justico

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Aug 15, 2010, 5:04:35 PM8/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Aug 14 04:06PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e2b4d02ff61c94a1
>
> Ronaldo:
>
>> Cxu esp-o bezonas vortan distingon de
> *justico* disde *justeco*? Mi opinias ke nepre jes.
>
> Nun ni havas la jenan linion:
>
> justic·o → (en la senco de justeco) just·ec·o, (en la senco de ŝtata
> juĝ-funkcio) juĝ·instanc·o, juĝ·ist·ar·o, juĝ·ministr·o
>
> Ĉu ni devus ŝanĝi ĝin?

prefere forstreku gxin entute

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

renato corsetti

unread,
Aug 16, 2010, 2:37:34 AM8/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo pri la lino:

> justic·o → (en la senco de justeco) just·ec·o, (en la senco de ŝtata
> juĝ-funkcio) juĝ·instanc·o, juĝ·ist·ar·o, juĝ·ministr·o

Komentas:

> prefere forstreku gxin entute

Do, vi opinias ke en Espernato oni ja havu la radikon "justic-", chu ne?

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Aug 16, 2010, 4:25:30 AM8/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eble Ronaldo opinias tion, sed mi ne konsentas! Justic- estas nenecesa radiko, plurmaniere anstataŭigebla.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: lunedì 16 agosto 2010 8.38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) justico

Ronaldo pri la lino:

Komentas:

> prefere forstreku gxin entute

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Aug 16, 2010, 7:45:21 PM8/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org> Aug 15 10:41AM +0200 ^

> La? mi, ne. Mi ne opinias, ke necesas distingi la vorton "justico"
> de "justeco".

vi preferas la anglan ?

> ?u unu el la signifoj de la vorto "justico" estas simple "juro"?

"justico" estas la instanco(j) kiu(j) prizorgas la juron

"justeco" ne estas instanco

gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

ro-esp

unread,
Aug 17, 2010, 6:07:09 AM8/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Aug 16 08:37AM +0200

>>> justic·o ? (en la senco de justeco) just·ec·o, (en la senco de ?tata
>>> ju?-funkcio) ju?·instanc·o, ju?·ist·ar·o, ju?·ministr·o
>
> Ronaldo:
>
>> prefere forstreku gxin entute
>
> Do, vi opinias ke en Esperanto oni ja havu la radikon "justic-", chu ne?

Kiel mi jam diris, mi opinias ke esp-o nepre distingu la du, malkiel la angla.

Kio forstrekindas estas la LBL-linio. Unue cxar diri "justico" en la
senco de "justeco" simple estas eraro, aliflanke cxar law mi ne
ekzistas "simpla samsignifa vorto".


> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Aug 16 10:25AM +0200
>
> Eble Ronaldo opinias tion, sed mi ne konsentas! Justic- estas

> nenecesa radiko, plurmaniere anstata?igebla.

La distingo estas tute establita en la nederlanda, germana kaj franca. Neniu
awdacus paroli pri palaco de aw ministerio de justeco - escepte de law la
senco de orwell-a "1984".
Tamen vi donu ekzemplojn.

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2010, 7:11:36 AM8/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> diri "justico" en la
senco de "justeco" simple estas eraro. . . Tamen vi donu ekzemplojn.

Mi nur mallonge serĉis en la reto kaj trovis ĉefe ekzemplojn de "justico" uzata por "justeco".

En la ĉi-sekva teksto, ĝi foje estas uzata por "justeco" kaj foje por "leĝ-administa aparato".

-------------------------------------------------
Foucault : (...) En Usono, kiam vi faras kontraŭleĝan agon, ĉu vi pravigas ĝin laŭ ideala justico aŭ laŭ supera leĝeco, aŭ laŭ la neceso de klasbatalo, ĉar tio estas esence grava, en tiu momento, por la proletaro en sia batalo kontraŭ la dominanta klaso ?

Chomsky : (...) Mi kredas ke fine estus tre prave, plej ofte, agi kontraŭ la laŭleĝaj institucioj de donita socio, se tio ebligas ŝanceli la fontojn de la potenco kaj de la subpremo en la socio. Tamen, en tre larĝa mezuro, la leĝo reprezentas iujn respektindajn homajn valorojn ; kaj, ĝuste interpretata, tiu leĝo permesas ĉirkaŭiri la ordonojn de la ŝtato. Mi pensas ke gravas ekspluati tiun fakton kaj ekspluati la partojn de la leĝo kiuj estas ĝuste difinitaj kaj poste eble agi rekte kontraŭ tiuj kiuj nur aprobas sistemon de potenco. (...)

Foucault : Do, vi kritikas la funkciadon de la justico nome de pli pura justico. (...) Sed se en batalo la justico estas en la ludo, tiam kiel instrumento de la potenco ; ne en la espero ke, fine, iun tagon, en tiu socio aŭ en alia, la homoj estos rekompencataj laŭ siaj meritoj, aŭ punataj laŭ siaj eraroj. Prefere ol pensi pri la socia batalo justice, necesas emfazi la justicon laŭ socia batalo. (...) La proletaro militas kontraŭ la gvidanta klaso ne ĉar ĝi konsideras tiun militon justa. La proletaro militas kontraŭ la gvidanta klaso, ĉar, por la unua fojo en la historio, ĝi volas transpreni la potencon. Kaj ĉar ĝi volas renversi la potencon de la gvidanta klaso, ĝi konsideras tiun militon justa.

Chomsky : Mi ne konsentas.
--------------------------------------------------

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Aug 17, 2010, 5:42:04 PM8/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Justico estas (ne cxiam justa!) apliko de juro, de reguloj, fare de tiucelaj instancoj; dum justeco estas sinteno, kvalito, virto.
Jen ekzemploj pri "justeco" el la zamenhofa traduko de la Biblio:

Readmono 10,18: Dio zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino (Z);

Readmono 16,20: justecon, justecon sekvu (Z);

Jesaja 32,17; produkto de justeco estos paco (Z);

Kiam temas pri la koncepto "justico" = jugxo, Zamenhof uzadis "jugxo":

2 Samuelo 8,15: David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo (Z).


En la itala, oni uzas la saman vorton "giustizia" por multaj signifoj: "giustizia" (justeco) estas unu el la bazaj virtoj; sed "Palazzo di Giustizia" = Justica palaco, jugxejo; "consegnare alla giustizia" = transdoni al la jugxistaro; "amministrare la giustizia" = fari jugxon, apliki juron; "avere a che fare con la giustizia" = havi koncernon kun la justico.

Ankaux en la germana, la baza termino estas la sama, Gerechtigkeit; sed oni distingas, ekzemple, "klasa justico" (Klassenjustiz) disde "socia justeco" (sociale Gerechtigkeit).

Laux mi, du apartaj terminoj en esperanto povas esti utilaj, se oni volas/ devas distingi la signifojn.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: lunedì 16 agosto 2010 8.38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) justico

Ronaldo pri la lino:

Komentas:

> prefere forstreku gxin entute

Renato


renato corsetti

unread,
Aug 18, 2010, 4:30:11 AM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Laux mi, du apartaj terminoj en esperanto povas esti utilaj, se oni volas/
devas distingi la signifojn.

Dankon pro la klarigo, sed kiu el la multaj signifoj de "justico" estus tiu
en Esperanto?

Amike

Renato

winmail.dat

ro-esp

unread,
Aug 18, 2010, 12:32:59 PM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> Aug 17 01:11PM +0200 ^

Ronaldo:

> > diri "justico" en la senco de "justeco" simple estas eraro. . .
> Tamen vi donu ekzemplojn.

> Mi nur mallonge ser?is en la reto kaj trovis ?efe ekzemplojn de

> "justico" uzata > por "justeco".

> En la ?i-sekva teksto, ?i foje estas uzata por "justeco" kaj foje
> por > "le?-administra aparato".

-------------------------------------------------
Foucault : (...) En Usono, kiam vi faras kontra?le?an agon, ?u vi
pravigas ?in la? ideala justico a? la? supera le?eco, a? la? la neceso
de klasbatalo, ?ar tio estas esence grava, en tiu momento, por la
proletaro en sia batalo kontra? la dominanta klaso ?

Chomsky : (...) Mi kredas ke fine estus tre prave, plej ofte, agi

kontra? la la?le?aj institucioj de donita socio, se tio ebligas
?anceli la fontojn de la potenco kaj de la subpremo en la socio.
Tamen, en tre lar?a mezuro, la le?o reprezentas iujn respektindajn
homajn valorojn ; kaj, ?uste interpretata, tiu le?o permesas ?irka?iri
la ordonojn de la ?tato. Mi pensas ke gravas ekspluati tiun fakton kaj
ekspluati la partojn de la le?o kiuj estas ?uste difinitaj kaj poste
eble agi rekte kontra? tiuj kiuj nur aprobas sistemon de potenco. (...)

Foucault : Do, vi kritikas la funkciadon de la justico nome de pli
pura justico. (...) Sed se en batalo la justico estas en la ludo, tiam
kiel instrumento de la potenco ; ne en la espero ke, fine, iun tagon,

en tiu socio a? en alia, la homoj estos rekompencataj la? siaj
meritoj, a? punataj la? siaj eraroj. Prefere ol pensi pri la socia
batalo justice, necesas emfazi la justicon la? socia batalo. (...) La
proletaro militas kontra? la gvidanta klaso ne ?ar ?i konsideras tiun
militon justa. La proletaro militas kontra? la gvidanta klaso, ?ar,
por la unua fojo en la historio, ?i volas transpreni la potencon. Kaj
?ar ?i volas renversi la potencon de la gvidanta klaso, ?i konsideras
tiun militon justa.

Chomsky : Mi ne konsentas.
----------------------------

jes , foje en tiuj kazoj malfacilas diveni cxu oni celas justicon aw
justecon. Tamen, cxar nek foucoult nek chomski parolas esp-on, mi
konsideras la kazojn en
kiuj celitas justeco simplajn tradukerarojn.

kiel dirite: justeco ne estas instanco aw "aparato"

Renato Corsetti

unread,
Aug 18, 2010, 12:52:52 PM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> ... justeco ne estas instanco aw "aparato"

Neniu dubas pri tio.

Amike

Renato



-- 
---------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it

ro-esp

unread,
Aug 18, 2010, 1:21:29 PM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com

> "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it> Aug 17 11:42PM +0200 ^

> Justico estas (ne cxiam justa!) apliko de juro, de reguloj, fare de
> tiucelaj > instancoj;

ekzakte

> En la itala, oni uzas la saman vorton "giustizia" por multaj
> signifoj: "giustizia" > (justeco) estas unu el la bazaj virtoj; sed
> "Palazzo di Giustizia" = Justica > palaco, jugxejo; "consegnare
> alla giustizia" = transdoni al la jugxistaro; >
> "amministrare la giustizia" = fari jugxon, apliki juron; "avere a
> che fare con la > giustizia" = havi koncernon kun la justico.

kiel en la angla

> Ankaux en la germana, la baza termino estas la sama, Gerechtigkeit;

ne ekzakte. ne ekzistas ministro pri gerechtigkeit, sed "justizminister"

> sed oni distingas, ekzemple, "klasa justico" (Klassenjustiz) disde
> "socia justeco" > (sociale Gerechtigkeit).

"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> Aug 18 10:30AM +0200 ^

> Antonio:

Tiu kiun jxus priskribis Antonio: apliko de legxoj kaj simile, far
tiucelaj instancoj. Evt ankaw tiuj instancoj (jugxoj , kortumoj,
advokatoj) mem

Fra Simo

unread,
Aug 18, 2010, 2:40:44 PM8/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Nun mi nur tion povas aldoni, ke "du apartaj terminoj" ne neprigas, ke estu du apartaj radikoj. Termino ja povas konsisti el kunmetajho au el duvortajho au kelkvortajho.
     Mi supozas, ke Antonio konsciis pri tio. Sed lian frazon, chi tie cititan de Renato, oni povus je tio miskompreni.


2010/8/18 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Antonio:


> Laux mi, du apartaj terminoj en esperanto povas esti utilaj, se oni volas/
devas distingi la signifojn.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages