Agnoski

3 views
Skip to first unread message

Andrea Fontana

unread,
Aug 31, 2011, 7:24:09 PM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Skribis Renato en letero sia al tiu ĉi grupo:

"abĵur·i → ĵur·e mal·agnosk·i, for·ĵur·i"

Nu, ĉu "angnoski" estis iam oficialigita?
Se ne, "malagnoski" ne povas esti taksata oficicala vorto de EO (sed nur
konsilebla fare de spertuloj). Cetere, pro ĝia vasta uzateco, eble la
Akademio povus pristudi ĉu oficialigi ĝin...

Ekzemple, en la grupo "Esperanto-Forumo Z" Andreas Kueck uzas, anstataŭ la
neoficialan vorton "agnoski", la tute oficialan "malkontesti"

Mi ankaŭ rimarkigu ke "angnoski" ne povas esti konsiderata oficiala surbaze
de la 15a regulo de la Fundamento, pro tio ke ĝi ne estas internacia. Do,
sen oficialigo akademia ĝi restas neoficiala.
Ĉu ne?

Andrea
www.ancxjo.pac-horano.ipernity.com

Anna Lowenstein

unread,
Sep 1, 2011, 2:57:00 AM9/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi memoras, ke "agnoski" estis unu el la vortoj diskutataj de la Akademio por la 9a Oficiala Aldono. Estis tiom da problemoj, ke oni rezignis pri ĝia oficialigo, sed mi ne memoras la detalojn. Mi havas la impreson, ke oni ne absolute malakceptis la vorton, sed ke ne eblis interkonsenti pri la difino.

Laŭ mi, ĝi estas ankoraŭ oficialiginda.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andrea Fontana
Inviato: giovedì 1 settembre 2011 1.24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Agnoski

Andrea
www.ancxjo.pac-horano.ipernity.com

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2011, 4:32:19 AM9/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Andrea kaj Anna, sed ni jam havas la radikon "agnosk-i" en la listo de la vortoj oficialigindaj:

http://www.bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj

sekve, laŭ niaj reguloj, ni rajtaas uzi ĝin en difinoj.

Honoron al Andreas Kueck pro la provo eviti nefundmentajn kaj neoficialajn vortojn!

Amike

Renato


Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Sep 1, 2011, 8:22:23 PM9/1/11
to la bona lingvo
Nun la problemo estas kion rekomendi anstatau "agnoski", char ghi ne
estas oficialigita (almenau lau NPIV-o). Mi proponas:

agnosk-i -> oficial-ig-i, aprob-i, akcept-i

Amike,
Luis Raudón

On 1 sep, 03:32, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

Andrea Fontana

unread,
Sep 24, 2011, 8:47:21 PM9/24/11
to la bona lingvo
On 1 Set, 10:32, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
Mi estas nova en la grupo. Pri kiaj reguloj vi parolas, Renato?
Kie mi povas trovi ilin?

Ancxjo

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2011, 3:49:28 PM9/25/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea:
>  Mi estas nova en la grupo. Pri kiaj reguloj vi parolas, Renato? Kie mi povas trovi ilin?
Mi parolas pri reguloj sekvataj de la aktivuloj, kiuj provizas difinojn por la oficialigindaj radikoj. Vi ne trovas ilin en skriba formo ie ajn.

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Andrea Fontana

unread,
Sep 26, 2011, 5:42:48 AM9/26/11
to la bona lingvo
On 25 Set, 21:49, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Andrea:> >  Mi estas nova en la grupo. Pri kiaj reguloj vi parolas, Renato? Kie
> > mi povas trovi ilin?
>
> Mi parolas pri reguloj sekvataj de la aktivuloj, kiuj provizas difinojn
> por la oficialigindaj radikoj. Vi ne trovas ilin en skriba formo ie ajn.
>
> Amike
>
> Renato

Kara Renato,
versxajne vi miskomprenis mian demandon.
Mi petis pri la reguloj, de vi menciitaj en via frazo:

> Dankon, Andrea kaj Anna, sed ni jam havas la radikon "agnosk-i" en la listo de la vortoj oficialigindaj:

> http://www.bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj

> sekve, laŭ niaj reguloj, ni rajtaas uzi ĝin en difinoj.

Kiuj kak kiaj "niaj reguloj"?
Kie mi povas legi ilin?
Dankon!

Amike
Ancxjo

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2011, 6:16:05 AM9/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Andrea:


>  versxajne vi miskomprenis mian demandon. Mi petis pri la reguloj, de vi menciitaj en via frazo:

Certe m miskomprenis. Unu el la sekvata reguloj estas, ke se ni bezonas listigi vorton en http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj , ekzemple en la linio:

abdik·i [3oa] ~ eks·iĝ·i, rezign·i pri, for·las·i, de·posten·iĝ·i

se "rezign-" ne jam estus oficiala, ni listigus ĝin por oficialigo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages