bangalo, cxaledo, dacxo

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 6, 2009, 12:12:20 PM3/6/09
to ET.LBL.diskutlisto
Jen tri novaj proponoj:

- bangalo el bungalow (angle)
bangalo --> teretagxa somerdom(et)o

- cxaledo el chalet (france)
cxaledo --> montara lignodom(et)o

- dacxo el la rusa
dacxo --> rusa somerdom(et)o

J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Mar 6, 2009, 1:20:23 PM3/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo:

>Jen tri novaj proponoj:

>bangalo --> teretagxa somerdom(et)o

>cxaledo --> montara lignodom(et)o

>dacxo --> rusa somerdom(et)o

 

"Bangalo" (lauxvorte, "bengala" domo) estas plia ekzemplo pri la diversaj signifoj donitaj al unu sxajne internacia vorto; fakte, en gxenerala senco gxi signifas "unuetagxa dometo, kun pajla tegmento kaj ampleksa verando"; sed en Hindio kaj Pakistano gxi signifas "unufamilia domo"; en Usono, gxi povas ankaux havi pli ol unu etagxo, kaj gastigi ampleksan famiglio; en Sudafriko gxi signifas "feri-domo"; en Italujo gxi estas ligna unuetagxa feri-dometo ene de kampadejo.

 

Cxiukaze, mi dirus "unuetagxa", ne "teretagxa" (teretagxa povus doni la impreson, ke eblas surkonstrui sur bangalo).

 

Pri dacxo, sxajnas al mi, ke jam okazis diskuto.

Cxiukaze, mi ne dirus "somer"dom(et)o, sed feri-domo aux libertempa domo, cxar gxi estas uzata ne nur dum somero (libertempado okazas ankaux alisezone); krome, nur dum difinita sovetunia epoko dacxoj estis "dometoj" (unuetagxaj, malvastaj kaj sen hejtado), dum pli frue kaj pli poste dacxoj estas ofte imponaj kaj plueretagxaj konstruajxoj (vidu sube la dacxon de Boris Pasternak).

Gxis

Antonio

 

 

 

image001.png

Antonio De Salvo

unread,
Mar 6, 2009, 1:31:21 PM3/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

Jxus leginte la mesagxon, kiun mi mem sendis antaux kelkaj minutoj, mi konstatis, ke ensxteligxis tajperaro (famiglio = familion).

Antaux kelkaj tagoj mi anstatauxigis mian komputilon kaj gxisdatigis cxiujn programojn; la nova versio de la tekstoprilabora programo estas tro inteligenta, kaj gxi auxtomate “korektas” la vortojn, kiujn gxi opinias mistajpitaj; kaj cxar la itala lingvo estas simila al esperanto (lauxforme, se ne lauxsignife), la programo meminiciate arogas al si la rajton “korekti” la esperantajn vortojn kiuj similas al iuj italaj (por informo: en la itala “famiglio” signifas “doma servisto, dungita cxe familio”).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 6 marzo 2009 19.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: bangalo, cxaledo, dacxo

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2009, 1:51:50 PM3/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
mi provizore formetas la mesaĝojn pri ĉi tiuj tri vortoj kaj revenos al ili, post la finod ekelkaj aliaj diskutoj, kiuj restis nefinitaj, kaj kiujn mi nun resendas.

Renato


Pilar Otto

unread,
Mar 6, 2009, 7:38:39 PM3/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Antaux kelkaj tagoj mi anstatauxigis mian komputilon kaj gxisdatigis
> cxiujn programojn; la nova versio de la tekstoprilabora programo
> estas tro inteligenta, kaj gxi auxtomate “korektas” la vortojn, kiujn
> gxi opinias mistajpitaj;

Auxtomataj literum-korektaj programoj estas la plej falsaj kaj trompemaj
"amikoj", kiuj ekzistas, kaj krome ili perdigas al la homoj ilian kapablon
mem korekti erarojn! Ili devus esti markitaj per "EVI"!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2009, 10:45:01 AM3/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la proponon pri linio:
> bangal-o --> ter-etagx-a somer-dom-(et-)o
>
Kion vi pensas? Ĉu ni kaceptu ĝin aŭ prefere registru "bangal-o" inter
la 'oficialigindaj radikoj'?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2009, 10:46:15 AM3/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

> cxaled-o --> mont-ar-a lign-o-dom-(et-)o
>
Kion vi pensas?

Renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2009, 10:48:19 AM3/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

> dacx-o --> rus-a liber-temp-a dom-o
>

Ĉu mi registru ĝin?

amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 10, 2009, 2:27:33 PM3/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

> dacx-o --> rus-a liber-temp-a dom-o
>

Ĉu mi registru ĝin?

Laŭ mi la adjektivo "rusa" estu en krampoj, ĉar ofte  oni ne  bezonus (aŭ eĉ ne volus) tiun pliprecizigon.

Aldone, mi preferas la pli koncizan formon "feridomo" anstataŭ "libertempa domo". Do laŭ mi la linio estu

daĉ·o →  (rus·a) feri·dom·a

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2009, 2:38:33 PM3/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


daĉ·o →  (rus·a) feri·dom·a

Registrita.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 10, 2009, 3:52:36 PM3/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Marcos:

daĉ·o →  (rus·a) feri·dom·a


bv korekti: feri-dom-o

 

Gxis

Antonio

 

 

Grosjean Mireille

unread,
Mar 10, 2009, 7:53:37 PM3/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
kiel sviso mi konsentas... MIrejo

2009/3/10 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


> cxaled-o --> mont-ar-a lign-o-dom-(et-)o
>
Kion vi pensas?

Renato



Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Renato Corsetti

unread,
Mar 11, 2009, 4:23:07 AM3/11/09
to °listo 'la bona lingvo'
mirejo:
kiel sviso mi konsentas...
Bone!

Renato


Marcos Cramer

unread,
Mar 11, 2009, 9:49:25 PM3/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

> bangal-o --> ter-etagx-a somer-dom-(et-)o
>
Kion vi pensas? Ĉu ni akceptu ĝin aŭ prefere registru "bangal-o" inter
la 'oficialigindaj radikoj'?

Mi ne opinias ke "bangalo" estas oficialiginda vorto.

Mi persone neniam sentis la bezonon uzi ĉi tiun vorton. Ankaŭ aliaj Esperantistoj ŝajne malofte sentas tiun bezonon: La radiko estas uzata nur unufoje en la tuta Tekstaro de Esperanto (kiu enhavas 4.266.767 vortojn)!

Plej ofte sufiĉas "unuetaĝa domo" aŭ eĉ "dometo". Laŭbezone eblas aldoni pliprecizigilon kiel "feri-". Mi do proponas la linion

bangal·o → (unu·etaĝ·a) (feri·)dom·(et·)o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2009, 6:47:25 AM3/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi ne opinias ke "bangalo" estas oficialiginda vorto.
Mi volonte aŭskultas tiujn, kiuj ne volas oficialiagi novajn radikojn.

bangal·o → (unu·etaĝ·a) (feri·)dom·(et·)o
Registrita.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 12, 2009, 10:20:59 AM3/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

>Mi ne opinias ke "bangalo" estas oficialiginda vorto.

En Italujo oni uzas la anglan vorton “bungalow” por “unuetagxa dometo ene de kampadejo aux somerumejo”, sed… oni elparolas gxin laux la skriba formo, do “bùngalov”, tiel ke neniu italo rekonus ke “bangalo” egalas al “bungalow”!

Gxis

Antonio

 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages