salubra

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 17, 2007, 9:10:58 PM12/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nun havas la linion

salubr-a --> san-ig-a, ne-mal-san-ig-a, san-pur-a

En ghi mankas tamen la plej simpla alternativo: "sana".

Lau mi ne ekzistas vere signifo-diferenco inter "sana" en esprimoj kiel "sana pano", "sanaj fruktoj", kaj "salubra" en esprimoj kiel "salubra akvo" kaj "salubra klimato". Chu iu listano sentas signifo-diferencon chi-kaze?

Bedaurinde ReVo nomas la uzon de "sana" rilate al manghajhoj evitinda; mi chi-kaze konsentas kun PIV, kiu ne nomas tiun uzon evitinda. Aldone ReVo erare difinas la signifon de "sana" rilate al manghajhoj per "saniga"; pli bona difino estas "sanfavora" (kiun ReVo tute prave uzas por difini "salubra").

Mi do aldonus la alternativojn "sana" kaj "sanfavora". Aldone mi forigus la alternativon "san-pur-a", kies logikon mi tute ne sukcesas kompreni.

Do lau mi la linio estu

salubr-a --> san-a, san-favor-a, ne-mal-san-ig-a, san-ig-a

Kion opinias la aliaj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2007, 3:54:00 AM12/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

salubr-a
--> san-ig-a, ne-mal-san-ig-a, san-pur-a
ig'u:


salubr-a --> san-a, san-favor-a, ne-mal-san-ig-a, san-ig-a

Mi eble estas misgvidata de la itala samsona vorto, sed mi ne havas problemojn s'ang'i tiun linion, se aliaj ne protestos.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

ts

unread,
Dec 21, 2007, 4:03:32 AM12/21/07
to la bona lingvo
> >salubr-a --> san-a, san-favor-a, ne-mal-san-ig-a, san-ig-a

Bone,
"sanpura" estis en la listo pro la sekva franca esprime
"un endroit insalubre"
Eble ghi ankau ekzistas en la itala kaj aliaj lingvoj.
Temas pri malpura ejo, kiu pro la malpureco estas malbona por la sano.
Pro tio la malon "salubre", mi provis ankau traduki (ne tro sukcese)
per sanpura
sed vershajne malsanfavora estas bona traduko por "insalubre"

Pri sana/saniga por mi estas iom strange diri, ke manghajho estas
"sana" kvankam en la franca kaj la alzaca oni faras same. Kiel la
inspektoro Kolombo mi demandis mian edzinon,
kaj por shi ankau saniga estas pli bona se temas pri manghajho.
Sed vershajne, nur gravas, ke ambau estu en la listo. Eble kiel san(-
ig)-a ?
Kaj en tiuj kuntekstoj sana povas esti konsiderata kiel mallongigo de
saniga au sanfavora.

Thierry

Anna Lowenstein

unread,
Dec 21, 2007, 5:12:26 AM12/21/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Bone,
>"sanpura" estis en la listo pro la sekva franca esprime
"un endroit insalubre"
>Eble ghi ankau ekzistas en la itala kaj aliaj lingvoj.
>Temas pri malpura ejo, kiu pro la malpureco estas malbona por la sano.
Pro tio la malon "salubre", mi provis ankau traduki (ne tro sukcese)
per sanpura


Nun mi komprenas la koncepton, kiun mi efektive ne komprenis antau'e. Eble
pli bona traduko estus "higiena".

Anna

Renato Corsetti

unread,
Dec 21, 2007, 5:46:10 AM12/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Thierry kaj Anna pro la observoj pri "salubra".

Temas, fakte, lau' mia kompreno pri latina koncepto, kiu poste transiris al la itala kaj al la franca (kaj el la franca al PIV).

G'ia c'efa senco estas "saniga", ekzemple: vi iras la la marbordo de suda Francujo, c'ar tie la klimato estas "salubra" = saniga, favora por resanig'i.

Mi ne havas ideon, kiel oni diras tion en la angla. Eble oni parolas pri "sana", c'u ne?

Nun mi movis "saniga" al la komenco de la samsignfiaj esprimoj.

Mi, tamen, volas kapti la okazon por danki c'iujn kunlaborintojn de "la bona lingvo" tra c'i tiu jaro.

Danke al vi el la komencaj listoj ni alvenis al integritaj listoj, kiuj ricevis jam preskau' 2700 vizitojn (ec' se 700 estas niaj vizitoj, de ni kunlaborantaj) la listoj komencas esti konataj kaj la ideo de ili ankau' komencas esti konata.

Nia celo en la venonta jaro povus esti 10.000 vizitoj, por kontribui al dau're pli simpla Esperanto.

Bondezirojn al c'iuj!

Renato

Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 21, 2007, 3:24:59 PM12/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
> > salubra = saniga ....

Anna Lowenstein ha scritto:
> ... Eble pli bona traduko estus "higiena".
>
Persone, parolante pri
- saniga oni komprenas agon aux ajxon, kiu resanigas
- higiena oni komprenas agon aux ajxon, kiu preventas malsanon.

Tial "saniga" sxajnas al mi pli tauxga, laux la itala uzo.
Tamen mi ne scias laux la aliaj lingvoj.

Pri la aliaj solvoj mi iomete skeptikas
Sed mi ne estas tiom sperta.

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Marcos Cramer

unread,
Dec 23, 2007, 9:50:36 AM12/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Persone, parolante pri
- saniga oni komprenas agon aux ajxon, kiu resanigas
- higiena oni komprenas agon aux ajxon, kiu preventas malsanon.

Tial "saniga" sxajnas al mi pli tauxga, laux la itala uzo.
Tamen mi ne scias laux la aliaj lingvoj.


Tamen multaj uzas "salubra" ghuste ne en la senco de "saniga", sed en la senco ke io kontribuas al la konservado de bona sano. En tiu senco "sanfavora", "nemalsaniga" au simple "sana" pli taugas ol "saniga".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 23, 2007, 10:57:25 AM12/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Tamen multaj uzas "salubra" ghuste ne en la senco de "saniga", sed en la senco ke io kontribuas al la konservado de bona sano. En tiu senco "sanfavora", "nemalsaniga" au simple "sana" pli taugas ol "saniga".

Tamen s'ajnas al mi ke san-favor-a kaj san-ig-a estas du tute apudaj konceptoj.

Amabu' estas en la linio.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages