partikl-o

15 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2014, 3:34:24 PM8/31/14
to °listo 'lbl'
En la listo de la oficialigindaj radikoj oni diskutas pri 'partikl-o'.

Laŭ PIV ĝi estas 'tre malgranda peco de materio, precipe pp la eroj de atomo.'

Kion vi pensas pri tio? Ĉu oficialiginda? Ĉu anstataŭebla per 'ero' aŭ 'ereto'?

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 31, 2014, 4:30:03 PM8/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> En la listo de la oficialigindaj radikoj oni diskutas pri 'partikl-o'.
> Laŭ PIV ĝi estas 'tre malgranda peco de materio, precipe pp la eroj de atomo.'
> Kion vi pensas pri tio? Ĉu oficialiginda? Ĉu anstataŭebla per 'ero' aŭ 'ereto'?
Oni povus ankaŭ diri korpusklo.

Sed se ni parolas pri scienca partiklo kiel la alfa-partiklo (la kerno de
heliumo) aŭ de ne diserigebla ero de atomo,
la radiko er- tute ne sufiĉas, laŭ mi
J-K

Guillem GB

unread,
Aug 31, 2014, 6:10:28 PM8/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
En mikroskopa fiziko, partiklo estas laû mi tauĝa vorto; oni diras ke la elektronoj, ktp havas "partiklan ondan naturon"...
(eble fotonoj kaj  aliaj entjeraj spinoj partikloj ne estas "veraj" partikloj ).  la vorton "Partiklo" oni tre ofte uzas en kvantuma fiziko 
Krome,ne forgesu ke  protonoj, neûtronoj, ktp (hadronoj) ŝajnas formitaj de pli malgrandaj partikloj, nomitaj "kvarkoj" (quarks en la angla ) . Do, ŝajnas ke tiuj partikloj ne estas disirigeblaj eroj kaj la bazaj eroj estas kvarkoj.

El diumenge 31 d’agost de 2014 22:30:03 UTC+2, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU va escriure:

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2014, 3:20:51 AM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro ĉiuj mesaĝoj pri 'partiklo'. La afero estas interesa sed tro faka. Se mi devus diri al la apuda kamparano, ke nun oni sukcesis dividi la bazajn partiklojn de atomo, mi certe dirus, ke oni dividis la nedivideblajn erojn de atomo.

Mi ankoraŭ cerbumas.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 1, 2014, 4:50:55 AM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Il 01/09/2014 09:20, Renato Corsetti ha scritto:
Dankon pro ĉiuj mesaĝoj pri 'partiklo'. La afero estas interesa sed tro faka. Se mi devus diri al la apuda kamparano, ke nun oni sukcesis dividi la bazajn partiklojn de atomo, mi certe dirus, ke oni dividis la nedivideblajn erojn de atomo.
Sed la lingvon uzas kaj kamparanoj kaj fakuloj... ĝi devas kontentigi ambaŭ, ĉu?
J-K

Cvi Solt

unread,
Sep 1, 2014, 5:14:15 AM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Estante kamparano - mi opinias ke

"dividis la nedivideblajn erojn de atomo"

ne faciligus la komprenon - kaj preferas la partiklon.

Cvi


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Harri Laine

unread,
Sep 1, 2014, 5:24:13 AM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, 1.9.2014 10:20 +0200:

> La afero estas interesa sed tro faka. Se mi devus diri al la apuda
> kamparano, ke nun oni sukcesis dividi la bazajn partiklojn de
> atomo, mi certe dirus, ke oni dividis la nedivideblajn erojn de
> atomo.

Tiel verŝajne dirus eĉ fizikisto, uzante "erojn" (aŭ "partojn") kaj ne
"partiklojn" en tia frazo. Por "partiklo" pli trafa anstataŭigo estas
"korpeto" aŭ "aĵeto" aŭ "etaĵo" ol "er(et)o". "Ero" komprenigas, ke
estas parto de io pli granda, kaj tio ne ĉiam estas la plej trafa
kompreno pri "partiklo". Sed ĉi tie vi parolas, plene trafe, pri
eroj de atomo.

La vorto "partiklo" estas sufiĉe grava en fiziko (precipe por la
elementaj partikloj), kaj eble meritas esti oficiala. Tio ne signifas,
ke aliaj memklaraj vortoj estu malpermesitaj en Esperanto.

Eble ni tamen aldonu la linion

korpusklo -> korpeto, partiklo

Amike
Harri





















>
> Mi ankoraŭ cerbumas.
>
> Amike
>
> Renato
>
> ~~~
>
> /renato corsetti/
> /renato....@gmail.com/
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google
> Groups "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send
> an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com
> <mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com>.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

--
Harri LAINE

Pjer

unread,
Sep 1, 2014, 10:16:04 AM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Tiuokaze lau mi atomero estas tauga.
 Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2014, 11:13:15 AM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Sed la lingvon uzas kaj kamparanoj kaj fakuloj... ĝi devas kontentigi ambaŭ, ĉu?
Jes, sed se mi devas elekti, mi elektas la kamparanojn.

Marcos Cramer

unread,
Sep 1, 2014, 12:02:00 PM9/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
La kamparano ankaŭ ne bezonas la vorton "elektrono". Sed se ni volas oficialigi ĝin, ni devas difini ĝin, kaj tre malfacilas difini la vorton "elektrono" sen uzi la vorton "partiklo". "Partiklo" ne estas pli fakeca ol "elektrono", do se ni pretas oficialigi "elektrono", kial ne ankaŭ "partiklo"?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2014, 5:48:40 AM9/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
| . . . kaj tre malfacilas difini la vorton "elektrono" sen uzi la vorton "partiklo". "Partiklo" ne estas pli fakeca ol "elektrono", do se ni pretas oficialigi "elektrono", kial ne ankaŭ "partiklo"?
Partiklo sonas al mi tiel bela latina vorto, kies signifo estas "parteto", kaj "ero" en Esperanto. Ĉiuokaze ni aŭdu ankaŭ la opinion de niaj japanaj, ĉinaj kaj vjetnamaj amikoj.
En la araba "darr" kunligita kun radiko, kies signifo estas "disflugigi polvon (do malgrandajn polverojn) ".

Fakte pri elektrono ni devas ankoraŭ diskuti. La fakto ke 'elektro', 'elektrono' kaj 'elektroniko' ne estas kunligitaj estas malfacile klarigebla al esperantista kamparano.

Pjer

unread,
Sep 3, 2014, 5:16:04 PM9/3/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Elektrono prezentas la plej malgrandan elektran ŝarĝon, do ĝi estas elektr'er'o preskau elektr'on'o;
alidirite la elektron'o'j estas simple malkernaj atom'er'o'j.
Amike, Pjer.

Antonio De Salvo

unread,
Sep 3, 2014, 7:39:49 PM9/3/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com

Se mi bone komprenis la klarigon kiun donis al mi mia filo (fizikisto pri elementaj partikloj cxe la Europa Centro pri Nukleaj Esploroj/ CERN en Gxenevo), la “elementaj” partikloj ne konsistas el eroj (kaj gxuste pro tio ili nomigxas “elementaj”), sed ekzistas partikloj konsistantaj el eroj: do, la du terminoj (partiklo kaj ero) ne estas samsignifaj.

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Elementa_partiklo

 

gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: mercoledì 3 settembre 2014 23:16
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: renato....@gmail.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: partikl-o

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Pjer

unread,
Sep 5, 2014, 9:19:20 AM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Prave, er' estas pli preciza ol partikl'; er' signifas unu el la konsistigaj elementoj de tutaĵo, partikl' povas konsisti el eroj, litere ĝi signifas malgranda parto; ekzemple unu parto de atomo, la neŭtrono konsistas el "kvarkoj (quarks)".
Amike, Pjer.


Le jeudi 4 septembre 2014 01:39:49 UTC+2, Antonio De Salvo a écrit :

 ekzistas partikloj konsistantaj el eroj: do, la du terminoj (partiklo kaj ero) ne estas samsignifaj.

 

Elektrono prezentas la plej malgrandan elektran ŝarĝon, do ĝi estas elektr'er'o preskau elektr'on'o;


alidirite la elektron'o'j estas simple malkernaj atom'er'o'j.
Amike, Pjer.

Markos:

| . . . kaj tre malfacilas difini la vorton "elektrono" sen uzi la vorton "partiklo".

 

Josenilton

unread,
Sep 5, 2014, 10:33:17 AM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
Denove ni estas antaŭ termino. Ĝenerale termino estas leksike malpreciza, sed science distingeble necesa. PARTIKLO, krome, estas ja diferenca ol la ĝeneralsenca ERO.


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Josenilton

unread,
Sep 5, 2014, 10:57:11 AM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com

Estas defendinda, tamen, la tezo, ke ĉiu termino havas aŭ povas havi samsignifan ekvivalenton en la ĝenerallingva uzado, prenante kiel bazon la difinon de la teknika afero, jen ĝi estas konkreta, jen ĝi estas abstrakta, eĉ se la rezulta ĝeneraluzinda nomo estos longa kaj plena je morfemoj. Ĉu ne vere?

Pjer

unread,
Sep 5, 2014, 6:09:26 PM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
 Le vendredi 5 septembre 2014 16:33:17 UTC+2, Josenilton a écrit : PARTIKLO, krome, estas ja diferenca ol la ĝeneralsenca ERO.

Kompreneble, pro tio ni jam proponis atom'er'o.
Amike, Pjer.

Guillem GB

unread,
Sep 5, 2014, 7:16:10 PM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
Sed ne ĉiuj partikloj povas partopreni en la atoma strukturo. Ekzemple la partiklo de lumo, "fotono"; aû kelkaj tre energiaj partikloj de mallonga vivo, kiel   
muonoj aû taonoj; aû kelkaj partikloj (eĉ "virtualaj"!) partoprenantaj en kelkaj fizikaj procezoj.

Oni povas klasadi la partiklojn laû diversaj vidpunktoj, ekz.statistika aû spina vidpunkto (fermionoj, bosonoj), struktura vidpunkto..Mi malfacile povas imagi alian vorton ol partiklon por bazi tiun klasadon. 




El dissabte 6 de setembre de 2014 0:09:26 UTC+2, Pjer va escriure:

Pjer

unread,
Sep 6, 2014, 6:02:57 PM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Foton'o ne estas fot'on'o sed  lum'er'o, ĉu ne !

Antonio De Salvo

unread,
Sep 6, 2014, 6:34:44 PM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com

 

Fotono estas foton-o, ne fot-on-o/ lum-ero (gxi rilatas ne nur al la lumo, sed pli gxenerale al la elektromagnetaj ondoj).

Cetere, akaux proton-o, muon-o, hadron-o, boson-o ktp ne estas onoj/ eroj de prot-, mu-, hadr- , bos- ktp.

Sincere, mi ne komprenas kial oni devus eviti, en la scienca kampo, la terminon “partiklo”, kies pravigo kusxas, se ne alie, en gxia internacieco en la scienca terminologio.

Mi timas, ke se oni tro strebas simpligi la aferojn, oni farigxas ridindaj antaux sciencistaj okuloj.

 

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: domenica 7 settembre 2014 00:03
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: partikl-o

 

Foton'o ne estas fot'on'o sed  lum'er'o, ĉu ne !

Le samedi 6 septembre 2014 01:16:10 UTC+2, Guillem GB a écrit :

Sed ne ĉiuj partikloj povas partopreni en la atoma strukturo. Ekzemple la partiklo de lumo, "fotono";

--

Renato Corsetti

unread,
Sep 7, 2014, 4:50:36 AM9/7/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
|   Sincere, mi ne komprenas kial oni devus eviti, en la scienca kampo, la terminon “partiklo”, kies pravigo kusxas, se ne alie, en gxia internacieco en la scienca terminologio.
Eble por ke Espernato ne iĝu pli malfacila ol la itala, kiu per sia "particella" = parteto, ereto estas ĝenerale komprenebla.

Ĉiuokaze momente ni ne faras ion antaŭ ol niaj vjetnamaj, ĉinaj, japanaj, ktp-aj kolegoj reagos pri siaj lingvoj.

Pjer

unread,
Sep 7, 2014, 6:34:55 PM9/7/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Antaù uzi la nomon fotono, kiu venas de la malnova greka lingvo kaj do de lumo, oni parolis pri plej malgranda kvanto de lumo. Tion bone klarigas do lum'er'o, kaj ĝi bone reliefigas la korpetan (korpusculan) aspekton de la lumo (kiu ja havas ankoraù [elektromagnet] ondan aspekton).
Pri partiklo, kompreneble ĝi estas internacie uzita, sed kontraùe al bosono, fotono, muono... ĝi tute ne havas precizan sencon, eĉ la nocio de elementa partiklo ne plu taugas por la moderna scienco. Do laù mi estas interese proponi S.S.S.V.
Amike, Pjer.

Antonio De Salvo

unread,
Sep 8, 2014, 3:50:41 AM9/8/14
to la-bona...@googlegroups.com

Se mi devas klarigi al infano, kio estas fotono, mi povas diri lumero, sed en scienca rondo mi devas uzi fakan terminon.

 

Cxe-okaze: la sufikso –on de fotono, protono, bosono ktp havas nenian rilaton kun la koncepto ero: gxi estas la neuxtra formo de la greka adjektivo.

Gxis

Antonio

P.S.: ne cxiuj partikloj estas korpetoj/ korpuskloj; fotono ekz. ne havas mason.

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: lunedì 8 settembre 2014 00:35

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2014, 6:44:56 AM12/26/14
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Mi relegis ĉiujn mesaĝojn kun ĉi tiu temo. La sola konkreta propono tuj kopiebla estas tiu de Harri pri: korpusklo -> korpeto, partiklo.

Restas ankorua ne deciditaj la difinoj de "partiklo" kaj "elektrono" por la listo de foicialigindaj radikoj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages