Vorto de la tago - TRA RA RA

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2016, 6:14:37 AM4/11/16
to ~listo 'lbl'
La hodiaŭa vorto de la tago estas:

TRA RA RA
Onomatopeo, imitanta:
1. Rapidan senĉesan babiladon: Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide. Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra.
2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo: Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra...
3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti: Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi.

Mi neniam aŭdis tion en normala parolado de esperantistoj. Eventuale mi aŭdis 'bla-bla-bla' por la unua signifo kaj 'sufiĉas/sufiĉe! por la tria signifo.

Amike

Renato

Mail priva di virus. www.avast.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages