paralelepiped-o, kvadr-o, later-o, edr-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 5:11:47 PM5/11/12
to °listo 'lbl'
Mi relegis amason da mesaĝoj pri ĉi tiuj vortoj.  Mi konkludis, ke la malsamecoj inter ni estas tiom grandaj, ke ne eblas fari ion pri ili. Mi transmetas la problemon al la estonteco, kiam oni povos pli facile konsideri kiel oni diras ilin en la ĉina, japana kaj indonezia.

Mi volas nur atentigi ke la frazo de Anna:
-------------------------

Cetere, en la angla oni tre simple nomas lateron “flanko”, kaj edron “face” (vizaĝo). Do, eĉ en matematikaj tekstoj oni diras, ke triangulo havas tri flankojn, aŭ ke kubo havas ses vizaĝojn.
Laŭ Wikipedia: The suffix -hedron is derived from the Greek word hedra which means face. La vorto “faco” estis oficialigita en la 8a OA (“faceto” jam estis Fundamenta). Laŭ PIV “edro” estas “Faco de plur~” – ĝi difinas la kapvorton per la kapvorto mem! Ĉiuokaze, “edro” estas tutsimple faco en plurfaca geometria formo. Ĝi estas nenecesa; sufiĉas “faco”.
-------------------------

estas tiel naive klara, ke oni devus enĉizi ĝin sur  la kovrilo de ĉiuj libroj pri matematiko.

Ĉiuokaze ni atendu pli bonajn tempojn.

Amike

Renato

 

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages