>> oni ofte ne faras tiun netan distingon
Iu alia (cxu Renato?) aldonis
> bone
mi respondas
Ne, tute ne bone! la distingo ja foje decidas cxu la polico
enkarcerigas onin aw ne!
"posedi" similas al "okupi" dum proprajxi estas io alia.
Mi povus senpune acxeti (do ekproprajxi) tankon se mi havus la monon,
sed se mi surstrate
cxehavus (posedus) trancxilon kun dudekcentimetra klingo mi riskas
konfiskon kaj monpunon!
La vorto "proprieto" law mi estas ege malkonvena francismo.
Franclingvuloj rekonus gxin kiel
"propriete'", sed aliaj demandus sin: "kio estas propri(eg)o?"
gxis, Ronaldo N
Mi mem klopodis klarigi, ke el jura vidpunkto estas diferenco inter proprajxi, posedi kaj teni (cxeokaze: por havi punon, suficxas la teno de malpermesita trancxilo, ecx se pri gxi oni havas nek la proprajxon nek la posedon).
Mi tamen aldonis, ke en la komunuza lingvo oni ne tiel subtile distingas, kaj oni parolas (malprecize) pri "posedo" kiel simpla anstatauxajxo de "havo". Komparu la zamenhofajn proverbojn:
posedanto
al posedanto de metio mankas nenio
posedata
bono posedata ne estas sxatata
posedi
al promeso oni ne kredas - kredu, kiu posedas
al tiu cxio cedas, kiu monon posedas
cxiu medalo du flankojn posedas
cxiu propran saĝon posedas
ju pli oni posedas, des pli oni avidas
kiu kapon posedas, kombilon jam trovos
posedo
kun sia tuta posedo kaj heredo
malpli da posedo, malpli da tedo
ne fidu heredon, fidu posedon
gxis
Antonio
Mi tamen aldonis, ke en la komunuza lingvo oni ne tiel subtile distingas, kaj oni parolas (malprecize) pri "posedo" kiel simpla anstatauxajxo de "havo". Komparu la zamenhofajn proverbojn: