alfa

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2010, 3:19:25 PM3/14/10
to ° listo 'la bona lingvo'
En PIV oni trovas la formon "alfa" neasimilitan por la greka litero. Pro diskuto en la listo de la Akademio mi pensas, ke ni devus havi la linion:

alfa (greka litero) --> alf-o, grek-a a, (kiel vicmontra vorto) unu-a

Kion vi pensas?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 14, 2010, 4:47:41 PM3/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/14 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

En PIV oni trovas la formon "alfa" neasimilitan por la greka litero. Pro diskuto en la listo de la Akademio mi pensas, ke ni devus havi la linion:

alfa (greka litero) --> alf-o, grek-a a, (kiel vicmontra vorto) unu-a

    Lau la PIV, "alf/o" jam estas nomo de "speco de stipo". Ni povus rekomendi fortradukon de tiu "alf/o" al iu duvortajho, sed ni devas por la unua litero de la greka alfabeto fari tian rekomendon, kiu estu imitebla pri la ceteraj literoj. Nu, oni ne povus fortraduki la Fundamentan "bet/o".
     Unu maniero elturnighi estus rekomendi por la grekaj literoj la formojn "alfa/o", "beta/o", kaj simile por la similaj (sed ne chiuj grekaj literonomoj estas similaj al tiuj unuaj du).
     Unu alia estus rekomendi la nomojn "greka a", "greka b/o", k. t. p., lau unu el la Renataj proponoj. Sed ni antau efektiva rekomendado devus esti elektintaj formojn por chiuj grekaj literoj.

     CHar "alfa" ne estas Esperanta vorto (ankau ne de malbona Esperanto), sed ne-Esperantigita fremdajho, ech neniulingvajho (sed
, almenau ofte, nevorta numero, en tabeloj ofte vortigebla per adverbo, ne adjektivo) eble estus pli bone, ke ni ne skribu : "(kiel vicmontra vorto)". CHu anstataue eblus "(kiel vicmontrilo)" au "(kiel vicomontrilo)", au chu "(kiel vicmontrajho)" au "(kiel vicomontrajho)" ?

    Por la vic(o)montrila uzomaniero "
unu-a" eble ne en chiaj kuntekstoj sufichos, eble ech en multaj ne. Ekzemple "alfa-radioj" estas radioj el unu aparta speco, sed ne unuaj radioj. Indas pripensi, chu ni rekomendu "radi/o/j unu/a spec/a/j", chu "radi/o/j helium/kern/a/j", chu ion alian. Foje necesos adverbo, ne adjektivo, kiel mi diris en la jhusa alineajho.

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2010, 8:16:38 AM3/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Lau la PIV . . .

Mi provizore registris:

alfa (greka litero) → grek·a a, alf·o, alfa·o; (kiel vicmontrilo ofte) unu·a

Ni povos reveni al tiu linio en la fino de la greka alfabeto.

Ekzemple "alfa-radioj" estas radioj el unu aparta speco, sed ne unuaj radioj.
Bone. Bonvolu proponi linion por "alfaradi-o".

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Mar 15, 2010, 9:39:51 AM3/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/15 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

      Mi hierau proponetis : "radi/o/j unu/a/ spec/a/j" (la mankon de la streko post "unu/a" kauzis akcidenta skriberaro), kaj : "radi/o/j helium/kern/a/j".  CHi tiu iuvidpunkte estus preferinda, char la vorto efektive dirus, pri kio temas, kion ne faras la unua au "alfa-radioj". Sed ghi povus iujn malbonfartigi, char temas pri  radioj elsendataj de atomkernoj (kaj ghuste ne de heliumaj). CHu "radi/o/j helium/kern/egal/a/j" au "radi/o/j helium/kern/ec/a/j" ???  Eble ni devos kontentighi per "alfa-radioj".
     Se tiel, estus bele, ke la legantoj trovu klarigon, pri kio temas, kvankam fortradukajhon ni ne rekomendus.


     Mi ekkonscias, ke Renato petis paragrafon (ne 'linion", char iuj el niaj paragrafoj povus esti duliniaj au kelkliniaj !) pri
"alfa-radi/o" (necesas la kursivigo de "alfa", kiam oni ne povas simple la grekan literon skribi, kaj la streketo kunliga inter la ne-lingvajho kaj la posta vortero !), ununombre, ne pri "alfa-radi/o/j". Sed shajnas al mi, ke nur malofte oni parolas pri izolita tia radio. La paragrafkapo tial devus esti "alfa-radi/o/j" au "alfa-radi/ad/o".

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2010, 10:51:56 AM3/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

Ĉu vi proponas (aŭ akceptus) la linion:

alfaradi-o-j --> unu-a-spec-a-j radi-o-j ?

Mi ne insistas pri ĝi, ĉar evidente temas pri teĥnika vorto. Ni povus havi ankaŭ nur la signon =.

Amike

Renato



Marcos Cramer

unread,
Mar 15, 2010, 2:22:43 PM3/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis pri:

alfaradi-o-j --> unu-a-spec-a-j radi-o-j ?

Laŭ mi ne tre utila linio. Ĝi por la plej multaj homoj nur malpliigus la komprenon kaj plimalfaciligus la lernadon de la faka vortprovizo, kaj neniel plislogikigas Esperanton.

Ĉiuokaze, mi konsideras "alfa-radioj" kunmetaĵon kaj ne unuradikan vorton, kiel vi prezentas ĝin.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2010, 2:38:10 PM3/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Laŭ mi ne tre utila linio. Ĝi por la plej multaj homoj nur malpliigus la komprenon kaj plimalfaciligus la lernadon de la faka vortprovizo, kaj neniel plilogikigas Esperanton.
Certe, sed tre malfacile trovebla estas la limo inter naturisma faka lingvo kaj komunuza tutmonda lingvo.

Ĉiuokaze, mi konsideras "alfa-radioj" kunmetaĵon kaj ne unuradikan vorton, kiel vi prezentas ĝin.
Bone por mi. Tio signifas ke vi pensas ke la vorto por la greka litero en Esperanto estas "alfao" aŭ ke "alfa" estas neasimilita elemento uzebla en Esperanto kiel tia.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages