). En la deksepa jarcento, en la tiama hispan-regata norditala regiono Lombardio, "bravo" estis ghuste la nomo de perfortemuloj/ arogantuloj je la servo de same perfortemaj/ arogantaj mastroj (en la romano "La Gefianchoj" de Alessandro Manzoni ili rolas abunde). Kaj, chiam en la itala, "bravo" povas ankau esprimi la mal-koncepton "huligana, vandalisma, senbrida, senrespekta" (ekzemple, "notte brava" estas nokto dum kiu oni agas vandale).
La esperanta "braveco" respondas en la itala al "valore"; ekzemple, "medalo pro milita braveco" estas en la itala "medaglia al valor militare" (oni rimarku, kiom multe la itala similas al Esperanto, sed ne chiam koincide: tio unuflanke helpas che parkerigo kaj kompreno, sed aliflanke povas estigi embarasajn miskomprenojn).
Ankau en la hispana brav- estas malvera amiko: la fama "Costa brava" estas marbordo "kruta, apika".
Amike
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: domenica 23 ottobre 2016 10:35
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) bravur-o
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.