>Ni jam havas la listeron
Bonege, ke vi sisteme tralegas la tuton.
>menstruoj monataĵoj (F, Z)
Atendante la opinion de la aliaj mi s'ang'is al:
menstru-o-j [9oa] = monat-a -o-j [zam]
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
> *menstruoj* monataĵoj (F, Z)
Ankaux en la finna la normala termino estas "kuukautiset"
(=monatajxoj, aux "la monataj"). Ankaux kuracistoj uzas gxin (inter si
ili kompreneble povas paroli ian jxargonon). Ekzistas la fremdvorto
"menstruaatio", kiun mi neniam auxdis, kaj mia edzino konfirmas, ke
ankaux sxi neniam auxdis iun ajn praktike uzi gxin.
La finna vorto estas plurala, sed mi vidas neniun kialon teni la
vorton plurala en nia vortaro, do: *menstruo* = monatajxo.
Amike
--
Harri
>La finna vorto estas plurala, sed mi vidas neniun kialon teni la
>vorton plurala en nia vortaro, do: *menstruo* = monatajxo.
En ordo!
En tio ege diferencas la finna kaj la norvega. En Norvegujo nun cxiuj
komprenas "menstruasjon", kaj oni normale - en cxiutaga stilo ne nur
slanga - diras ankaux "mens(en)" (-en estas la difina artikolo). "Det
månedlige" (la (cxiu)monata) impresas literatura-eksmoda. Kiam mi mem estis
juna, ankaux parolantoj de "bokmål" slange uzis la "nynorsk"an vorton "veka"
(la semajno).
Hispane oni diras "(la) regla" ((la) regulo). Lauxdire en la portugala oni
cxiutagastile povas diri "o incómodo" (la neoportunajxo).
Otto