Re: la-bona-lingvo - 13 new messages in 5 topics - digest

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 22, 2008, 5:17:16 PM11/22/08
to la-bona...@googlegroups.com


>La Vikipedia artikolo pretendas, ke "ritualo" havas alian signifon ol
"rito".


cxu vere pretendi, aw nur sxajnigi?

> En la vikipedia artikolo, oni pritraktas psikologian fenomenon (rutino,
nevenkebla kutimo), kiu iamaniere estas parenca al ritaro

kiel nomi gxin esp-e? kompulsio?


>renom-a --> fam-a
>Tamen al mi shajnas (kaj la uzoj de "renoma" en la Tekstaro de Esperanto
shajnas tion konfirmi) ke ofte "renoma" signifas ion kiel "havanta bonan
reputacion".

Law mi tiu estas la (sola) gxusta signifo

> Laste, sed ne malgrave: “fama” sen plio povas signifi ankaux “fi-fama”:

> Mateo 27,16: Kaj oni havis tiam FAMAN malliberulon, nomatan BARABAS.


stranga ekzemplo. Se tiu Barabas estintus FIfama, kial tiom da homoj
pledus por lia liberigo?


> bone atestata, (bon)fama, glora, bonreputacia.


cxu eblas atesti iun ? Cetere glora law mi estas io alia ol renoma

Kom mi scias, "nulla" havas la sencon de angla "no" (sed ne de "ne"), NL-e
"geen" DE-e "kein". sur jugxeja muro foje legeblas "sine iustitia nulla pax"
T.e. "sen justi/eco **** paco"

Ronaldo:
>> T.e. "sen justi/eco **** paco"
>sen justeco neniu paco

preskaw...por mi tamen ekzistas distingo inter "neniu" kaj "neniom da"

>sen justeco ne estas paco

sen justeco ne ekzistas paco (- ankoraw ne plene kovras la sencon)


From: "Nguyen Xuan Thu"


> Placebo ne estas placxa kuracilo. Gxi nek placxas, nek kuracas.

Foje gxi jes kuracas! Alikaze kuracistoj ne preskribus gxin entute...

> En la vjetnama, gxi tradukigxas per *thuốc vờ *= sxajna kuracilo.
> Estas du kazoj de uzado de placebo:
> 1.Oni donas placebojn al homoj kiuj pensas, ke ili estas malsanaj,
> sed fakte ne estas malsanaj.

Tio estas trosimpligo. Kompreneble la homoj jes estas malsanaj,
sed la kuracisto ne scias kiel...

> 2. En eksperimentoj, por objektive aprezi la kuracefikecon

per "aprezi" vi celas "taksi" , cxu jes?

>de iu medikamento, oni dividas la volontulojn

nu, "kobajoj", cxu ;-) ? (NL-e "provkunikloj")

>triko- (en sciencaj vortoj) --> har-o
>trikoz-o --> okula har-mal-san-o


tri-koz-o ? (cxu efektive iu nefranclingvano uzas la vorton "kozo"?)

> Speciale mi evitas la vortojn formitajn per trik-, cxar povas
> estigxi konfuzo kun la radiko trik-

efektive..vivu la hx!

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Nov 22, 2008, 7:41:50 PM11/22/08
to la-bona...@googlegroups.com

1) Antonio:

> Laste, sed ne malgrave: "fama" sen plio povas signifi ankaux "fi-fama":

> Mateo 27,16: Kaj oni havis tiam FAMAN malliberulon, nomatan BARABAS.


Ronaldo:


>stranga ekzemplo. Se tiu Barabas estintus FIfama, kial tiom da homoj
>pledus por lia liberigo?

La afero esats klarigebla.
La greka vorto en la originalo signifas "distingita, tre konata"; gxi
uzigxas ankaux por indiki konatecon pro malbonaj agoj (ankaux en modernaj
lingvoj, cetere, oni parolas pri "fama/ konata deliktulo", intencante
"fi-fama). Cetere, lia famo sxuldigxis al tio, ke li "pro ribelado farita en
la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon" (Luko 23,19).
Gxuste tia cirkonstanco igas "nepravigebla" lia elekto fare de la popolo,
malfavore al la senkulpa Jesuo; cetere, Poncio Pilato (kiu estis konvinkita
pri la senkulpeco de Jesuo) intence elektis por komparo iun homon, kiu ne
gxuis bonan reputacion, fidante, ke tiamaniere la popolo elektos Jesuon.

2) pri "nulla":
mi dirus "nenia", analoge al la ekzemploj en la Proverbaro:

fiancxon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo
kontraux bato senatenda ekzistas nenia defendo
nenia ago farigxas sen pago
nenia konstruo povas esti sen bruo
nenia peketo restas longe sekreto
nenia peno nek provo donos lakton de bovo
pli valoras faro nenia, ol faro malbona
por peko senkonscia puno nenia
se decidos la sorto, helpos nenia forto
tro da metioj, profitoj neniaj

eventuale, en kelkaj kazoj oni povus diri "neniom da":
multe da peno, neniom da pano
multe da sprito, sed neniom da profito
neniom da oro, sed bona gloro

Ronaldo;


>tri-koz-o ? (cxu efektive iu nefranclingvano uzas la vorton "kozo"?)

kompreneble, temas pri trik-oz-o (trihx-oz-o)

Amike
Antonio De Salvo

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2008, 4:29:49 AM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
(cxu efektive iu nefranclingvano uzas la vorton "kozo"?)
Mi vidis ĝin ĉe franclingvanoj sed tre malofte ĉe aliaj. Ĉiuokaze ni havas la linon:

koz-o = aĵ-o (se materia), afer-o (se spirita, abstrakta)

amike

Renato


attilio

unread,
Nov 23, 2008, 5:25:56 AM11/23/08
to la bona lingvo
Do "kozo" sinonimas aL "zozo" vidu >
http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/zozo.html

On Nov 23, 10:29 am, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com>
wrote:
> Ronaldo:>> (cxu efektive iu nefranclingvano uzas la vorton "kozo"?)
>
> Mi vidis ĝin ĉe franclingvanoj sed tre malofte ĉe aliaj. Ĉiuokaze ni
> havas la linon:
>
> *koz-o* = aĵ-o /(se materia)/, afer-o /(se spirita, abstrakta)/
>
> amike
>
> Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2008, 1:16:02 PM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
attilio:
Do "kozo" sinonimas aL "zozo"
tre amuza rakonteto.

amike

renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages