R: (la bona lingvo) Re: "roaming" tarifoj

5 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Jul 1, 2013, 3:26:00 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

Eble mi maltrafis parton de la diskuto, do mi ne vidis eventualan diskuton pri ĉi tiu termino. La vorto “roaming” en la angla signifas “vagado” aŭ simile, do la angla termino mem estas ne travidebla por anglalingvanoj – alivorte, necesas scii pri kio temas.

 

Ĉu temas normale pri eksterlandaj vokoj – kaj al kaj el eksterlando? Do, ĉu temas pri “eksterlanda telefonado”? Ankaŭ la suba propono pri “dumvojaĝa telefontarifo” ŝajnas al mi bona, sed mi ĉiam supozas, ke “roaming” rilatas nur al eksterlandaj vokoj. Ĉu ĝi rilatas ankaŭ al enlandaj vokoj? Mi uzas la italan servilon TIM, sed la servilo devus esti sama en iu ajn parto de Italujo.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: domenica 30 giugno 2013 23.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: renato....@esperanto.org
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: "roaming" tarifoj

 

Ĉu povus esti "intermov-telefonia tarifo", aŭ io proksima? Tiukaze ni ignoras la situacion de itinereco de la alitelefonserva aŭ alitelefonkompania uzanto.

Se, tamen, ni preferos elstarigi tiun itinerecon, ni povos diri eble DUMVOJAĜA/DUMFORESTA TELEFONTARIFO.

Se ni nepre volos reliefigi la alilokan telefonkompanion, eble ni povos diri INTERTELEFONSERVA aŭ INTERTELEFONKOMPANIA TARIFO.

 

Nu, tio estas nur instigiloj.

 

Vidu, ke ni estas en la difina periodo, kiu penas priskribi la aferon per ties propra funkcio. 

2013/6/30 J-K Rinaldo de Padova.IT.EU <espera...@libero.it>

 

|   Kiel traduki la tiel konataj telefonaj tarifoj je roaming?

Ĉu 'inter-servaj tarifoj'?

 

En Komputeko estas bonan propon
 roaming > retmigri

tial eble "retmigraj tarifoj"
J-K Rinaldo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 



--

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06-9575 713

anna.lo...@esperanto.org


Renato Corsetti

unread,
Jul 1, 2013, 3:52:28 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|   Ĉu ĝi rilatas ankaŭ al enlandaj vokoj? Mi uzas la italan servilon TIM, sed la servilo devus esti sama en iu ajn parto de Italujo.

Laŭ Vikipedio (maksimumo de miaj teĥnikaj scioj) jes. Per ĝi vi rajtas telefoni en Itlaujo mem al alia telefonposedanto, kiu estas ligita al la kompanio Wind.

Pro tio mi proponis "interserva" aŭ "interkompania" tarifo. Mi nun ankaŭ pensas, ke en la itala la vorto "roaming" (elparolata 'roming' aŭ 'roaming') estas ofte uzata en la senco ne nur de tarifo sed de stato/ago: sto telefonando in roming = mi estas telefonanta interservile. Ofte oni uzas ĝin por internaciaj vokoj, en kiuj la interserva ligo estas nepra.

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Jul 1, 2013, 5:55:11 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel uzanto de poŝtelefno, oni kutime havas kontrakton kun la funkciiganto de unu pŝtelefonada reto. Se oni estas en loko ne atingebla por tiu reto (do kutime se oni estas en eksterlando), oni tamen povas uzi sian poŝtelefonon konektiĝante al fremda reto. La funkciiganto de tiu fremda reto havas kontrakton kun la funkciiganto de onia propra reto pri tio, kiom kostas la uzado de tiu fremda reto por la fremda uzanto. La uzo de tia fremda reto estas nomata "roaming" en la angla.

La komputeka esprimo "retmigrado" ŝajnas al mi akceptebla. Laŭ mi ni ne bezonas enkonduki novan terminon, se jam estis proponita relative bona Esperanta esprimo. Por la tarifoj ni do diru "retmigra tarifo".

Amike,
Markos

Josenilton

unread,
Jul 1, 2013, 6:09:15 AM7/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ekpensas, ke interservila estas pli trafa ol INTERSERVA. 

Do, INTERSERVILA TELEFONAĴO; INTERSERVILA RET-ALIRO; INTERSERVILA TARIFO.

Vidu, ke ni jam ekprovas adekvatigi la difinon, zorgante ankaŭ ne trolongigi ĝin. Fine de tiu nia specifa konferenco, eble la aprobota rezulto havos ian neprecizecon, sed espereble ĝi estos minimume klariga.


2013/7/1 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Johan Derks

unread,
Jul 3, 2013, 11:31:57 AM7/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
La termino "interservila" estas al mi la plej klara.
Tamen mi ankorau havas demandon.
Mi jam povas telefoni interservile. Mi jhus estis en Bulgarujo kaj de tie volis telefoni al mia edzino, kiu estis en la sama eksterlanda urbo.
Tial mi ne povis uzi mian enposhtelefonan adresaron, sed devis telefoni shin tra mia poshtelefonregistra lando: Serbujo. Do mi prefiksis 00381.
La servilo de la Serba kompanio tiam peris mian signalon al la Bulgara. Chu tio estas roaming?
Mi havas la impreson, ke kun roaming oni ne bezonas prefiksi la numeron de sia hejmlando, char la servilo de la eksterlando automate prefiksas
telefonnumerojn, kiuj malhavas landan prefikson.
 
Nesciulo
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages