irigaci-o

3 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 22, 2015, 8:30:40 AM3/22/15
to ED.BLdiskutlisto
ĉu akvoŝprucigado aŭ akvumado aŭ akvoaspergado
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2015, 10:40:28 AM3/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
|   ĉu akvoŝprucigado aŭ akvumado aŭ akvoaspergado
Mi flankas kun De Salvo: akvumado

Vere PIV estas danĝero kontraŭ la publika mensa sano. Ĝi havas tri vortojn: irigacio, irigacii kaj irigatoro.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Mar 22, 2015, 11:40:13 AM3/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 22/03/2015 15:40, Renato Corsetti ha scritto:
> J-K Rinaldo:
>> | ĉu akvoŝprucigado aŭ akvumado aŭ akvoaspergado
> Mi flankas kun De Salvo: akvumado
>
> Vere PIV estas danĝero kontraŭ la publika mensa sano. Ĝi havas tri vortojn:
> irigacio, irigacii kaj irigatoro.
la afero estas ke la tri vortoj taŭgas por la hejma ĝardeno.
Sed temante pri entreprena afero de agrikulturisto, la tri vortoj ne tiom taŭgas.
J-K Rinaldo

BertoSchumann

unread,
Mar 22, 2015, 6:17:08 PM3/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
ĉu akvoŝprucigado aŭ akvumado aŭ akvoaspergado
J-K Rinaldo

Mi vidas 4 diversajn sencojn

akvoŝprucigado: Ŝpruci signifas fluigi akvon per aparato, do pli forte ol eblas en naturo. Oi povas ŝpruci akvon por akvumi plantojn, la polico pli altpreme ŝprucas akvon kontraŭ demonstraciantojn, oni povas altpreme ŝpruci akvon por purigi aŭton, ĝardenan muron, biciklon

akvumado: La senco estas tre larĝa: iel doni akvon. La ago povas estis intenca (irigacii) aŭ ne (alta akvo de rivero akvumas kampojn, marĉon)

irigacio: Temas pri arta/industria akvumado/akvigado, pasintece por kanaletoj, moderne per ŝprucigado

akvoaspergado:
Oni ŝprucas nur gutojn aŭ vaporon, per ŝprucbotelo aŭ fingroj, ekz. sur foliojn de endoma planto aŭ en religia ago. En Greziljono oni ŝprucetas kontraŭbakterian likvaĵon sur tablon antaŭ viŝi per spongo

Pjer

unread,
Mar 23, 2015, 4:59:31 AM3/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
Akvumi  kompreneble taùgas, oni povas precizigi per: akvoprovizi, sed tute ne per: akvoŝprucigado aŭ akvoaspergado, temas pri aliaj aferoj, kiujn klarigis Bert.
Tamen irigacio malsimilas al subakvigo, tiam alvenas tro da akvo.
Amike, Pjer.


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages